Johann Ernst von Thun und Hohenstein

Johann Ernst von Thun und Hohenstein (naskiĝinta en la 3-a de julio 1643 en Graz, mortinta en la 20-a de aprilo 1709 en Salcburgo) de la nobela familio Thun und Hohenstein estis salcburga princĉefepiskopo.

Johann Ernst von Thun und Hohenstein
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1643 (1643-07-06)
en Prago
Morto 20-an de aprilo 1709 (1709-04-20) (65-jaraĝa)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio vd
Familio
Familio Thun und Hohenstein
Patro John Sigismund of Thun-Hohenstein vd
Patrino Margarethe grafino Oettingen vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 1687–1709
Antaŭulo Max Gandolf von Kuenburg
Sekvanto Franz Anton von Harrach
episkopo de Seckau
Dum 1679–1687
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Princarkiepiskopo, arkitektura promocianto kaj lerta ekonomisto: Johann Ernst von Thun und Hohenstein

Episkopecoj redakti

Liaj gepatroj estis Johann Siegmund Graf Thun kaj Margarethe Gräfin Öttingen. Do li estis la pli juna duonfrato de la salcburga ĉefepiskopo Guidobaldo Thun. Studvojaĝo gvidis lin tra Italio, Francio, Nederlando kaj Hispanujo al Alĝero kaj Tunizo. La 27.10. 1662 Thun iĝis domkapitulano en Salcburgo kaj en la 29.12.1679 episkopo de Seckau (ĝis 1687). En la 30.6.1687 li elektitis arkiepiskopo de Salcburgo, estante paralele la nova sekulara suvereno. En la 2.8. venis la papa konfirmo kaj la tagon poste li eniris solene la urbon disde Kastelo Mirabell. Jam baldaŭ li vojaĝis tra siaj novaj teritorioj kun 134 akompanantoj kaj 120 ĉevaloj kaj aliaj bestoj. Li ankaŭ vizitis la malfacile atingeblajn regionojn malantaŭ la montpasejoj.

Karakterizis lian regadon despotismo. Li ankaŭ pliakrigis la persekuton de kriptaj protestantoj, sed ankaŭ la rilato kun la domkapitulanoj ne estis harmonia. Sekvis longaj kvereloj pri la elektomaniero de la salcburgaj episkopoj.

Koncerne politikaĵoj ekster la lando Salcburgio implikiĝis en la Milito de hispana sukcedo. Al la imperiestro ofertis Thun 1500 soldatojn kontraŭ la bavaroj kaj la francoj; la regimento translokitis, sub la gvido de kolonelo Johann Ludwig Grimming , disde Niederrain tra Mühldorf am Inn al la supra rejna regiono por batali ĉe Freiburg, Rumersheim kaj Breisach. Por financi la tuton kreskis la impostopagoj de la loĝantaro.

Tensioj regis ankaŭ kun la dependaj diocezoj. Passau strebis je kompleta memstareco. Procedo en Romo finiĝis kun venko de la salcburganoj, tamen la imperiestro pledis por Passau kaj la verdikto de papo Klemento la 11-a nuligitis. Unuaflanke plu ekzistis la danĝero de plialtrangigo de Passau al arkiepiskopujo, tamen ĝiaj futuraj devoj limiĝis je sendo de legatoj al provincaj sinodoj. Ankaŭ kun al episkopo de Chiemsee oni ekkverelis. Temis pri la banala formulo deviga sur dokumentoj pri pastra ordeno farita kiu tekstis "kun permeso de la ĉefepiskopo salcburga". Ankaŭ tiun ĉi procedon antaŭ la romaj instancoj gajnis Thun.

Emulo de arkitekturo redakti

Sub la regado de Thun iĝis multaj belegaj konstruaĵoj barokaj: salcburge la kirkoj Kolegia, Triunuo, Ursulanina, la porpastra seminario, la pilgrimpreĝejo en Maria Kirchenthal kaj Kastelo Klessheim. Arkitekto kaj teknika konsilisto de la episkopo estis Johann Bernhard Fischer von Erlach. Jenas aliaj faritaĵoj: Schnecken-ŝtuparo en la Katedralo de Salcburgo, kazerno apud Mirabell, Mario-fontano ĉe Gstätten, statuoj de Petro kaj Paŭlo antaŭ la katedralo, la nuna formo de la Karabinieri-salonego en la episkopa rezidejo, la katedrala orgeno, la fama salcburga kariljono, Johano-hospitalo en Mülln ktp. Kromnomo de Thun estis la fondanto: li fondis i.a. la kolegiojn Virgilianum kaj Siebenstädt, la lernejon ursulaninan kaj la ejojn de la Ruperta Kavalirordeno. Moka kromnomo estis ĉas-episkopo pro lia inklino je ĉasado. Sekve li ankaŭ severe persekutigis la ĉasŝtelistojn.

Dum la regadotempo okazis ankaŭ la geedziĝo de imperiestro Jozefo la 1-a kun Wilhelmine Amalia Herzogin von Braunschweig-Lüneburg en 1699. Ili restis dum nuptovojaĝo en la direkto al vieno kvin tagojn en Salcburgo.

Graveco redakti

Oni laŭdis la lertajn ekonomian kaj financan politikojn de Thun. Li ekz. ordonis stoki grenojn dum unu jaro. La gildoj nove aranĝitis kaj submajstroj devis esti ekzamenitaj. Thun ankaŭ komercadis pere de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio por importi cinamon, sukeron kaj kafon. En Eich proksime de St. Gilgen starigitis vitraĵ-uzino.

Persone li estis pieca kaj asketa. Politike li kontinuigis la inteligentajn neŭtralectaktikojn de siaj antaŭuloj. Liaj ekleziaj kaj sekularaj konstruaĵoj igis Salcburgon baroka artcentro kaj la urba silueto grandparte estas de lia tempo. Jam en 1695 li eksuferis je la okuloj kaj ricevis helpepiskopon. Thun ankaŭ gravis pri la emancipiĝo de Salcburgio el bavaraj interesoj kaj pri la orientiĝo je Vieno.

Eksteraj ligiloj redakti