Roszków (distrikto Racibórz)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Roszków

Roszków (ĉeĥe Roškov, germane Roschkau) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).

Roszków
germane: Roschkau, ĉeĥe: Roškov
vilaĝo
Oficiala nomo: Roszków
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Tria regno
Rivero Odro
Situo Roszków
 - koordinatoj 49° 57′ 52″ N 18° 18′ 07″ O / 49.96444 °N, 18.30194 °O / 49.96444; 18.30194 (mapo)
Loĝantaro 476 (2008)
Unua skribmencio 1264
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-450
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Roszków (Krzyżanowice)
Retpaĝo: roszkow.pl

Roszków estas negranda vilaĝo de agrikultura karaktero, situanta inter Krzyżanowice kaj Zabełków. Mencioj pri la vilaĝo estas jam el la jaro 1264 kaj ties nomo unuafoje aperis en dokumentoj en la jaro 1507, kiam princo Valentino donis skribpermeson al funkciado de elkranejo de biero kaj brando en Roszków kaj en Krzyżanowice. Laŭ legendoj la nomo de la vilaĝo estas derivita de akra meandro de rivero Odro, ĉirkaŭ kiu la vilaĝo estiĝis. Sed historiaj kronikoj notas nomon de grafo Roszkowski, unu el posedantoj de Roszków. Oni markas ankaŭ alian devenon de la nomo – de Roszko (Rostislavo).

En la 16-a jarcento ekzistis en la vilaĝo malgranda akvomuelejo, situanta super fiŝlago, en kiu oni bredis fiŝojn. En la jaro 1869 estis en la vilaĝo finita konstruado de lernejo. En la jaroj 18811883 estis ĉi tie konstruita preĝejo inicita al La koro de Jesuo, kiu ekde la jaro 1986 plenas funkcion de paroĥeja preĝejo. En la vilaĝo troviĝas laŭlonge laŭ vojo kelke da krucoj el fino de la 19-a jarcento kaj sinjoraj pajlejoj. Gruzminejo en Roszków senĉese kaŝas interesajn trezorojn de historio, ekz. arbotrunkojn de nigraj kverkoj kun perimetroj 600 – 700 cm, rompitaĵojn de fosilioj de bestoj, krom alia de mamutoj, vivantaj en tiu ĉi regiono kaj formortintaj antaŭ 10 mil jaroj. En Roszków ni povas vidi ankaŭ unikan arbokreskaĵon – nigran poplon.

Trajnhaltejo

Eksteraj ligiloj redakti