Bílý Kostel nad Nisou

Bílý Kostel nad Nisou (germane Weißkirchen a. d. Neiße) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. Ĝi situas 3 km okcidente de Chrastava, 11 km nordokcidente de Liberec kaj 7 km sudoriente de Hrádek nad Nisou. Tra la municipo sub Ještěda-kozákova montodorso fluas rivero Luzacia Niso. En la municipo vivas 1 082 loĝantoj (2023).

Bílý Kostel nad Nisou
germane Weißkirchen a. d. Neiße
municipo
Preĝejo de sankta Nikolao kun paroĥo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bílý Kostel nad Nisou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Chrastava
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Rivero Luzacia Niso
Situo Bílý Kostel nad Nisou
 - alteco 275 m s. m.
 - koordinatoj 50° 49′ 24″ N 14° 55′ 28″ O / 50.82333 °N, 14.92444 °O / 50.82333; 14.92444 (mapo)
Areo 25,73 km² (2 573 ha)
Loĝantaro 1 082 (2023)
Denseco 42,05 loĝ./km²
Baseno Ĵitava baseno
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 31
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 563919
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bílý Kostel nad Nisou
Retpaĝo: www.bily-kostel.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrastava, Zdislava, Rynoltice, Kryštofovo Údolí, Hrádek nad Nisou kaj Chotyně.

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita en la 13-a jarcento.

La plej grandan evoluon de la municipo okazis, kiam estis tra la vilaĝo en la jaro 1859 konstruita fervojlinio Liberec–Zittau kaj en la jaro 1867 estis rekte en la municipo finkonstruita stacidomo. En tiu ĉi periodo estiĝis en la municipo kelke da teksilaj fabrikoj kaj parerfabriko. Dum la dua mondmilito estis en objekto de firmao Jäger loĝigitaj preskaŭ mil judaj knabinoj kaj virinoj el Francio kaj Nederlando, kiuj laboris en chrastava uzino Spreewerke. Post forŝovo de germanaj loĝantoj la municipo estis loĝigita de ĉeĥa loĝantaro.

En la jaroj 1958 kaj 2010 kaŭzis en la municipo grandajn damaĝojn la disakvigita Niso.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 630
18801 660
18901 658
19001 600
19101 731
19211 557
JaroLoĝantoj
19301 652
1950943
1961959
1970893
1980874
1991743
JaroLoĝantoj
2001771
2014927
2016943
2017969
2018991
20191 017
JaroLoĝantoj
20201 043
20211 063
20221 063
20231 082

Memorindaĵoj redakti

  • Raimund (iam ankaŭ Roimund, eventuale Rajmond, RoimontRoynungen) – eksa gardoburgo, konstruita en la jaro 1347 fare de Jan z Donína, sed pli poste ĝi fariĝis rifuĝejo de rabemaj bandoj kaj estis ĉirkaŭ la jaro 1512 disdetruita. Hodiaŭ restas el ĝi nur restaĵoj de remparoj kaj fosaĵoj.
  • Preĝejo de sankta Nikolao el la 17-a jarcento
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka
  • Muzeo de butero kaj pano

Partoj de municipo redakti

Pluaj fotoj redakti