Bolesław (distrikto Racibórz)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bolesław

Bolesław (ĉeĥe Boleslav, germane Bunzelberg) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).

Bolesław
germane: Bunzelberg, ĉeĥe: Boleslav
vilaĝo
Ŝoseo kaj domoj en Bolesław
Oficiala nomo: Bolesław
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Tria regno
Rivero Psina
Situo Bolesław
 - koordinatoj 50° 00′ 34″ N 18° 12′ 10″ O / 50.00944 °N, 18.20278 °O / 50.00944; 18.20278 (mapo)
Loĝantaro 497 (2008)
Unua skribmencio 1377
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-451
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Bolesław (Krzyżanowice)

Bolesław estas negranda vilaĝo situanta en sudorienta rando de Hlubĉica montetaro. La unuaj mencioj pri Bolesław estas el la jaro 1377. La nomo devenas el nomo Boleslav. En foraj tempoj tra ĉi tie kondukis la tn. „peĉa vojo“, kuniganta Racibórzon kun pejzaĝo de suda Bohemio. Bolesław apartenis ekde la jaro 1679 al familio Lichnovský el Chuchelná. La loĝantoj de la vilaĝo ekde la jaro 1853 fariĝis posedantoj de sinjora grundo, kiun ili partopagis per pojaraj pagoj. En la vilaĝo troviĝas paroĥeja preĝejo el 1876 inicita al sankta Hedvika. Interesa ekzemplo de konstruaĵoj el la 2-a duono de la 19-a jarcento estas kelke da bone konservintaj masonitaj mastrumkonstruaĵoj kaj ankaŭ lernejo el la 1845, alikonstruita en 1880. Ĉi tie konserviĝis same ankaŭ kelke da konservitaj grenejoj el la 18-a kaj la 19-a jarcentoj. En Bolesław estas unu el limpasejoj de malgranda limregiona kontakto Píšť – Bolesław.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.