Rynoltice

Rynoltice (germane: Ringelshain) estas vilaĝo kaj municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Liberec. Ĝi situas proksimume 17 km okcidente de Liberec, 4 km nordoriente de Jablonné v Podještědí sur ŝoseo el Jablonné v Podještědí ĝis Chrastava, inter Luzacia montaro kaj Ještěda-kozákova montodorso, trafluuas tra ĝi rojo Panenský potok. Vivas ĉi tie 785 loĝantoj.

Rynoltice
germane: Ringelshain
municipo
Rynoltice OÚ 1.jpg
Municipa ofico kaj biblioteko
Flag of Rynoltice CZ.svg
Flago
Rynoltice CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Rynoltice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Hrádek nad Nisou
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de PPR Luzacia montaro
Montaro Zakupa montetaro
Situo Rynoltice
 - alteco 340 m s. m.
 - koordinatoj 50° 47′ 21″ N 14° 49′ 08″ O / 50.78917 °N, 14.81889 °O / 50.78917; 14.81889 (mapo)
Areo 17,71 km² (1 771 ha)
Loĝantaro 785 (2020)
Denseco 44,33 loĝ./km²
Unua skribmencio 1369
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 463 53
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0513
NUTS 5 CZ0513 564397
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 5
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Rynoltice
Retpaĝo: www.rynoltice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

HistorioRedakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1369.

Partoj de municipoRedakti

  • Rynoltice (Ringelshain)
  • Černá Louže (Schwarze Pfütze) estas negranda domaro kun restoracio kaj kabana kampadejo. Apud ŝoseo situas kapelo el la jaro 1724.
  • Jítrava (Pankratz)
  • Polesí (Finkendorf) estas hodiaŭ ŝatata refreŝigeja loko, antaŭe temis pri kontrabandista domaro.
  • Nová Starost

TransportoRedakti

Tra la municipo kondukas fervojlinio 086 el Liberec ĝis Česká Lípa, troviĝas ĉi tie ankaŭ fervoja stacio, kiu estis en la jaro 2013 proklamita kiel la plej bela fervojstacia konstruaĵo en Ĉeĥio. Tra Rynoltice kondukas ŝoseo I/13.

PersonecojRedakti

  • Georg Schicht (1849–1913), aŭstra entreprenisto
  • Johann Schicht (1855–1907), aŭstra entreprenisto

Pluaj fotojRedakti