Chałupki
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri vilaĝo, kiu ĝis la jaro 1945 germane nomiĝis Annaberg, de tiam pole nomata Chałupki. Krome Annaberg estas unu el du historiaj partoj de la urbo Annaberg-Buchholz, administra centro de la distrikto Ercmontaro de la federacia lando Saksio en Germanio. |
Chałupki (ĉeĥe Chalupki, germane Annaberg) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pole gmina Krzyżanowice, germane Gemeinde Kreuzenort).
Chałupki | |
germane: Annaberg, ĉeĥe: Chalupki | |
vilaĝo | |
Limpasejo de Pollando kun Ĉeĥio
| |
Oficiala nomo: Chałupki | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Provinco | Silezia Provinco |
Distrikto | Distrikto Racibórz |
Komunumo | Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo) |
Historiaj regionoj | Silezio, Prusio, Tria regno |
Najbaras kun | Starý Bohumín Ĉeĥio, Šilheřovice Ĉeĥio |
Konata loko | Kastelo en Chałupki Kastelo en Bohumín |
Rivero | Odro |
Situo | Chałupki |
- koordinatoj | 49° 55′ 18″ N 18° 19′ 22″ O / 49.92167 °N, 18.32278 °O (mapo) |
Loĝantaro | 1 697 (2008) |
Unua skribmencio | 1373 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 47-460 |
Telefona antaŭkodo | (+48) 32 |
Aŭtokodoj | SRC |
Situo enkadre de Pollando
| |
Situo enkadre de Silezia provinco
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.chalupki.pl | |

Chałupki situas en la maldekstra bordo de rivero Odro en loko, kie la rivero enfluas el la ĉeĥa teritorio en la polan teritorion. La vilaĝo estas konata en la tuta Pollando, ĉar ĉi tie estas internaciaj transirejoj, landvoja kaj fervoja.
La historio de tiu ĉi limregiona vilaĝo kiel kavalira posedaĵo tuŝas ĝis la 14-a jarcento. Ĉi tie ekzistis princa burgo, kiu gardis vojon en Ĉeĥion. El la jaro 1373 devenas mencio pri kastelo. La vilaĝo plej baldaŭ apartenis al bohumína majorato kaj kun Bohumín ĝi estis kunigita per ligna ponto, konstruita en la jaro 1626 de princo Jan Ernest.
En la jaro 1682 estis konstruita ĝis hodiaŭ staranta kastelo, kies posedantoj estis krom alia marggrafo Georgo Hohencolerno, familio Donnersmarckidoj, pli poste familio Lichnovský-idoj. En la jaro 1844 la kastelo fariĝis posedaĵo de familio Rothschildidoj, riĉaj vienaj bankieroj.
En la jaro 1818 Chałupki estis eligita el la bohumína majorato kaj ĝi estis aligita al distrikto Raciborski. En la jaro 1873 estis komencita konstruado de nova lernejo. En la jaroj 1847 – 1886 la vilaĝo havis konekton per fervojo kun Racibórz, Bohumín kaj pli poste kun Wodzisław Śląski.
En la jaro 1924 estis konstruita evangelia preĝejo, kiu hodiaŭ estas preĝejo katolika. La posedaĵo kaj la kastelo de Rothschildidoj estis laŭ ordono de hitlera registaro transdonita al vidvino post germana generalo, barono Rotkirch kaj el ŝia posedaĵo ĝi restis ĝis la jaro 1945. Hodiaŭ en la kastelo estas restoracio kaj hotelo kun blazono de Rothschildidoj super ĉefa enirejo. En la kastela parko kreskas multe da raraj malnovaj arboj kreantaj aleojn de fraksenoj, tilioj kaj kaŝtanarboj.
En la jaro 1929 en Chałupki, en tiama Annaberg, estis konstruita de germanoj monumento „Dreiländereck“ por memoro de falintaj soldatoj en la unua mondmilito.