Tria Silezia Ribelo
Tria Silezia Ribelo - armita interveno de la 2-a/3-a de majo ĝis la 5-a de julio 1921 por alligi Supran Silezion al Pollando.
Kaŭzoj
redaktiLa ribelon, kiel eventualecon de malgajno planis kaze de malfavora voĉdonado kaj poloj kaj germanoj, longe antaŭ plebiscito. Jam dum enkondukaj laboroj pri traktato de Versajlo la teritorio iĝis objekto de marĉando kiel unu el la plej valoraj industriaj areoj de Eŭropo. Germanoj prezentis la aferon laŭ sia paga kapablo kaj ebleco plenumi truditan postmilitan reparacion. La ribelo eksplodis lige al rompo de plebiscitaj decidoj pri kalkulado de la rezultoj.[mankas fonto] Grandan signifon rolis ankaŭ voĉdonoj de elmigrintoj de Silezio, t.e. personoj naskiĝintaj en la plebiscita areo, kiuj forlasis ĝin antaŭ 1904.[mankas fonto] Dum baloto ili konsistis el 191308 voĉdonantoj. Tiun ĉi reguligon oni enkondukis laŭ propono de Eugeniusz Romer de Lvovo, ĉefa spertulo pri geografiaj aferoj ĉe Pola Delegitaro por packonferenco en Parizo, kiu esperis, ke ili plifortigos la polan flankon. Fakte ili grandparte (pli ol 90%) voĉdonis por Germanio, ilia elekto ĉefe influis rezultojn en distriktoj de Lublinitz (ekde 1922 Lubliniec) kaj Hindenburg (ekde 1946 Zabrze).
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Tadeusz Jędruszczak, Plebiscyt i trzecie powstanie śląskie (Plebiscito kaj la tria silezia ribelo), en: Historia Polski (Historio de Pollando), 4-a volumo, 1-a parto, PAN, Warszawa 1984 ISBN 83-01-03865-9
- Franciszek Hawranek (redaktoro), Encyklopedia Powstań Śląskich (Enciklopedio de sileziaj ribeloj), Opole 1982