Preĝejo Sankta Marko (Salzburg)

La Kirko Sankta Marko (germane: Markuskirche) estas unu el multaj romkatolikaj preĝejoj en la urbokerno de Salcburgo, Franz-Josefs-Kai nr 21.

Preĝejo Sankta Marko
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj47° 48′ 8″ N, 13° 2′ 19″ O (mapo)47.802113.0386Koordinatoj: 47° 48′ 8″ N, 13° 2′ 19″ O (mapo)

Preĝejo Sankta Marko (Salzburg) (Aŭstrio)
Preĝejo Sankta Marko (Salzburg) (Aŭstrio)
DEC

Map
Preĝejo Sankta Marko

Vikimedia Komunejo:  Markuskirche (Salzburg) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Ursulanina monakejo, hodiaŭ naturhistoria muzeo
La fasado de la kirko

Historio redakti

La Marko-kirko proksime de la Klausen-pordego ĉe la piedo de la urbomonto Mönchsberg estas vera juvelaĵo de baroka konstruarto: en 1699 metitis la fundamenta ŝtono por la monakeja kirko de la Ursulaninoj. Pli malgranda preĝejo de la hospitala ordeno Barmherzige Brüder samloke detruitis per ruiniga rokfalo disde Mönĉsberg en la 16.7.1669, kio kostis la vivo al pli ol 220 homoj. Kiam ĝi konstruitis la surkonstruo de tiom eta strio inter la monto kaj la ege dekliva bordo al la rivero Salzach estis teknika majstroverko. Princĉefepiskopo Johann Ernst von Thun decidis en 1695 starigi edukejon por knabinoj kaj venigis la renomitan ĉefarkitekton Johann Bernhard Fischer von Erlach kiu estis komisiita konstrui ankaŭ aliajn sakralajn aferojn en la urbo. Ŝajne ankaŭ la altaro kaj la ambono planitis de li. Kvankam la kirko konsekritis en 1705 la finkonstruo de la monakejo daŭris ankoraŭ du aliajn jardekojn. Estas la preĝeja ejo ĉe la fino de la en kojnon kunkondukanta monakeja sekcio. Ĝis 1957 ĝi estis la sidejo de la Ursulaninoj kiu en tiu jaro transloĝiĝis al Elsbethen-Glasenbach. Hodiaŭ la kirko denove havas sian malnovan patronecan nomon laŭ Sankta Marko ne estante plu la Ursulanina kirko.

Arkitekturo kaj interno redakti

Tri figuroj de sanktuloj ornamas la preĝejan gablon: Marko la evangeliisto meze, Aŭgusteno kaj Ursulo flanke. Pro la optika klareco la turoj metitis malantaŭ la fasado. La antaŭhalo enhavas kvar en 1700 el ligno skulptitajn figurojn de sanktuloj (Nikolao, Gelasio, Fulgentius kaj Vilhelmo) kondukante onin al la interno. La vizitantojn ravigas la interno per sia neatendita riĉega ekipaĵo kaj ornama akcesoraĵaro. Stukaĵoj kiel ankaŭ fortkoloraj freskoj de la tirolano Christoph Anton Mayr kaj la kupolvolbaĵo kun la ĉielenpeno de Sankta Ursulo dominas la spacon. La bildojn de la ĉefaltaro pentris Johann Martin Schaumberger. Ankaŭ interne oni rerenkontas la timpanajn figurojn de ekstere. Altkvalita estas ankaŭ la lignoskulptaĵoj de la altarejaj kradoj kaj de la benkoj. La orgeno estas de la filoj de Matthäus Mauracher kaj havas 13 registrojn.

La kirko hodiaŭ redakti

Ricevis denove la kirko - kiel antaŭe - grizan kaj verdan koloron. Sur la Ursulinen-placo antaŭ ĝi troviĝas unu el la plej pridiskutitaj artaĵoj de Salzburg Foundation: la Mozart-statuo de Markus Lüpertz. Starante en klasika pozo kun unu pli leĝera gambo sur 1 m alta soklo Mozarto kontraŭas la kirkon. La eksa monakejo gastigas hodiaŭ la naturhistorian muzeon Haus der Natur. Ekde 2000 anoj de la Ukraina Grek-Katolika Eklezio uzas la preĝejon por diservoj. Krome okazas ofte ekumenaj diservoj kun edifaj kantoj el Taizé.

Eksteraj ligiloj redakti