Komunumo Krzyżanowice

Komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice, prononcu /krĵiĵaNOvice/) situas en sudorienta fino de Silezia ebenejo en Racibórza valkaldrono ĉe pordego de Moravia pordego, kiu kreas malaltigon inter montetaroj Sudetoj kaj Karpatoj. Ties sudaj kaj okcidentaj randoj kreas ŝtatlimon al Ĉeĥio, krome okcidente ĝi najbaras kun komunumo Krzanowice, norde kun Racibórz kaj oriente kun komunumoj Lubomia kaj Gorzyce. Administre ĝi apartenas al distrikto Racibórz kaj al Silezia vojevodio (pollingve Śląskie województwo). En komunumo Krzyżanowice estas 10 vilaĝoj. La komunumo tre aktive kunlaboras kun kunulaj ĉeĥaj vilaĝoj Hať, Píšť kaj Šilheřovice, kun germana vilaĝo Seeshaupt kaj ankaŭ kun hungara vilaĝo Rátka.

Komunumo Krzyżanowice
pole: Gmina Krzyżanowice
Komunumo
Blazono
Oficiala nomo: Gmina Krzyżanowice
Lando Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice vilaĝa tipo
Administra sidejo Krzyżanowice
Vilaĝoj
Riveroj Odro, Psina
Areo 98,67 km² (9 867 ha)
Loĝantaro 11 492 (2006)
Denseco 116,47 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj SRC
TERYT 2411042
Administra divido -
Vilaĝoj 10
Situo de komunumo enkadre de Distrikto Raciborski
Situo de komunumo enkadre de Distrikto Raciborski
Situo de komunumo enkadre de Distrikto Raciborski
Vikimedia Komunejo: Gmina Krzyżanowice
Retpaĝo: www.krzyzanowice.pl

Historio de komunumo Krzyżanowice redakti

En la paso de jarcentoj la teritorio de la komunumo estis alterne sub regadoj de pola, ĉeĥa, aŭstria, prusia, germana kaj post la jaro 1945 ĝi denove fariĝis pola. La unuaj mencioj pri plimulto da vilaĝoj de la komunumo devenas el ja 12-a ĝis la 14-a jarcentoj. Tiu ĉi teritorio tiam fariĝis parto de princlando de Piastidoj en Racibórz. En la jaro 1532 mortis la lasta el familio de Piastidoj kaj la princlandon transprenis marggrafo brandenburgoa Georgo Hohencolerno, kiu en la 1512 venkis disputon je sekvanteco en princlando Racibórz kaj Opole kun konsento de ĉeĥa reĝo Vladislao la 2-a Jagello. En la jaro 1551 la princlando venis sub regadon de Habsburgoj. Regiono Racibórz estis ofte enlombardigata dum financaj malfacilaĵoj kaj interesoj de la dinastio. Eĉ ne historiaj katastrofoj evitis al ĝi, kiel ekz. periodo de la tridekjara milito (16331644), kiam svedaj kaj danaj soldataroj prirabis la vilaĝojn en la teritorio de la hodiaŭa komunumo Krzyżanowice. En tiama loĝantaro impresis grandan influon transiro de soldataroj de reĝo Jan Sobieski tra Moravia pordego, kiu en la jaro 1683 savis Eŭropon antaŭ invado de turkoj.

La fino de sileziaj militoj kaj la milito sepjara (1763) decidis pri tio, ke tieaj vilaĝoj venis por longa tempo en regatecon de prusia ŝtato. Valoras mencii, ke en la 1-a duono de la 19-a jarcento okazis en Tworków kontraŭfeŭdaj maltrankviloj, havantaj karakteron de kamparanaj ribeloj. La plej vasta estis en la jaro 1811 – la tn. Tworkówa konspiro. Ĉi tie estis evidenta influo de industria revolucio. En ties sekvo estis en la jaro 1847 konstruita fervojo el Racibórz ĝis Bohumín tra Tworków, Krzyżanowice, Roszków kaj Chałupki. Post la unua mondmilito okazis gravaj teritoriaj ŝanĝoj. Surbaze de traktato de Versajlo el la jaro 1919 estis en la tuta teritorio de la komunumo proklamita plebiscito, popolvoĉdonado, kiu estis decidonta pri la fina sorto de Supra Silezio. Simpatioj de la loĝantoj diferencis: parto balotis por aparteneco al Pollando kaj pli granda parto al Germanio. La rezulto de la plebiscito el la 20-a de marto de 1921 ne estis por Pollando sukcesa. Pro la decido de grandpotencoj de la venka koalicio ĉiuj vilaĝoj de la hodiaŭa komunumo Krzyżanowice restis al la germana ŝtato. Pluajn ŝanĝojn de la ŝtatlimo kaj per tio ankaŭ la teritorian apartenecon de la komunumo alportis la fino de la dua mondmilito, kiam taĉmentoj de Ruĝa Armeo kaj de Ĉeĥoslovaka tanka brigado ekokupis regionon ĉirkaŭ Krzyżanowice. Tiam estis neniigitaj multaj bienoj kaj bombardante pereis multe da lokaj loĝantoj kaj germanaj soldatoj, kiuj estis loĝigitaj en privataj domoj. En komunumo Krzyżanowice, kiu post la liberigo apartenis al tiama Silezia vojevodio, estis destinita administra komitato de la komunumo. En la jaro 1950 sekve de administra reformo la komunumo troviĝis en nove kreita Opola vojevodio. Plua reorganizo finis en la jaro 1955 per likvido de la komunumo kaj per estiĝo de tri lokaj naciaj komitatoj, nome en Chałupki, Krzyżanowice kaj en Tworków. Post ties pli posta ĉesigo denove estiĝis komunumo Krzyżanowice.

La loĝantoj de la komunumo encerbigis la 21-an de aŭgusto de 1968, kiam tra la teritorio de la komunumo estis traveturantaj sovetaj okupaj soldataroj en tiaman Ĉeĥoslovakion, por ke ili subpremu la tn. „Pragan printempon“. Feliĉe tiam ne okazis milito, kiun la publiko timis.

Per administra reformo el la jaro 1975 komunumo Krzyżanowice estis transŝovita el Opola vojevodio sub oficejon de Katowica vojevodio. Post lasta reformo de teritoria aŭtonomio el la jaro 1999 komunumo Krzyżanowice apartenas al la Silezia vojevodio.

Rilataj temoj redakti