Historio de Aŭstrio

(Alidirektita el Aŭstria Imperio)

Ĉi tiu artikolo temas pri la historio de Aŭstrio.

Prahistorio redakti

La teritorio de la respubliko Aŭstrio jam en komenca ŝtonepoko estis loĝata de homoj. Unu el la plej famaj postrestaĵoj el tiu tempo estas la en la jaro 1908 dum elfosado en la regiono Wachau (Waĥaŭ) trovita Venuso de Willendorf (Vilendorf). Tiu ĉi malnova ŝtonartaĵo, kiu estas proksimume 25.000 jarojn aĝa, montras virinon kun tre grandaj mamoj kaj estas pro tio interpretata kiel simbolo de fekundeco.

Pli malfrue, dum la tiel nomata Hallstatt-tempo (Halŝtat) denove troveblas multaj spuroj de homa kulturo, ekzemple la elfosaĵoj en Hallstatt aŭ la probabla monteta tombejo en Großmugl (Grosmugl). La kreintoj de tiu ĉi kulturo supozeble estas la Iliroj.

Pli malfrue dum la La-Tène-tempo la regiono estis koloniita de Keltoj. Ankaŭ la unua konata ŝtataĵo sur aŭstria teritorio, la Regnum Noricum el la 2-a jarcento a.K., havas keltan devenon.

Romia imperio redakti

Dum la sekurigado de la Danuba limo, la tiel nomata Limes, ankaŭ la hodiaŭa Aŭstrio sude de la Danubo estis konkerita kaj alligita al la Imperio. Tri Romiaj provincoj havis regionojn sur la hodiaŭa ŝtata teritorio de Aŭstrio: Rhaetia, Noricum kaj Pannonio. La ĉefurbo de la lastnomata, Carnuntum, estis la plej grava Romia setlejo sur la teritorio de la hodiaŭa Aŭstrio.

Popolmigrado kaj la Franka Regno redakti

Dum la Popolmigrado multaj diversaj popoloj tramigris la teritorion de la hodiaŭa Aŭstrio. La Romianoj rezignis pri la Danuba limo proksimume je la jaro 500. Dum tiu tempo la Sankta Severin akiris kelkajn meritojn pri la daŭrigo de la sociaj rilatoj. En oriento estis la Langobardoj ĝis ili migrado al Italio. De okcidento venis la Bavaroj al la alpa regiono, dum la Slavoj establiĝis en la sud-orienta alpa regiono. Ekde la enfalo de la Avaroj dum la 560-aj jaroj ne ekzistas historiaj dokumentoj por pli longa tempo.

Dum la popolmigrado evoluis ankaŭ la lingvoj, kiuj en la eŭropa regiono estis multe influita de la Latina lingvo. Tiel estiĝis supra, meza kaj malsupra germanlingvaj regionoj. Dum la unuaj Konsonantŝoviĝoj de -200 ĝis 500 komencis evoluiĝi la Germana lingvo. La bavaroj partoprenis ĉiujn ŝanĝiĝojn, kiuj kondukas al la hodiaŭa germana.

La limlando en la oriento redakti

Jam dum la tempo de Karlo la Granda ekzistis limlando kontraŭ la avaroj. Enfaloj de la hungaroj disbatis tiun limlandon. Post la tri bataloj de Bratislavo en somero 907 la limo de la orienta Frankona Regno estis retirita ĝis la rivero Enns. Nur en 955 per la batalo sur la Lechfeld la hungaroj komencis loĝi je fiksa loko kaj la apenaŭ loĝatigita regiono inter la riveroj Enns kaj Leitha (lajta) fariĝis libera por koloniado. Dum la dua duono de la 10-a jarcento tiel estiĝis nova graflando oriente de la rivero Enns, kiu estis nomita marchia orientalis (limlando en oriento) kaj kiu estis metita sub la estreco de la duko de Bavario ene de la Sankta Romia Imperio. En 976 Leopoldo el la familio de Babenbergoj fariĝis grafo kaj en 996 jam la unua mencio de la pranomo de Aŭstrio en la formo Ostarrichi (ostariĥi) aperis en dokumento. La dinastio Babenbergoj faris politikon de koloniado kaj senarbarigado kaj starigis per kunlaboro kun aliaj dinastioj firmigitan landestrecon. La rezidejo troviĝis komence en Pöchlarn (poĥlarn), poste en Melk. Grafo Leopoldo la 3-a Sankta sukcesis ligi sian familion kun tiu de la imperiestro kaj estis sanktigita pro liaj fondoj de monaĥejoj (ekzemple Klostronovburgo).

