Princĉefepiskoplando Salcburgo

La princĉefepiskoplando Salcburgo (latine Principatus et Archiepiscopatus Salisburgensis, germane Fürsterzbistum SalzburgErzstift Salzburg) estis historia teritorio de la Sankta Romia Imperio, kiu ekzistis de la 14-a jarcento ĝis la sekularigo en 1802/1803. Ĝia reganto estis la ĉefepiskopo de Salcburgo kaj "Primaso de Germanujo". Ĝi apartenis al la bavara imperia cirklo. En 1803 ĝi ŝanĝiĝis al elektoprinclando Salcburgo kaj tri jarojn poste al duklando Salcburgo. La princĉefepiskoplando estas antaŭulo de la hodiaŭa federacia lando Salcburgo en Aŭstrio, kaj havis proksimume la saman teritorion, plus kelkajn partojn en hodiaŭaj Tirolo kaj Bavario.

Princĉefepiskoplando Salcburgo
Origina nomo Fürsterzbistum Salzburg
Erzstift Salzburg
 Duklando Bavario 14-a jarcento1803 Elektoprinclando Salcburgo 
Duklando Salcburgo 

Elektoprinclando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Patrina lando:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando Bavario Duklando Bavario
Postsekvaj ŝtatoj:
Elektoprinclando Salcburgo Elektoprinclando Salcburgo
Duklando Salcburgo Duklando Salcburgo
Historio
vdr

Princepiskoplando kompare kun episkopujo redakti

La ĉefepiskopo de Salcburgo havis du rolojn: ŝtatan kaj eklezian. En la ŝtata rolo li estis princo kaj reganto (ŝtatestro) de la princlando (princepiskoplando). En la eklezia rolo li estis la ĉefepiskopo de sia episkopujo (diocezo), la episkopujo de Salcburgo (ekde 789, ĉefepiskoplando ekde 798). Tiu ĉi episkopujo havis alian teritorion ol la princlando mem.

La ĉefepiskopo de Salcburgo havis altan rangon en la imperio kaj la specialan titolon "primaso de Germanio". Li havis la rajton mem nomumi la episkopon de Chiemsee, kiu estis lia subulo. Ankoraŭ longe post la sekularigo la salcburga ĉefepiskopo plu uzis la (senpovecan) titolon "princĉefepiskopo" Fürsterzbischof kaj demetis ĝin nur en 1951.

Listo de la salcburgaj episkopoj (nekompleta) redakti

Episkopoj redakti

La episkopo ankaŭ estis abato de abatejo Sankta Petro en persona unio.

Ĉefepiskopoj (ekde 798) redakti

Ĝis 987 la ĉefepiskopo ankaŭ estis abato de abatejo Sankta Petro en persona unio.

Princĉefepiskopoj redakti

Ĉefepiskopoj (laŭtitole princĉefepiskopoj) redakti

Ĉefepiskopoj redakti