Supra Silezio

historia regiono en Germanio kaj Pollando

Supra Silezio estas historia regiono de centra Eŭropo, antaŭ la Dua Mondmilito la plej granda parto en la limoj de Pollando iom en la limoj de Germanio kaj iomete en la limoj de Ĉeĥoslovakio post la Dua Mondmilito dividita inter Pollando kaj Ĉeĥoslovakio/ post la divido de tiu respubliko al Ĉeĥio, sed antaŭ tiu tempo ankaŭ signife influata de la germanlingvaj regnoj de la Sankta Romia Imperio (de la mezo de 14a jc), aparte de la reĝlando Prusio (de la 18a jc) respektive pli poste la Germana Regno unuflanke kaj la Aŭstria Imperio aliflanke kiam malperis Pollando dispartigita de Rusio, Aŭstrio kaj Germanio (Prusio).

Supra Silezio
Regiono
Blazono
historia regiono [+]

LandoPollando

ĈefurboOpole
- koordinatoj50° 26′ 2″ N, 18° 1′ 57″ O (mapo)50.43384318.032375Koordinatoj: 50° 26′ 2″ N, 18° 1′ 57″ O (mapo)
Plej alta punktoPraděd [+]
Areo20,373 km² (2 037 ha) [+]

Loĝantaro5 264 762 [+] (2018)
Denseco258 418,59 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoMezeŭropa tempo, UTC+01:00, UTC+02:00, Centreŭropa Somera Tempo [+]

Supra Silezio (Tero)
Supra Silezio (Tero)

Supra Silezio (Pollando)
Supra Silezio (Pollando)
DEC

Map
Supra Silezio
Vikimedia Komunejo:  Upper Silesia [+]
vdr
Proksimuma plej granda amplekso de Granda Moravio dum regado de Svatopluk (Svatopluk la 1-a), dum la jaroj 871–894 (ene de la limoj ankaŭ estis la Supra Silezio)
Monumento Dreiländereck, Chałupki, 1929 – 1969
Supozata grandeco de la lando de Mjeŝko la 1-a, la unua pola duko, dum la jaroj 960-992 (ene de la limoj ankaŭ estis la Supra Silezio)
La lando de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a, dum la jaroj 1253-1278 (ene de la limoj ankaŭ estis la parto de la Supra Silezio)
Mapo de Pollando dum la regado de pola reĝo Ladislao la 1-a (Pollando) (Ladislao la Ulnolonga)(dum la jaroj: 1275–1300) (ene de la limoj ankaŭ estis la Supra Silezio)
La lando de la reĝo de Bohemio Johano de Luksemburgo (Luksemburgo, Ĉeĥio, Norda Italio, Silezio kaj Mazovio) (do ene de la limoj ankaŭ estis la Supra Silezio)
Blazono de Supra Silezio el la 19-a jarcento

En Supra Silezio situas Suprasilezia Ĉirkaŭejo Industria (pole Górnośląski Okręg Przemysłowy, mallonge GOP, germane Oberschlesisches Industriegebiet), kiu estas la plej granda industria loko en Pollando.

Estas regionoj, pri kies historio, naturbelecoj kaj loĝantoj estis eldonita multe da skribmaterialoj. Aliflanke ekzistas regionoj, pri kiuj oni tro ne skribas. Ĝis tempoj de antaŭ nelonge apartenis al ili la teritorio de kunlaborantaj vilaĝoj Píšť (pollingve Piszcz, germane Sandau), Hať (pollingve Hać, germane Haatsch) kaj Šilheřovice (pollingve Szilerzowice, germane Schillersdorf) en la ĉeĥa flanko kaj komunumo Krzyżanowice (ĉeĥe Křižanovice, germane Kreuzenort) (pollingve gmina Krzyżanowice) en la pola flanko. El vido de la areoj de Ĉeĥio kaj Pollando tio estas teritorio preskaŭ neglektebla. Sed ilia komuna historia evoluo, precipe ekde la duono de la 18-a jarcento, estas en la historio de ambaŭ ŝtatoj tute specifa. Ĝuste en tiu ĉi silezia regiono la rado de historio turniĝis tiel komplike, ke ankoraŭ eĉ ne hodiaŭ pluraj homoj, nuntempajn politikistojn ne esceptante, estas kapablaj kompreni ĝin. Certe ne estas ie aliloke en Eŭropo homo, al kiu povis okazi, por ke li naskiĝu en Prusio, vivu en Ĉeĥoslovakio aŭ en Pollando, poste li fariĝu regna germano kaj fine li devu postuli la ĉeĥoslovakan aŭ la polan ŝtatanecon. Ĉion ĉi atingis dum sia vivo loĝantoj de Hať, Píšť, Šilheřovice kaj de komunumo Krzyżanowice, eĉ en forlasinte siajn naskovilaĝojn. Multfoje ŝanĝiĝantaj ŝtatlimoj de Germanio, Ĉeĥoslovakio kaj Pollando „renkontiĝis“ fine de la jaro 1923 en urbeto Chałupki. Ĝuste tiuj ĉi ŝtatoj influis lingvon kaj kulturon en tiu ĉi mikroregiono, en kiu restadis la eminentaj komponistoj Ludwig van Beethoven kaj Franz Liszt.

