Guidobaldo Thun, germane Guidobald von Thun und Hohenstein, (naskiĝinta la 16-an de decembro 1616 en Castelfondo, mortinta la 1-an de junio 1668 en Salcburgo) estis tirola teologo, kardinalo kaj inter 1654 kaj 1668 princo kaj ĉefepiskopo de Salcburgo.

Guidobaldo Thun
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Persona informo
Guidobald von Thun und Hohenstein
Naskiĝo 16-an de decembro 1616 (1616-12-16)
en Castelfondo
Morto 1-an de junio 1668 (1668-06-01) (51-jaraĝa)
en Regensburg
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Familio Thun-Hohenstein
Patro John Sigismund of Thun-Hohenstein vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
episkopo de Regensburg
Dum 1666 –
Princĉefepiskopo de Salcburgo
Dum 1654 – 1668
Antaŭulo Paris von Lodron
Sekvanto Max Gandolf von Kuenburg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
monumento por Thun en la katedralo de Salcburgo

En 1662 fariĝis li oficiala reprezentanto de la imperiestro je la dieto de Ratisbono, germane Regensburg; de 1666 li ankaŭ episkopis Ratisbone.

Vivo redakti

Guidobaldon konsekris episkopece en la 3.2.1654 la praga kardinalo Ernst Adalbert von Harrach. La kronikisto kaj privata sekretario Franz Dückher postlasis interesan karakteran priskribon laŭdante lian klerecon, malavarecon kaj diligentecon. Thun la lastajn vivojarojn ŝajne superŝutigis sin per laboro.[1] Ŝatis Thun fortimpreson en ĉio.

Sub lia regado finiĝis la turoj de la katedralo de Salcburgo en ilia nuna formo kaj aldoniĝis la du arkaj irejoj ĉekatedralaj. Ankaŭ la giganta fontano de sur la apudkatedrala placo Residenzplatz estas frukto de lia komisio kaj la ĉe-rokara vintra rajdejo Felsenreitschule. La Salcburgan universitaton li kompletigis per katedro de medicino; li krome ordonis la finfaron de la altlerneja konstruaĵo.

En 1662 Thun iĝis oficiala anstataŭanto de imperiestro Leopoldo la 1-a ĉe dietoj ratisbonaj. Klaras ke de tiam liaj restadoj salcburgaj maloftis. Por li aktivis Salcburge la episkopo de Chiemsee, Franz Vigilius von Spaur.

En al 7.3.1666 Thun estis elektita episkopo de Ratisbono kaj esperis la elektantoj ke la monŝuldoj malkreskos. Fakte Thun rezignis esti salajrita. Jaron pli malfrue li fariĝis kardinalo.

Estis li la unua salcburga ekleziulo portanta la titolon de primaso de Germanujo (primas Germaniae). Tiel nomiĝi li ja rajtis pro la papa legato-digneco kiu aŭtomate estas en kunteksto kun metropolita sidejo. Ĝi garantiis al la salcburga arkiepiskopo elstaran pozicion inter germanaj episkopoj.

Li mortis pro sepso post vunda infekcio pro akcidenteto sur rompiĝanta ponto de Hellbrunn.[2][3] Tombo lia trovihgas en la kripto de la katedralo de Salcburgo.

Literaturo redakti

  • Michael Buchberger (eld.): 1200 Jahre Bistum Regensburg. Festschrift zur 1200-Jahrfeier. Pustet in Kommission, Regensburg 1939, p. 60.
  • Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs. Stadt und Land. Band 2: Neuzeit und Zeitgeschichte. Teil 1. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2.
  • Karl Hausberger: Das Bistum Regensburg. Seine Geschichte. Pustet, Regensburg 2004, ISBN 3-7917-1914-9.
  • Karl Hausberger: Geschichte des Bistums Regensburg. Band 1: Mittelalter und frühe Neuzeit. Pustet, Regensburg 1989, ISBN 3-7917-1188-1, p. 345-346
  • Roswitha Juffinger, Christoph Brandhuber, Walter Schlegel, Imma Walderdorff: Erzbischof Guidobald Graf von Thun 1654–1668. Ein Bauherr für die Zukunft. Residenzgalerie, Salzburg 2008, ISBN 978-3-901443-32-9.
  • Franz Ortner: Salzburgs Bischöfe in der Geschichte des Landes (696–2005) (= Wissenschaft und Religion. Bd. 12). Peter Lang, Frankfurt am Main u. a. 2005, ISBN 3-631-53654-2.
  • Josef Staber: Kirchengeschichte des Bistums Regensburg. Habbel, Regensburg 1966, p. 146-147

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Franz Martin: Salzburgs Fürsten in der Barockzeit. 1587 bis 1812. Dua eldono. Bergland-Buch, Salzburg 1952, p. 117.
  2. Christoph Brandhuber, Edith Tutsch-Bauer: Kräuterkunst & Knochensäge. Salzburg / Wien 2015, p. 94 ss.
  3. Alois Proschko: "Die Todeskrankheiten der Erzbischöfe von Salzburg". Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, nr. 86/87, Jahrgang 1946/47, p. 96.