La duklando Aŭstrio redakti

Pro la konflikto inter la familioj Ŝtaŭfoj kaj Velfoj la duklando Bavario estis donita al la Babenbergoj. Kiam Frederiko la 1-a volis fini tiun kverelon, li redonis la duklandon al la familio Welfen. Kiel donaco al la familio Babenberger oni kreis per la dokumento Privilegium Minus dukecon por Aŭstrio. Unua duko estis Henriko la 2-a, kiu ŝanĝis sian rezidejon al Vieno en 1146. En 1186 la posedaĵo de la grafo de Steyr venis al la Babenbergoj. Tiu regiono estis Stirio, kiu tiutempe inkluzivis la centran parton de Supra Aŭstrio.

Kun Leopoldo la 6-a la malfrumezepoka Aŭstrio atingis kulturan kulminon - la revolucia arto en gotika stilo estis enkondukita en Aŭstrio. Post la morto de lia filo Frederiko la 2-a en 1246 la vira linio de la familio Babenberger estingiĝis. Inter la multaj posteulaj kandidatoj venkis la reĝo de Bohemio, Přemysl Otakar la 2-a, kiu estis en 1256 vokita al la lando por fini la kverelojn. Lia politiko celis repuŝi la aristokrataron kaj subteni la urban burĝaron. Kiam li volis fariĝi imperiestro, lin kontraŭbatalis Rudolfo de Habsburgo, kiu venkis lin en 1278 per la batalo sur Morava kampo. La Habsburgoj povis sin instali kiel dukoj de la landoj Aŭstrio kaj Stirio.

Rudolfo la 1-a de Habsburgo estis ekde 1273 reĝo de la Sankta Romia Imperio, estis en 1274 agnoskita de papo Gregorio la 10-a, sed pro diversaj kialoj neniam fariĝis imperiestro.

En 1335 la Habsburgoj estis heredantoj de la grafoj de Görz en Karintio kaj Krain kaj en 1363 ankaŭ Tirolo venis de Margarete Maultasch al duko Rudolfo la 4-a. Tiu Rudolfo la 4-a estis la plej intrigema reganto de la malfrua mezepoko: li faris kelkajn decidojn, kiuj levis antaŭ ĉio la signifon de la urbo Vieno. Li lasis falsigi la dokumenton Privilegium Maius, kiu levis la staton de Aŭstrio al ĉefduklando kaj certigis al li kelkajn privilegojn en la Sankta Romia Imperio. Nur Frederiko la 3-a, kiu mem estis Habsburgo, agnoskis tiun ĉi dokumenton.

En 1379 la Habsburga regeco estis dividita. Preskaŭ la tuta 15-a jarcento estis fazo de dividoj per heredo kaj kvereloj en la familio, kiuj kompreneble subfosis la politikan kaj ekonomian signifojn de la lando. Frederiko la 5-a finis tion per simpla recepto: li simple vivis pli longe ol ĉiuj kontraŭuloj. Jam Albreĥto la 2-a kiel heredanto de la familio Luxemburg estis kronita al Romia Reĝo - tiu pozicio transdoniĝis al Frederiko, kiu en 1452 fariĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj nomis sin ekde tiam Frederiko la 3-a.

