Franz Anton von Harrach

ĉefepiskopo de Vieno kaj de Salcburgo

Franz Anton von HARRACH zu Rorau (naskiĝinta la 2-an de oktobro 1665, en Vieno, mortinta la 18-an de julio 1727 en Salcburgo) estis aŭstra ekleziulo kaj i.a. ĉefepiskopo de Vieno kaj de Salcburgo.

Franz Anton von Harrach
romkatolika episkopo
Franz Anton von Harrach kiel princepiskopo de Vieno
Franz Anton von Harrach
kiel princepiskopo de Vieno
blazono kiel princĉefepiskopo de Salcburgo
blazono kiel princĉefepiskopo de Salcburgo
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1665 (1665-10-02)
en Vieno
Morto 18-an de julio 1727 (1727-07-18) (61-jaraĝa)
en Salcburgo
Tombo Katedralo de Salcburgo vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Alma mater Kolegio Germana kaj Hungara vd
Familio
Familio Harrach [haraĥ]
Patro Ferdinand Bonaventura von Harrach vd
Patrino Johanna Theresia Lamberg vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Princepiskopo de Vieno
Dum 1702–1705
Antaŭulo Ernst von Trautson
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 1709–1727
Antaŭulo Johann Ernst von Thun und Hohenstein
Sekvanto Leopold Anton von Firmian
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo Redakti

Estante filo de intimulo de imperiestro Leopoldo la 1-a li pasigis la junulajn jarojn en Madrido kaj studis kanonan juron en Romo. La imperiestro deklaris lin ano de la regna princaro. En 1685 li iĝis domicellarius en Passau kaj en 1687 kanoniko en Salcburgo. De la katedralo de Salcburgo li fariĝis en 1692 ĉefdekano. Lia imperiestra moŝto nomumis lin en julio 1701 helpepiskopo viena. Krome li iĝis titulara episkopo de Epiphania en Sirio. Post la morto de la viena princĉefepiskopo Ernst von Trautson li iĝis ties posteulo kaj estis konsekrita de Johann Philipp von Lamberg (Passau) kaj Johann Raimund von Lamberg (helpepiskopo de Passau) kaj Albert Ernst von Wartenberg (helpepiskopo de Ratisbono).

En la 19.10.1705 Harrach iĝis vikario de la salcburga suvereno Johann Ernst Graf von Thun kaj nomumiĝis en la 29.5.1709 ties posteulo.

Agadoj en Salcburgio Redakti

Harrach-on oni tre ŝatis pro ties bonfaremo, konversaciemo kaj simpatia sinprezento. Li ŝatis fortimpresadon kaj pligrandigis en Salcburgo Kastelon Mirabell: tiam estiĝis ankaŭ la bela rokoka ŝtuparo kaj la marmora salonego. Inter 1710 kaj 1711 li ordonis krome la restaŭradon de la Malnova Rezidejo. Ĝenerale lia regadtempo estis trankvila. Jam liaj samtempuloj parolis pri oraj tempoj sub Harrach. Oni tre substrekis lian ŝaton pri artoj en tempo kiam pli kaj pli gravis la rokoko-stilo. Por liaj artaj projektoj li dungis gravajn artistojn sen atenti la kostojn. Arĥitektoj laborantaj por li estis la geniuloj Johann Bernhard Fischer von Erlach kaj Johann Lucas von Hildebrandt, krome la skulptisto Georg Raphael Donner kaj la pentristoj Johann Michael Rottmayr kaj Martino Altomonte.

Harrach intencis plisubteni komercadon kaj ekonomion por pligrandigi bonstaton de la loĝantaro. Por funkciantaj komercaj ligiloj kun Venecio kaj la Mediteraneo li pledis por la modernigo de ĉiuj stratoj kaj aliaj transportejoj. Li estis entombigita en la kripto de la katedralo de Salcburgo.

Literaturo Redakti

  • Christoph Brandhuber: Recreatio principis. Fürsterzbischof Franz Anton Fürst von Harrach und seine „Retirade“ Ĉe: Vision und Realität. Die Salzburger Residenz 1587–1727 (=Österreichische Zeitschrift für Kunst und Denkmalpflege, LXIII/2009, kajero 1/2). Horn kaj Wien 2009, p. 118–125.
  • Christoph Brandhuber, Werner Rainer: Ein Fürst führt Tagebuch. Die „Notata“ des Salzburger Fürsterzbischofs Franz Anton Fürsten von Harrach (1665-1727). Ĉe: Salzburg Archiv 34 (2010), p. 205–262.
  • Franz Loidl: Geschichte des Erzbistums Wien. Herold, Wien 1983. ISBN 3-7008-0223-4.
  • Ernst Tomek: Kirchengeschichte Österreichs. Tyrolia, Innsbruck – Wien – München 1935–1959.
  • Imma Walderdorff: Zu den Gemäldegalerien in der Residenz unter Fürsterzbischof Franz Anton Fürst von Harrach. Ĉe: Vision und Realität. Die Salzburger Residenz 1587–1727 (=Österreichische Zeitschrift für Kunst und Denkmalpflege, LXIII/2009, kajero 1/2). Horn kaj Wien 2009, p. 139–153.
  • Imma Walderdorff, Roswitha Juffinger: Rekonstruktion der Bilder-Hängung eines Wandabschnitts der „Schönen Galerie“ Ĉe: Vision und Realität. Die Salzburger Residenz 1587–1727 (=Österreichische Zeitschrift für Kunst und Denkmalpflege, LXIII/2009, kajero 1/2). Horn/Wien 2009, p. 154–156.
  • Josef Wodka: Kirche in Österreich. Wegweiser durch ihre Geschichte. Herder, Wien 1959.

Vidu ankaŭ Redakti

Eksteraj ligiloj Redakti