Głubczyce
Głubczyce [gwupˈʧɨʦɛ] (germane Leobschütz) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando, kiu laŭ la stato de 2020 havis loĝantaron de 12 552 urbanoj, kio egalas al loĝdenso de 1003 homoj/km². Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Głubczyce.
Głubczyce | ||
germane: Leobschütz | ||
Blazono | ||
Genitivo de la nomo | Głubczyc | |
Provinco | Opolio | |
Distrikto | Distrikto Głubczyce | |
Komunumo | Głubczyce | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Koordinatoj | 50° 12′ N, 17° 50′ O (mapo)50.217.833333333333Koordinatoj: 50° 12′ N, 17° 50′ O (mapo) | |
Areo | 12,52 km² | |
Loĝantaro | 12552 (en 2020) | |
Loĝdenso | 1 003 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 48-100 | |
Telefona antaŭkodo | 77 | |
Aŭtokodo | OGL | |
TERYT | 5162302034 | |
Estro | Jan Krówka | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | ul. Niepodległości 14 | |
Poŝtkodo de estraro | 48-100 | |
Telefono de estraro | 77 485-23-25 | |
Fakso de estraro | 77 485-24-16 | |
Poŝto de estraro | umig-glubczyce@glubczyce.pl | |
Ĝemelaj urboj | (Ĉeĥio) Krnov (Ĉeĥio) Albrechtice (Ĉeĥio) Rusin (Francio) Saint-Remy-sur-Avre (Germanio) Rockenhausen (Ukrainio) Zbaraż | |
De 1742 ĝis 1945 la urbo apartenis al Prusio, kiu en 1871 fariĝis fonda ŝtato de la Germana Regno kaj havis germanlingvan loĝantaron. Post fuĝo aŭ perforta elpelo de la germanoj la urbo estis aneksita de Pollando je la fino de la dua mondmilito. La antaŭan loĝantaron anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.
Esperanto-movadoRedakti
De la komenco de februaro 1909 s-ro Leupold aranĝis bone vizitatan Esperanto-kurson en tiama Leobschütz. En 1911 okazis dua kurso, instruata de s-ro fabrikestro Lorenz. La nove malfermita kurso havis lokon ĉiulunde ĉe „Franz”.