La leviĝo de Aŭstrio al grandpotenco redakti

La politiko de Frederika la 3-a postlasis firmigitan regecon, kies signifo estis subite pligrandigita per la edziĝo (1477) de lia filo Maksimiliano la 1-a al Maria, la heredantino de la burgunda landaro inter Germanio kaj Francio. Ĉar ties filo Filipo la Bela fariĝis same per edziĝo reĝo de Hispanio (kun ties ĵus konkeritaj kolonioj), la habsburga imperio preskaŭ fariĝis mondpotenco.

Jam en 1520 la imperiestro donis la aŭstriajn landojn al sia frato Ferdinando la 1-a, kiu komencis instali la unuajn centrajn administraciajn strukturojn. En 1526 post la batalo de Mohács Ferdinando heredis ne nur la reĝlandojn Hungarion kaj Bohemion (kun ties sublandoj Moravio, Silezio kaj Lausitz), sed ankaŭ la minacon de la Otomana imperio, kontraŭ kiu Hungario estis ĝis nun protekta ŝildo.

Post kiam jam ekde la malfrua 15-a jarcento okazis enfaloj de osmanodaj marodistoj, en 1529 Vieno estis sieĝita de la regula truparo de la osmanodoj. Nur la fakto, ke ili venis tro malfrue en la jaro kaj ke la vintro forpelis ilin, tiam savis la urbon. Sekve okazis preskaŭ 200-jara daŭra malgrandmilito inter imperiestraj kaj osmanodaj trupoj, kiu estis interrompita nur per fazoj de regulaj militoj.

Ankaŭ la religia dividiĝo tiam fariĝis grava temo. En la aŭstriaj landoj (escepte de Tirolo) preskaŭ la tuta enloĝantaro konvertiĝis al protestantismo. La rekatoligado nur ĉirkaŭ 1600 komencis, sed kun des pli granda fortego kaj brutaleco. Dum tiu ĉi procezo elstaris la Jezuitoj kaj la kardinalo Melchior Khlesl (melĥior klesl), la kanceliero de imperiestro Matiaso. Sed gvidanta praktikanto de tiu ĉi politiko estis Ferdinando la 2-a, de kiu estis la eldiro, ke li preferas regi dezerton ol landon plenan je herezuloj.

Per tiu ĉi politiko la la aŭstriaj landoj estis envolvitaj en la Tridekjara milito, dum kiu iutempe aspektis kvazaŭ la Habsburgoj povus transformi la Sanktan Romian Imperion al absoluta monarĥio. Je la fino de la milito la aŭstriaj kaj bohemiaj landoj estis reĵetitaj kaj ili estis devigitaj fari el tiuj ŝtatstrukturon. Jam dum la 1680-aj jaroj ekzistis ekonomiaj teoristoj kiel Filipo de HörnigkJohano de Justi, kiuj insiste admonis al tiu ĉi direkto.

Post kiam la osmanodoj en 1683 la duan fojon sieĝis Vienon sensukcese, dum la sekvaj jaroj finfine okazis la liberiga bato. Per la helpo de majstraj militestroj kiel Karlo de Loreno kaj princo Eŭgeno de Savojo la osmanidoj povis esti rebatitaj ĝis malantaŭ Beogrado en la pacoj de Karlovico (1699) kaj de Pasarovico (1718).

Tio nun ebligis senekzempla prosperado de la baroka kulturo, kiu evoluis specifan aŭstran varianton kaj forte influis la landon.

18-a kaj frua 19-a jarcento redakti

Post la estingiĝo de la ĉefa linio de la Habsburgoj en 1699 la aŭstriaj Habsburgoj batalis kun Ludoviko la 14-a je la hispana heredaĵo. Ĝi estis verve gvidata ĉefe de Jozefo la 1-a, sed post lia morto ĉio disfalis. Lia frato Karlo estis la lasta vivanta Habsburgo: li estus heredinta mondan imperion, al kio la aliaj imperioj volis malhelpi. Tamen per la paco de Utrecht (utreĥt) en 1713 el la heredaĵo ĉiuj eŭropaj kromlandoj de Hispanio (Belgio, Napolo, Lombardio) venis al Aŭstrio, kiu per tio atingis sian plej grandan teritorian etendiĝon.

