Jizera montaro

Jizera montaro (pole: Góry Izerskie, ĉeĥe: Jizerské hory, germane: Isergebirge) estas montaro en Pollando kaj Ĉeĥio, kiu apartenas al montaro Sudetoj. Same en pola parto kaj same en ĉeĥa parto ĝi estas la plej okcidenta parto de Sudetoj. La montaro ricevis sian nomon laŭ ĉeĥa rivero Jizera.

Jizera montaro
ĉeĥe: Jizerské hory, germane: Isergebirge, pole: Góry Izerskie
montaro
Primaveal forest Jizera.JPG
Vido el monto de Jizera al sudoriento
Oficiala nomo: Jizera montaro
Kromnomo: Jizerky
Ŝtatoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Regiono Liberec, Malsuprasilezia provinco
Distriktoj Distrikto Liberec, Distrikto Jablonec nad Nisou
Historia regiono Bohemio
Parto de Karkonoŝa regiono
Najbaras kun Ĵitava baseno, Fridlanta montetaro, Gigantmontaro, Karkonoŝa cismontaro
Subulaj unuoj Smrčská hornatina, Jizera montetaro
Akvejo Jizera, Luzacia Niso
Plej alta punkto Wysoka Kopa Pollando

 - alteco 1 126 m s. m.
 - koordinatoj 50° 50′ 59″ N 15° 25′ 12″ O / 50.84972 °N, 15.42000 °O / 50.84972; 15.42000 (mapo)
Areo 417,0 km² (41 700 ha) en Ĉeĥio
Geologia konsisto granito
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Jizera Mountains
Portal.svg Portalo pri Geografio
la jizera montaro en Ĉeĥio; granitaj rokoj “Frýdlantské cimbuří” proksime de vilaĝo Bílý Potok.

La pola parto de la jizera montaro situas sur tereno de 385 kvadrataj kilometroj.

La jizera montaro estas meze alta. Ĝi havas malkrutajn deklivojn pro tio, ke en periodo de paleogeno, la 70-35 jarmilionoj antaŭe, sekvis efloresko de rokoj, kiu kaŭzis kompensadon de altaj partoj de la montoj.

La jizera montaro faras okcidentan parton de la geologia unuo, nomata bloko gigantmontare-izera. Ĝia norda parto estas masivo farita de malnovaj, metamorfaj rokoj, kiujn arke ĉirkaŭigas pli junaj gigantmontaraj granitoj. Metamorfaj rokoj de pola parto de Jizera montaro tio: gnejsoj, ardezoj kaj ankaŭ pecoj de amfiboloj, kiuj ekestis ĉefe en paleozoiko. Inter gnejsoj interesinda estas okuleta gnejso kun specifa hela okuleto kunmetita ĉefe el kristaloj de kvarcoj kaj feldspatoj en malhela unuforma roka maso.

Kun la metamorfaj rokoj estas kunligita tio, ke ĉi tie troviĝas nobelaj gemoj kaj valoraj mineraloj. Jam de mezepoko Jizera montaro estis penetrita de diversaj serĉistoj. La plej konato loko de nobelaj gemoj ekspluato estis “Hala Izerska”, kie iam oni trovadis: rubenoj, safiroj, agatoj kaj oro. Ĝis hodiaŭ oni povas trovi en “Rozdroże Izerskie” belaj ekzempleroj de kvarco, kiuj troviĝas en kvarcaj gangoj. La plej granda gango estas 10 km longa kaj 10-80 m larĝa kaj estas ekspluatita de minejo “Stanisław” en pola parto de la montaro. En ardezoj de “Kamienicki Grzbiet” abunde troviĝas grenatoj, kaj turmalinoj troviĝas en ardezoj de “Wysoki Grzbiet”. En la tuta montoĉeno de “Kamienicki Grzbiet” troviĝas erco de stano kaj erco de kobalto, kiuj estis elfositaj de la 15-a jarcento kaj kun mallongaj paŭzoj ĝis la 19-a jarcento. Ankaŭ gnejsoj estis ofte ekspluatitaj kiel gruzo kaj kiel konstrumaterialo.

Tra la jizera montaro pasas akvodislimo inter la basenoj de la Balta Maro kaj la Norda Maro.

En ĉirkaŭaĵo de Świeradów-Zdrój troviĝas fontoj de la mineralaj akvoj. La akvoj oni povas trovi en malmultaj mineraligitaj acidetaj fontoj enhavantaj kemiaj kombinaĵoj de karbo, kalcio, magnezio, fero, fluoro kaj radono.

En vintraj monatoj la montaro estas aprezata vintrosportejo. La germanlingva verkisto Gustav Leutelt nomighas poeto de la Jizera montaro skribinte en la tradicio de Adalbert Stifter.

Bibliografio kaj fontaĵoRedakti