István Ács (episkopo)
István Ács [iŝtvAn Aĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ács István estis hungara katolika pastro, titulara episkopo, paŭlana monaĥo.
István Ács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1935 en Rátka |
Morto | 27-an de marto 1993 (57-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika episkopo (1989–) katolika sacerdoto (1959–) |
István Ács[1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1935 en Rátka, li mortis la 23-an de marto 1993 en Eger (sed aliaj fontoj mencias aliajn proksimajn datenojn).
Biografio
redaktiIstván Ács frekventis mezlernejojn en Miskolc kaj Eger, tamen li maturiĝis en Sátoraljaújhely en 1953, poste li akiris teologian diplomon en seminario en Eger. En 1959 li pastriĝis, inter 1959-1962 li estis pastro en Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Sátoraljaújhely), inter 1962-1970 en Sárospatak, inter 1970-1989 en Füzér. Intertempe en 1965 li monaĥiĝis. En 1988 li estis altrangigita titulara episkopo, samtempe vicepiskopo de Eger.