En la sama jaro dekretiĝis la Pragmata Sankcio, la unua leĝo, kiu same validis por ĉiuj landoj de la Habsburga monarĥio. Interalie ĝi enhavis la virinan heredsekvon, kiu montriĝis profeta, ĉar la en 1740 mortinta Karlo la 6-a postlasis nur unu filinon: la en 1719 naskiĝinta Maria Teresia. Ĉar la Habsburgoj estis nun estingitaj laŭ vira deveno, ŝi fariĝis kun sia edzo Francisko Stefano de Loreno fondinto de la nova dinastio Habsburg-Loreno (germanlingve: Habsburg-Lothringen).

Tiun ĉi heredaĵon ŝi pli-malpli povis defendi en la Aŭstria Heredsekvomilito - nur Silezio venis al Prusio kaj ne povis esti reakirita malgraŭ obstina penado kaj du aliaj militoj.

La regado de Maria Theresia (1740-1780), sed precipe tiu de ŝia filo Jozefo la 2-a (1780-1790), estis influita de reformpolitiko, kiu surbazigu leĝaron kaj administracion sur modernan fundamenton. Sed la reformoj de Jozefo la 2-a estis ofte tro haste farita, ke multaj post lia morto devis esti retiritaj. Tamen li estis rigardata kiel grava racionalisto kaj decidiga pioniro de burĝa socio.

Tiuj racionalaj komencoj baldaŭ post la ŝoko de la Franca Revolucio finiĝis: la nevo de Jozefo Francisko la 2-a praktikis preskaŭ obstinan reakcian politikon, kiu estis ligita interalie ankaŭ kun la nomo de la ŝtata kanceliero Metternich (Meterniĥ). Tiu ĉi politika stagnado daŭris preskaŭ la tutan unuan duonon de la 19-a jarcento.

Post la Franca Revolucio ankaŭ Aŭstrio estis implikita en la Napoleonaj Militoj, kiuj nur en 1815 finiĝis per la Viena kongreso. Al la kronado de Napoleono al imperiestro Francisko la 2-a reagis per la proklamado de la Imperiestreco de Aŭstrio. Francisko estis ekde nun titolita per Francisko la 1-a Imperiestro de Aŭstrio. Napoleono devigis lin en 1806 rezigni pri la imperiestra krono de la Sankta Romia Imperio, kiu per tio ekmalekzistis.

En 1815 Aŭstrio aliĝis al la nove fondita Germana Ligo.

En la unua duono de la 19-a jarcento ekaperis la unuaj komencoj de la naciismo, sed la naciistoj de la diversaj naciecoj forte laboris unu kontraŭ la aliaj, kio helpis al la imperiestreco. Tiu malkonsento savis dum la Revolucio de 1848 la imperiestrecon de la disfalo.

La demokratiaj akiraĵoj estis baldaŭ forigitaj, sed finiĝis ankaŭ la Novabsolutismo de la nova imperiestro Francisko Jozefo post la malvenko en Italio en 1859. La itala unuiĝmovado formis nacian ŝtaton el diversaj landeroj kaj forte allogis la naciecojn de la monarĥio.

Rektaj rezultoj de la eventoj en Italio estis konstituciaj eksperimentoj: la Oktobra Diplomo en 1859 kaj la Februara Diplomo en 1861. La malvenkon ĉe Königgrätz (konigrec) en la german-germana milito kontraŭ Prusio sekvis la malfondiĝo de la Germana Federacio. Post kiam Prusio estis fondinta la Nordgermanan Federacion sen Aŭstrio, nova konstitucia reformo fondis la Aŭstra-Hungaran Monarĥion.

