Rátka
Rátka, germane Ratkau estas vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szerencs.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cd/Szent_Anna-pl%C3%A9b%C3%A1niatemplom_R%C3%A1tk%C3%A1n.jpg/220px-Szent_Anna-pl%C3%A9b%C3%A1niatemplom_R%C3%A1tk%C3%A1n.jpg)
Bazaj informoj
redakti- Areo: 12 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.215/21.2314
- Loĝantaro: 1060
- Poŝtkodo: 3908
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiLa vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ iama fervojo Hidasnémeti-Szerencs. La lasta troviĝas 9, Tokaj 19, Miskolc 42 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1255 en formo "Rathka". Post la mezepoko pro la konstantaj militoj la vilaĝo senhomiĝis. Germanoj refondis Ratkau-n en 1750. La vinvilaĝo apartenas al vinregiono de Tokaj.
Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1807
Famuloj
redaktiEn Rátka naskiĝis: