Malfermi la ĉefan menuon

Głubczyce

(Alidirektita el Leobschütz)

Głubczyce [gwupˈʧɨʦɛ] (germane Leobschütz) estas urbo en la provinco Opolio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Głubczyce.

Głubczyce
germane: Leobschütz

Blazono

Blazono
2012-04 Głubczyce 22.jpg
Genitivo de la nomo Głubczyc
Provinco Opolio
Distrikto Distrikto Głubczyce
Komunumo Komunumo Głubczyce
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 50° 12′ N, 17° 50′ O50.217.833333333333Koordinatoj: 50° 12′ N, 17° 50′ O
Areo 12,52 km²
Loĝantaro 13572 (en 2004)
Loĝdenso 1 084 loĝ./km²
Poŝtkodo 48-100
Telefona antaŭkodo 77
Aŭtokodo OGL
TERYT 5162302034
Estro Jan Krówka
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Niepodległości 14
Poŝtkodo de estraro 48-100
Telefono de estraro 77 485-23-25
Fakso de estraro 77 485-24-16
Poŝto de estraro umig-glubczyce@glubczyce.pl
Ĝemelaj urboj (Ĉeĥio) Krnov
(Ĉeĥio) Albrechtice
(Ĉeĥio) Rusin
(Francio) Saint-Remy-sur-Avre
(Germanio) Rockenhausen
(Ukrainio) Zbaraż
Information icon.svg
vdr

De 1742 ĝis 1945 la urbo apartenis al Prusio, kiu en 1871 fariĝis fonda ŝtato de la Germana Regno kaj havis germanlingvan loĝantaron. Post fuĝo aŭ perforta elpelo de la germanoj la urbo estis aneksita de Pollando je la fino de la dua mondmilito. La antaŭan loĝantaron anstataŭis poloj el pli orientaj regionoj.

Esperanto-movadoRedakti

De la komenco de februaro 1909 s-ro Leupold aranĝis bone vizitatan Esperanto-kurson en tiama Leobschütz. En 1911 okazis dua kurso, instruata de s-ro fabrikestro Lorenz. La nove malfermita kurso havis lokon ĉiulunde ĉe „Franz”.