Aŭstrio-Hungario (Danuba monarĥio) redakti

Je la 8-a de junio 1867 imperiestro Francisko Jozefo la 1-a de Aŭstrio estis aldone kronita en Budapeŝto al la Apostola Reĝo de Hungario. En la 19-a jarcento la naciismo komencis sian triumfiron tra la landoj de la Habsburga monarĥio. Origine intencite por plimalfortigi la hungaran naciismon la egaligo de 1867 eĉ fortigis la malharmoniojn. Tiu egaligo aperigis la situacion, ke la hungaroj aperas nun kiel dua reganta popolo apud la germanaŭstroj. La poloj en Galicio estis ankoraŭ iomete privilegitaj, sed antaŭ ĉio la slavaj naciecoj (precipe la ĉeĥoj) sentis sin superruzitaj pri ilia egalrajteco. Antaŭ ĉio en Bohemio kaj Moravio la malkontenteco kreskis - la Moravia Egaligo en 1911 iomete mildigis la konflikton, sed ĝi ne plu povis evoluigi sian tutan efikecon.

Dum tiu ĉi tempo precipe ĉirkaŭ 1900 Aŭstrio travivis kulturan periodon de prospero, kiu interalie estis ligita kun la nomo Sigmund Freud (prononcu: SIGmund Frojd), kies psikoanalizo multe influis sciencon kaj arton.

Je la 26-a de junio 1914 denove montriĝis la naciaj sentoj per la Atenco de Sarajevo al la tronheredonto Arkiduko Francisko Ferdinando de la serba naciisto Gavrilo Princip. Responde al tio Aŭstrio-Hungario faris al Serbio ultimaton, kiu ekfunkciigis la tuteŭropajn aliancajn sistemojn kaj subtenpaktoj kaj tiamaniere kondukis al la Unua mondmilito.

La 1-a Respubliko redakti

Post la fino de la milito en 1918 la Danuba monarĥio disfalis en landaron. La dinastio de la Habsburgoj estis post 6 jarcentoj forpelita el la lando kaj malgranda imperiero restis komence je la nomo "German-Aŭstrio". Origine la ŝtato postulis ĉiujn germanlingvajn regionojn de la monarĥio, sed la venkintaj ŝtatoj difinis la ŝtatan teritorion. Almenaŭ German-Okcidenthungario povis esti akirita. Ĉar la venkintaj potencoj ne vere sciis, kion fari kun tiu ĉi regiono (kaj la proponon disigi kaj doni ĝin al Ĉeĥoslovakio kaj Jugoslavio eĉ la koncernantaj ŝtatoj ne prenis serioza), oni donis ĝin al Aŭstrio, esperante tiel diskonkordigi du ŝtatojn, kiuj povas esti interesita pri reviziado de la packontraktoj. La enloĝantaro de la urbo Sopron (hungare, prononcu: ŜOPron) povis voĉdoni pri sia ŝtataneco. La rezulto estis por Hungario. La plebiscitoj en suda Karintio, kiun postulis Jugoslavio, estis por Aŭstrio.

German-Aŭstrio rigardis sin kiel parto de la tutgermana nacio. Ĉiuj tiamaj politikaj partioj opiniis, ke la restanta ŝtato sen la hungaraj agrikulturaj kaj la bohemiaj industriaj regionoj ne estas sole vivipova. Sed la aliĝo al la Germana Regno estis malpermesata per la pactraktato de Saint Germain. Eĉ la nomo "German-Aŭstrio" estis malpermesata de la aliancitoj kaj devis esti ŝanĝita al "Respubliko Aŭstrio".

