Jizera (germane Iser, pole Izera) estas rivero en Ĉeĥio. Tio estas dekstraflanka alfluanto de Elbo. Longo de la fluo estas 164,6 km. Areo de la akvejo estas 2193,4 km². Sur ĝia supra fluo estas Naturrezervejo Torfejo de Jizera.

Jizera
germane Iser, pole Izera
rivero
Jizera en Dolní Kořenov. Por la supra fluo de Jizera estas tipa brun-oranĝa kolorigo.
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Regiono Ústí nad Labem Ĉeĥio, Mezbohemia regiono Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando
Distriktoj
Montaro Jizera montaro, Ješ.-kozák. montodorso
Alfluantoj
 - maldekstraj alfluantoj Mumlava
 - dekstraj alfluantoj Jizerka, Kamenice
Fontrivero Jizera
 - situo Smrk, Jizera montaro, Ĉeĥio
 - alteco 980 m
 - koordinatoj 50° 52′ 57″ N 15° 17′ 03″ O / 50.88250 °N, 15.28417 °O / 50.88250; 15.28417 (mapo)
Enfluejo
 - situo en Elbon en Lázně Toušeň
 - alteco 169 m
 - koordinatoj 50° 10′ 21″ N 14° 42′ 56″ O / 50.17250 °N, 14.71556 °O / 50.17250; 14.71556 (mapo)
Longo 164,6 km (102 mi)
Akvokolektejo 2 193,4 km² (219 340 ha)
Trafluo Předměřice nad Jizerou
 - mezproksima 24,3 /s
Hidrologia vico 1-05-01-001
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Situo de enfluejo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Jizera (river)
Portalo pri Geografio
Map
Torfejo de Jizera (la plej granda torfejo en Ĉeĥio)

La nomo redakti

Laŭ tiu ĉi rivero estis nomita Jizera montaro.

Paso de fluo redakti

Ĝi fontas en Jizera montaro sur sudorienta deklivo de monto Smrk en alteco ĉirkaŭ 980 m, poste ĝi trafluas tra Granda Jizera herbejo (Nacia naturrezervejo Torfejo de Jizera), ĝi kreas en longeco proksimume 15 km landlimon de Ĉeĥio kaj Pollando. Devene tiun ĉi limon devis krei ĝia tuta supra fluo, post senĉesaj kaj grandaj limdisputoj en la jaroj 15371845 pri tio, kiuj el multaj rojetoj sur Smrk estas tiu ĝusta, la ŝtatlimo estis fare de arbitracia komisiono difinita dufoje per rompita rektlinio de la selo inter Smrk kaj Smrek ĝis Granda Jizera herbejo. Plu ĝi trafluas sur limo de Nacia parko Gigantmontaro, tra Podkrkonoší kaj sekve ĝi tranĉas Ještěda-kozákovan montodorson. Dum tiu ĉi tuta tempo la rivero havas torentan karakteron, ĝis Turnov tiel alternas sektoroj kun karakteriza falo kaj ŝtona riverfluo kun pli trankvilaj sektoroj. La malpli granda, maldekstra branĉo en Turnov nomiĝas Malá Jizera. Ekde Turnov Jizera trafluas tra malfermita pejzaĝo, kie ĝi havas prefere mildan falon. La rivero post 164 km enverŝiĝas ĝis Elbo sub Káraný (la enfluejo mem troviĝas jam en katastra teritorio Lázně Toušeň, inter Brandýs nad Labem kaj Čelákovice).

Alfluantoj de Jizera redakti

Urboj, tra kiuj Jizera trafluas redakti

Jablonec nad Jizerou, Semily, Železný Brod, Turnov, Mnichovo Hradiště, Bakov nad Jizerou, Mladá Boleslav, Benátky nad Jizerou

Akva reĝimo redakti

Anoncaj profiloj:

loko rivera kilometro areo de akvejo - km² mezproksima trafluo - m³/s(Qa) centjara akvo - m³/s(Q100)
Jablonec nad Jizerou 131,75 181,49 5,70 362
Dolní Sytová 119,80 322,15 8,92 462
Železný Brod 99,10 791,80 16,6 680
Bakov nad Jizerou 49,10 1487,78 22,3 715
Předměřice nad Jizerou 11,50 2158,71 24,3 675