Hrádek nad Nisou
municipo en la distrikto Liberec de Ĉeĥio
Hrádek nad Nisou estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en norda parto de Bohemio, en regiono Liberec, distrikto Liberec, en triangulo inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando. Ĝi tenas proksimajn kulturajn kontaktojn kun germana urbo Zittau kaj pola urbo Bogatynia. En 2024 ĝi havis 7 932 loĝantojn.
Hrádek nad Nisou | |||
germane Grottau | |||
urbo | |||
Hrádek nad Nisou
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Hrádek nad Nisou | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Liberec | ||
Administra municipo | Hrádek nad Nisou | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Rivero | Luzacia Niso | ||
Situo | Hrádek nad Nisou | ||
- alteco | 255 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 51′ 10″ N 14° 50′ 40″ O / 50.85278 °N, 14.84444 °O (mapo) | ||
Areo | 48,54 km² (4 854 ha) | ||
Loĝantaro | 7 932 (2024) | ||
Denseco | 163,41 loĝ./km² | ||
Baseno | Ĵitava baseno | ||
Unua skribmencio | 1288 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 463 34 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0513 | ||
NUTS 5 | CZ0513 564095 | ||
Katastraj teritorioj | 7 | ||
Partoj de urbo | 9 | ||
Bazaj setlejunuoj | 7 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Hrádek nad Nisou | |||
Retpaĝo: www.hradek.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Zittau, Chrastava, Rynoltice, Chotyně, Bílý Kostel nad Nisou, Jablonné v Podještědí kaj Bogatynia.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri ĝi devenas el la jaro 1288. La historia urbokerno estas ekde 2003 proklamita kiel urba monumentzono.
Loĝantaro
redaktiEvoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 497 |
1880 | 9 502 |
1890 | 11 094 |
1900 | 12 689 |
1910 | 13 681 |
1921 | 11 920 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 12 421 |
1950 | 6 960 |
1961 | 7 492 |
1970 | 7 581 |
1980 | 7 836 |
1991 | 7 112 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 7 277 |
2014 | 7 651 |
2016 | 7 626 |
2017 | 7 645 |
2018 | 7 656 |
2019 | 7 722 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 7 735 |
2021 | 7 611 |
2022 | 7 704 |
2023 | 7 882 |
2024 | 7 932 |
Membrigo de urbo
redakti- Dolní Sedlo (Spittelgrund) estadis posedaĵo de juda hospitalo, en ĝia ĉirkaŭaĵo estas grejsaj rokoj kaj troviĝas ĉi tie fosilioj.
- Dolní Suchá (Nieder Berzdorf) estas en registro el la jaro 1562 nomata Dolleyssy Bertelsdorf.
- Donín (Dönis) estis devene memstara municipo fondita onidire de dresdenaj domaristoj en la 13-a jarcento.
- Horní Sedlo (Paß) estas plej multe situanta municipo de Hrádek nad Nisou kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
- Hrádek nad Nisou (Grottau)
- Loučná (Görsdorf)
- Oldřichov na Hranicích (Böhmisch Ullersdorf) estas dividita municipo, kies unu parto situas sur la pola teritorio, kie ĝi nomiĝas Kopaczów.
- Uhelná (Kohlige)
- Václavice (Wetzwalde)
Vidindaĵoj
redakti- burgo Grabštejn, elstara burgo, dominanto de la tuta ĉirkaŭaĵo, origine frugotika, renesance rekonstruita (publike alireblas)
- Preĝejo de sankta Bartolomeo unuafoje menciata en 1288; en 1586 renesance rekonstruita; la nuna aspekto devenas el 1764
- Templo de la Paco konstruita en 1900–1901 en novgotika stilo; apartenas al husana eklezio
- Ripozarealo Kristýna estiĝis en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento pro inundigo de eksa brunkarba minejo; ofertas tranokteblecon kaj kondiĉojn por banado, fiŝkaptado kaj akvosportoj
- Trilanda punkto ĉe enfluo de Oldřichovský potok al la rivero Luzacia Niso
- Horní skály (Obrvégry), rokgrupo proksime al Horní sedlo, kun multaj terenoj por montgrimpado
- Ekde 2006 en la komunumo funkcias la plej granda sunelektrejo en Ĉeĥio; paneloj estas lokitaj sur tegmento de Bazlernejo de T.G.Masaryk
Rilataj artikoloj
redakti- Landlimo de Ĉeĥio kaj Germanio
- Landlimo de Ĉeĥio kaj Pollando
- Trilanda punkto inter Ĉeĥio, Germanio kaj Pollando
- Sudetgermana ribelo
Pluaj fotoj
redakti-
Burgo Grabštejn
-
Ripozarealo Kristýna
-
Preĝejo de sankta Bartolomeo