La konstitucio de septembro 1920 validas en Aŭstrio ĝis hodiaŭ kun grava adaptiĝo pri la stato de la Federacia Prezidento en 1929. La ekonomio de la juna ŝtato estis sufiĉe malforta post la fino de la milito, kaŭzita de la konsekvencoj de la milito, reparaciaj pagoj kaj perdoj de teritorio. La kun tie konektita hiperinflacio povis esti finita nur komence de la jaro 1924 per reformo de la monsistemo, per kiu la ŝilingo ekde la 1-a de januaro anstataŭis la kronon. Antaŭkondiĉo por tio estis monpruntepreno ĉe la Ligo de Nacioj. Nur poste komencis malgranda ekonomio prospereto, kiu nur mallonge dum la mezo de la 1920-aj jaroj daŭris kaj finiĝis per la Mondekonomia Krizo en 1929.

La tumulton de la postmilita tempo kaj la ekonomiajn problemojn akompanis pligrandiĝanta politika disiĝo: ĉefaj kontraŭuloj estis unuflanke la reganta kristan-sociala ligo kaj aliflanke la en la urbo Vieno regantaj socialdemokratoj. Kontraŭuloj de ambaŭ estis la aŭstriaj Nacisocialistoj, kiuj celis unuiĝon de la "orienta limlando" kun la "regno" kaj havis ekster Vieno grandan anaron. Krome paramilitistaj kompanioj ludis gravan rolon, ekzemple la Heimwehr (prononcu: HAJMver) je la dekstra flanko de la politika spektro (sen klara partia ligo) kaj la Republikanischer Schutzbund (prononcu: republiKANiŝer ŜUCbund, Respublika Protektligo) je la maldekstra flanko. La politikaj kontrastoj en Aŭstrio estis tre grandaj kaj la situacio eskaladis finfine en 1927. En Burgenland (prononcu: BURgenlant), en la vilaĝo Schattendorf (prononcu: ŜATendorf) protektliganoj estis mortpafitaj. La krimuloj ne povis esti sendube determinitaj. Kiam la juĝejo deklaris la konjekteblaj farintoj senkulpaj, indignita simpatiantaro de la protektligo sturmis la justicpalacon kaj bruligis ĝin. La protektligo havis dum tiu ĉi demonstracio ordigan funkcion. La polico nuligis la demonstracion per armiloj. Dum tio estis dekoj da mortintoj. Per tiuj ĉi eventoj la socialdemokratio estis decidige malfortigita.

Aŭstrofaŝismo redakti

Komence de la 1930-aj jaroj diktatorecoj abundis en la ŝtatoj de Eŭropo. Ankaŭ Aŭstrio ne povis saviĝi de tio. La Heimwehr advokatis faŝistajn ideojn laŭ la itala modelo. La Republikanischer Schutzbund (Respublika Protektligo) male advokatis komunistajn ideologiojn laŭ la modelo de la Sovetunio.

En 1933 la kristan-sociala Federacia Kanceliero Engelbert DOLLFUSS (prononcu: ENgelbert DOLfus) malfunkciigis la Parlamenton, komencis instali sin kiel diktatoro kaj establis ŝtaton, kiu estis organizita laŭ profesiaj klasoj, laŭ faŝista modelo. Li malpermisis ĉiujn partiojn, escepte de la Patrolanda Fronto kaj arestigis politikajn kontraŭulojn. Ankaŭ la aŭstriaj nacisocialistoj estis arestitaj, per kio la sendependeco de Aŭstrio estis emfazita. Dum domtraserĉo en Linz je la 12-a de februaro 1934 okazis fortaj bataloj inter la socialdemokratoj kaj la Heimwehr respektive Aŭstria armeo, kiu plivastiĝas al interna milito. Je la fino la socialdemokratoj estis politike sensignifaj kaj komencis la diktatoreco de Dollfuß.

Je la 25-a de julio 1934 okazis nacisocialisma puĉprovo, la tiel nomata julipuĉo. 154 kiel soldatoj kaj policistoj vestitaj aŭstriaj SS-anoj sturmis la Federacian Kancelierejon kaj mortpafis Dollfuß. Poste ili disvastigis la falsigitan novaĵon, ke tiu transdonis la registarajn aferojn al sia posteulo A. Rintelen. Tio estis la signo por nacisocialisma ribelo en tuta Aŭstrio, kiu povis esti sufokita de la polico dum kelkaj tagoj. Poste Kurt Schuschnigg (prononcu: Kurt ŜUŜnik) transprenis la registarestrecon.

Schuschnigg estis subtenita de la Italio de Mussolini, kiu volis kaj Aŭstrion kaj Hungarion ligi al si kaj kontraŭigi ilin kontraŭ la Germana Regno. Minacante almarŝis italaj trupoj je Brenner, post kiu la diktatoro de la Germana Regno, Adolf Hitler, forte kontestis ĉian influon je la okazaĵoj en sia lando de naskiĝo Aŭstrio.

La diktatoreco de Schuschnigg orientiĝis je la sendependenco de Aŭstrio, sed ricevis pli kaj pli da kontraŭuloj, ĉar la itala diktatoro Benito Mussolini kreske dependiĝis de la Germana Regno kaj pro tio ne plu povis daŭrigi sian politikon pri la sendependeco de Aŭstrio. En 1937 estiĝis la ligo Romo-Berlino. La povuloj en Aŭstrio malpli kaj malpli povis kontraŭstari la internan kaj eksteran politikan kaj ekonomian premon. La malnovaj grandgermaniaj ideoj pligraviĝis. Multaj homoj ekspektis ekonomie pli bonan estontecon, ĉar la lando daŭre suferis je alta senlaboreco kaj ekonomia krizo. Tiel multiĝis la (daŭre kontraŭleĝaj) aŭstriaj nacisocialistoj kaj ili ricevis pli grandan subtenon de la ŝtatanoj.

Tempo de nacisocialismo redakti

Je la 12-a de februaro 1938 vokis la el Aŭstrio veninta diktatoro de la Germana Regno Adolf Hitler la diktatoron de la malgranda Aŭstrio Kurt SCHUSCHNIGG al si por komuna renkontiĝo en Bavario. Hitler minacis sian samlandanon per la enmarŝo de germanaj trupoj, se li ne nuligos la malpermeson de la aŭstria nacisocialista partio, donos al ili liberecon pri agitado, partoprenigas ilin en la registaro kaj donos al ili la ministerion pri internaj aferoj kaj per tio ankaŭ la kontrolon super la polico. Schuschnigg submetis sin al la minaco kaj kredis per tio savi la sendependecon de Aŭstrio.

Sed kiam Schuschnigg rimarkis, ke liaj novaj kunregantoj dum malmultaj semajnoj provas transpreni la potencon, Schuschnigg planis por la 9-a de marto 1938 plebisciton. La demando estis, ĉu la popolo volas "liberan, sendependan, germanan kaj kristanan Aŭstrion" aŭ ne.

Malperfektaĵoj dum la balotpreparadoj donis al Hitler pretekston malebligi la voĉdonadon. Per ultimato li postulis la transdonadon de la potenco al la aŭstriaj nacisocialistoj kaj denove minacis per enmarŝo de germanaj trupoj en Aŭstrion. Ĉar la Aŭstria Prezidento rifuzis nomumi nacisocialistan posteulon, Hitler donis je la 12-a de marto la ordonon enmarŝi. La germanaj trupoj ne renkontis ian reziston, sed estis bonvenigitaj de la Aŭstria enloĝantaro kaj oni ĝojkriis al ili laŭ la devizo: "Unu popolo, unu regno, unu gvidanto!". Sed la aŭstroj ekspektis per la longe deziritan aliĝo pli bonan vivon. Sed ilia samlandano Hitler ekfunkciigis sian subpremaparaton nun ankaŭ en sia hejmlando. Dum la unuaj tagoj post la transpreno de la potenco li lasis aresti proksimume 72000 homojn, precipe en Vieno, inter ili multaj politikistoj kaj intelektuloj de la 1-a respubliko. La polico, kiu estis nun sub la kontrolo de Heinrich Himmler (prononcu: HAJNriĥ HIMler), sufokis ĉian reziston. Ĉe Brenner finfine renkontiĝis germanaj kaj italaj trupkompanioj por amikecaj ceremonioj.

La sekvan tagon la leĝoj por la "aliĝo" al la Germana Regno estis dekretitaj kaj proklamitaj sur la Heroa Placo en Vieno. La nomo "Aŭstrio" estis anstataŭigita per "Orienta Limlando" kaj pli malfrue per "Danubaj kaj Alpaj Regionoj". Ĝis 1945 la teritorio de la eksa Aŭstrio estis malgrava provinco de la Grandgermania Regno, kies historion ĝi ĝis tiam partoprenis.

Dum la nazia epoko funkciis la rezista movado O5.

La 2-a Respubliko redakti

Je la 27-a de aprilo 1945 ankoraŭ antaŭ la senkondiĉa kapitulaco de nacisocialisma Germanio (je la 8-a de majo 1945) formiĝis nova provizora ŝtatregistaro sub D-ro Karl Renner konsistante el reprezentantoj de la partioj SPÖ (Socialdemokrata Partio de Aŭstrio), ÖVP (Aŭstria Popolpartio - Konzervativuloj) kaj KPÖ (Komunista partio de Aŭstrio) kun aprobo de la sovetunia okupada potenco en Vieno. Tiu ĉi registaro estis dum la jaro 1945 agnoskita de la okcidentaj aliancanoj kaj povis krom kelkaj rekonstruaj laboroj savi la unuecon de la ŝtata teritorio, kvankam ĝi estis disigita al kvar okupadaj zonoj. Je la 25-a de novembro 1945 estis la unua priparlamenta balotado.

La sovetunianoj malkonstruis en sia zono industriaj fabrikaroj kaj multaj aferoj, kiu estis deklarita "Germania posedaĵo", estis konfiskitaj. En la okcidentaj okupadaj zonoj de Usono, Britio kaj Francio ekfunkciiĝis la tiel nomata Plano Marshall. Ankaŭ pro tio en la okcidento de la lando okazis la unuan fojon memstara industria evoluado.

Finfine travivis Aŭstrio en 1955 sian duan "naskiĝhoron". La lando rericevis per la ŝtata traktato kun la okupadaj potencoj sian malnovan nomon kaj sian suverenecon. Kiel kompensaĵo tiu 2-a respubliko de Aŭstrio devis proklami sian ĉiaman neŭtralecon kaj firmigi tion per konstitucia leĝo.

Sekve la nova respubliko de Aŭstrio simile evoluis kiel la aliaj okcidenteŭropaj landoj.

Per la kolapso de la komunistaj reĝimoj en la orientblokaj landoj, la falo de la Fera Kurteno kaj la malfermo de la limoj al okcidenta eŭropo en 1989 la lando perdis sian karakteron kiel demokratian antaŭpostenon. Sekve Aŭstrio aliĝis en 1995 al la Eŭropa Unio, kio dum longa tempo estis rigardata neebla pro la neŭtraleca leĝo, kaj subskribis sekve la Schengen-traktato pri la malfermo de la limo. Ekde tiam Aŭstrio havas denova malfermitan limon al Germanio kaj ankaŭ al Italio.

La inkludo de la dekstra populista partio FPÖ en la registaron en januaro 2000 kaŭzigis sankciajn rimedojn de la aliaj 14 EU-ŝtatoj, ĉar ili rigardis minacataj per tio la Eŭropajn bazajn valorojn. Sed la sankcioj finfine rezultis senargumentaj, kiel konsilio de saĝuloj konstatis.


Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti