La graflando Glatz ([glaːts]; germane Grafschaft Glatz, en la loka dialekto de la silezia-germana lingvo Grofschoaft GlootzGroofschoft Glootz, ĉeĥe Hrabství kladské, pole Hrabstwo Kłodzkie, latine provincia glacensis) estis ekde 1459 imperie senpera graflando en la Sankta Romia Imperio. Tio estas historia ĉeĥa teritorio, kiu apartenis al la reĝlando Bohemio kaj ekde la jaro 1348 estis unu el la Landoj de Krono ĉeĥa, kiuj ekde la jaro 1526 apartenis al la Habsburga monarkio kun centro en Vieno. Ĉefurbo estis la samnoma urbo Glatz (ĉeĥe Kladsko, pole Kłodzko).

Graflando Glatz
1459 – 1818

graflandohistoria regiono
Geografio
la teritorio de la graflando en 1930
la teritorio de la graflando en 1930
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
la blazono de la graflando Glatz

Post la sepjara milito la graflanda teritorio en 1763 iĝis parto de Prusio kaj en 1818 estis aldonata al la prusia provinco Silezio. La teritorio de la graflando ampleksis areon de 1636 kvadrataj kilometroj kaj pli-malpli identis al la nuna distrikto Kłodzko (pole powiat Kłodzki), kiu ankaŭ nomatas pole Ziemia Kłodzka respektive germane Glatzer Land.