Komuna historio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hluĉinio.

La limo, kiu apartigas nordorientan parton de distrikto Opava de suda parto de Distrikto Racibórz (ĉeĥe Ratiboř, germane Ratibor), estas samtempe ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Ĝi apartigas ne nur tiujn ĉi ŝtatformaciojn, sed samtempe la vilaĝojn de Regiono Hlučín (Hlučín: pollingve Hulczyn, germane Hultschin) de la vilaĝoj de suda Distrikto Racibórz, kiuj en pasinteco multfoje partoprenis la komunan sorton.

Malgrandan enklavon en tiu ĉi regiono kreas vilaĝoj Hať, Píšť kaj Šilheřovice en la ĉeĥa kaj najbaraj vilaĝoj de komunumo Krzyżanowice en la pola flanko de tiu ĉi limo. Ilia historio estas mallarĝe kunigita kun historio de la pola-ĉeĥa limregiono, nomata ankaŭ la silezia-moravia limregiono. Por tiu ĉi teritorio estas karakterize, ke en mezepoko estis tiu ĉi regiono loko de senĉesaj konfliktoj kaj la limregionaj vilaĝoj estis ekspoziciataj al oftaj interŝanĝoj de proprumantoj. Destini en tiu ĉi periodo precizajn limojn inter Moravio kaj la polaj landoj eblas nur tre malfacile. Kiam Grandmoravia regno (vidu la supran mapon) de la Svatopluk la 1-a estis disfalinta, Supra Silezio komune kun lando opava-a kaj racibórza venis sub regadon de la ĉeĥaj Přemyslidoj. Sed fine de la 10-a jarcento Silezio apartenis al al la pola regno, en kiu regis familio de Piastoj tio estas Mjeŝko la 1-a, la unua pola duko (vidu la supran mapon).

Kiam la ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a destinis sian eksteredzecan filon Mikolaon sinjoro de la reĝaj posedaĵoj en Regiono Opava, tio estis paŝo, kiu post la morto de la reĝo en la jaro 1278 gvidis ne nur al nasko de opava duklando, sed ankaŭ al iompostioma dividado de Regiono Opava de Moravia lando, tiam eniris la limoj de dum la regado de pola reĝo Ladislao la 1-a (Pollando) (Ladislao la Ulnolonga)(dum la jaroj: 1275–1300) (vidu la apudan mapon). Grandpola princlando, apartenanta al Pollando, disfalis post la morto de princo Vladislav en 1281. Pro ties disfalo estiĝis krom alia ankaŭ racibórza princlando kaj apartenis al Pollando. En 1327 racibórza princo Leszek akceptis feŭdan superecon de la ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio (vidu la apudan mapon) kaj formale li tiel apartigis Distrikto Racibórz de Pollando. Kiam en 1336 Leszek mortis kiel seninfana kaj samtempe kiel la lasta racibórza princo el familio de Piastoj, transprenis lian regadon super la Distrikto Racibórz lia bofrato Přemysl-Mikolao opava. La sekvonta ĉeĥa reĝo Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio) la filo de la ĉeĥa reĝo Johano de Luksemburgio la 22-an de novembro de 1348 efektivigis kontrakton en silezia urbo Namysłów kun la pola reĝo Kazimiro la 3-a (Pollando) - subskribita ĝi estis en la kastelo de la Piastaj Princoj de Namysłów, kaj rezulte de tiu kontrakto pola reĝo rezignis momente pri rajtoj al sileziaj princlandoj, kiujn pli poste li sensukcese provis regajni. La suda Silezio tiel fariĝis parto de landoj de la ĉeĥa krono. Post alveno de habsburgoj sur la ĉeĥan kaj la hungaran tronon en 1526 ĝi poste transiris sub regadon de habsburgoj.

Alveno de Maria Teresia, filino de Karolo la 6-a, sur la vienan imperiestran tronon fariĝis preteksto por kaŭzi aŭstria-prusia militan konflikton. La prusia reĝo Frederiko la 2-a ekokupis en ĝi Silezion kaj la tuta konflikto estis finita en la jaro 1742 per Vroclava paco. Laŭ ties bazo Maria Teresia estis devigita rezigni de pli granda parto de Silezio al la prusia reĝo. Suda parto de Supra Silezio komune kun urbo Opava restis sub administrado de habsburgaj regantoj. La teritorio en la maldekstra bordo de rivero Opava inter urboj Opava kaj Ostrava, la hodiaŭa Regiono Hlučín, same kiel regiono de Distrikto Racibórz, fariĝis parto de Prusio. La eksa Racibórza-opava princlando tiel estis apartigita en parton aŭstria-hungaran kaj prusian.

Preskaŭ du jarcentoj vilaĝoj Hať, Píšť, Šilheřovice kaj la najbaraj vilaĝoj de komunumo Krzyżanowice estis sub prusia administrado. Plej baldaŭ kiel parto de distrikto Głubczyce kaj ekde la jaro 1918 de distrikto Racibórz. Tiu ĉi administra divido validis ĝis la jaro 1920.

 
La Sileziaj Ribeloj (estis tri armitaj konfliktoj en Supra Silezio, kiuj okazis en la jaroj 1919-1921 inter pola kaj germana loĝantaro, sed antaŭ ĉio inter polaj aŭ germanaj silezianoj. Ili okazis dum limfiksado de la pola ŝtato post fino de la unua mondmilito), malhela verda koloro: la Unua Silezia Ribelo, mezhela: la Dua Silezia Ribelo, hela verda koloro: la Tria Silezia Ribelo

Post la aligo al plimulte evangelia Prusio la loĝantaro el la aligita teritorio konserviĝis sian grek-katolikan konfesion kaj sian lingvon. Rivereto Psina, trafluanta tra la teritorio sude de Racibórz, kreis naturan limon ne nur inter olomouca kaj vroclava diocezo, sed ankaŭ ian limon lingvan. Dum en la vilaĝoj apartenantaj al la olomouca diocezo (tien apartenis la vilaĝoj de Regiono Hlučín, sed ankaŭ kelkaj vilaĝoj de komunumo Krzyżanowice) oni parolis moravie, malantaŭ ĝi pli ofte pollingve. Sed tio estis pli-malpli moravia-pola dialekto, intermetata per germanaj esprimoj. Destini etnografiajn kaj lingvajn diferencojn estis treege malfacile, ĉar la tradicioj, la kutimoj kaj la dialektoj havis en la unuopaj vilaĝoj nur etajn diferencojn.

Faktaj ŝanĝoj en la komuna kunvivo de la loĝantoj okazis post la Unua Mondmilito, kiam disfalis la germana imperio kaj aŭstria-hungara monarĥio. Per decido de Pariza packonferenco, la tn. versajla paco el la 28-a de junio de 1919 estis al nove estiĝinta Ĉeĥoslovakio aligita el Distrikto Racibórz 36 vilaĝojn de la regiono, al kiu oni en tiu ĉi periodo komencis diri Regiono Hlučín. Ankaŭ vilaĝo Šilheřovice estis en ili. Kaj ĝuste tiam okazis komenco de la Sileziaj Ribeloj (vidu la apudan mapon), tio estis tri armitaj konfliktoj en Supra Silezio, kiuj okazis en la jaroj 1919-1921 inter pola kaj germana loĝantaro, sed antaŭ ĉio inter polaj aŭ germanaj silezianoj.

La transdono de la teritorio okazis la 4-an de februaro de 1920. En la ceteraj vilaĝoj de Distrikto Racibórz okazis plebiscito. Surbaze de ties rezultoj restis tiuj ĉi vilaĝoj parto de Germanio. Je tri jaroj pli malfrue, la 19-an de decembro de 1922 decidis internacia komisiono por destino de la ĉeĥoslovaka-germana limo aligi al Ĉeĥoslovakio ankaŭ vilaĝojn Hať kaj la 14-an de marto de 1923 Píšť.

Post la fina destino de la ŝtatlimo en la jaro 1923 en tiam germana vilaĝo Annaberg (hodiaŭ tio estas la pola vilaĝo nomata Chałupki) konverĝis limoj de tri ŝtatoj – de Pollando, Germanio kaj Ĉeĥoslovakio. Tiun ĉi historian fakton kaj samtempe ankaŭ memoron por falintaj soldatoj en la unua mondmilito rememorigis monumento nomita „Dreiländereck“, kiun konstruis en Chałupki germanoj. La nove kreita ŝtatlimo alportis limigon de ekonomiaj, sociaj kaj familiaj kontaktoj inter la loĝantaro en la ĉeĥa kaj la germana flankoj de tiu ĉi limo. Ties transpaŝado estis ebla surbaze de permesatestoj, kiujn donis vilaĝoficejoj kaj policaj stacioj en la unuopaj vilaĝoj.

En la periodo de la jaroj 19331938, do post la alveno de Hitler al la potenco en Germanio, okazis en la germana teritorio de Silezio kreado de novaj, jam unufoje germanigitaj nomoj de la slavaj vilaĝoj. Do ekzemple Bolesław, germane Boleslau, ricevis novan nomon Bunzelberg, Owsiszcze – Owschütz – Habergrund ktp.

La forigo de la ŝtatlimo inter la vilaĝoj de Regiono Hlučín kaj la germana Regiono Ratibor okazis denove en la jaro 1938. Post la germana anekso en oktobro de 1938 la vilaĝoj de Regiono Hlučín ne estis kiel ceteraj partoj de okcidenta Silezio aligitaj al Sudetoj, sed ili fariĝis rekte parto de la malnova germana imperio (Altreich) kun ĉiuj rajtoj kaj devoj. Do eĉ kun la devo de viroj soldatiĝi en la germana armeo. Estis same malpermesite uzi la ĉeĥan kaj la polan lingvojn aŭ moravia-polan dialekton. Distrikta urbo por Regiono Hlučín fariĝis denove Ratibor.

Post la germana invado de Pollando ĝis la 15-an de novembro 1940 germanoj deportis al Ĝenerala Gubernio 294 336 polojn, en tio de Supra Silezio 14 322.

La fino de la Dua Mondmilito alportis al tiu ĉi nova regiono novan ŝtatjuran dividon. En ties kadro Regiono Hlučín revenis al Ĉeĥoslovakio kaj Regiono Ratibor/Racibórz fariĝis parto de Pollando. Por ties loĝantoj, al kiuj oni rigardis kiel al germanoj, tio estis periodo de grandega necerteco kaj timoj pri sia sorto. Pluraj el la loĝantoj de la polaj vilaĝoj tial ankoraŭ antaŭ alveno de batalfronto forlasis siajn naskvilaĝojn forirante en Ĉeĥoslovakion ĝis Regiono Hlučín, ĝis Bavario kaj nur escepte ĝis Pollando. Pluraj pli malfrue revenis reen. Super la loĝantoj de Regiono Hlučín, antaŭ ol estis redonita al ili ilia ĉeĥoslovaka ŝtataneco, dum longa tempo pendis minaco de ilia forŝovo ĝis Germanio kaj pli malfrue ĝis la ĉeĥoslovaka enlando. Al la posedaĵo de pluraj metiistoj, same kiel al la grundo, kiun ili aĉetis de la germana registaro, estis validigitaj konfiskadoj laŭ la tn. dekretoj de Beneš.

La nova ŝtatlimo ja kondukis preskaŭ tra la sama teritorio kiel antaŭ la Dua Mondmilito, sed ĝi apartigis nun du amikiĝintajn ŝtatojn, kiuj surbaze de konferenco en Jalta venis sub potencan influon de Sovetunio kaj fariĝinte parto de la tn. orienta bloko. Post la jaro 1945 la ŝtatlimo akiris karakteron de netrairebla muro kun plugata kaj zorgeme erpata zono larĝa 10 m.

Interrilatoj regantaj en la ŝtatlimo alportis interrompon de la familiaj, kulturaj, sociaj kaj ekonomiaj interrilatoj inter la vilaĝoj de Regiono Hlučín kaj de la suda Distrikto Racibórz.

Nur la politikaj kaj la sociaj ŝanĝoj, kiuj en ambaŭ ŝtatoj okazis en la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, kunportis ne nur politikajn kaj religiajn liberecojn, sed ankaŭ iompostioman liberigon de la reĝimo en la ŝtatlimo. Ekde la jaro 1996 estis renovigita agado en limregionaj limpasejoj en reĝimo de malgranda limregiona kontakto.

Sileziaj urboj redakti

Rilataj temoj redakti

Vidu ankaŭ redakti