Landlimo de Ĉeĥio kaj Pollando

landlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando

Landlimo de Ĉeĥio kaj Pollando (pole Granica polsko-czeska) estas ŝtatlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Ĝia longeco al la 20-a de marto 2013 oficiale faras 795,9103 km kaj troviĝas sur ĝi randaj punktoj de Ĉeĥio.

Landlimo de Ĉeĥio kaj Pollando
Trilanda punkto ĉe Hrádek nad Nisou

Geografia limigo

redakti

Sur la pola flanko la limo prezentas limon kun Ĉeĥio proksimume 23 % el la longeco de la polaj ŝtatlimoj. Ĝi komencas en kontakto de tri limoj (Ĉeĥio, Pollando kaj Germanio) nordokcidente de Hrádek nad Nisou. Sekve en direkto al oriento ĝi ĉirkaŭiras Fridlantan terlangon, ĝi kondukas tra Jizera montaro, Gigantmontaro, ĝi ĉirkaŭiras terlangon de Broumov kun Broumova montetaro, ĝi daŭrigas malantaŭ ĝi tra Orlica montaro, masivo de Králický Sněžník, Riĥleba montaro, Vidnava malaltebenaĵo, Žulova montetaro, Zlatohora montetaro kaj Opava montetaro ĝis Opava. De tie ĝi plu daŭrigas al Ostrava kun Ostrava baseno, kiun ĝi ĉirkaŭiras el nordo kaj tra Český Těšín ĝis Hrčava, kie troviĝas trilanda punkto inter Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio. Sur la limo estis sume 19 interŝtataj limpasejoj, hodiaŭ eblas transpaŝi ĝin kiel schengenan spacon libere.

Historio

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ĉeĥoslovakaj-polaj limregionaj disputoj.

La ŝtatlimo de Ĉeĥio kaj Pollando kopias la ĉeĥan parton de eksa ŝtatlimo de Ĉeĥoslovakio kaj Pollando, pri kiu en la pasinteco oni gvidis disputoj, kiuj en la ĉeĥa parto ekiris en la jaro 1919 en mallongan sepjaran kunpuŝiĝon kaj en la jaro 1938 en armean minacon devigitan rezignon de parto de la ĉeĥoslovaka teritorio al Pollando. Pro ŝovo de la limoj de Pollando okcidenten al linio Odro-Nisa estiĝis pluaj ĉeĥoslovakaj-polaj teritoriaj disputoj en regiono de Racibórz, Głubczyce kaj Kłodzko. La teritoriajn disputojn finigis nur interŝtata interkonsento el la jaro 1958.

Vidu aknaŭ

redakti

Pluaj fotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti