Malfermi la ĉefan menuon

Paris von Lodron (naskiĝis la 13-an de februaro 1586 sur Castelnuovo di Noarna proksime de Rovereto, mortis la 15-an de decembro 1653 en Salcburgo) estis princĉefepiskopo de Salcburgo.

Paris von Lodron
Princĉefepiskopo de Salcburgo Wappen Erzbistum Salzburg.png
Paris Lodron G 1062 II.jpg
Regado 1619-1653
Antaŭulo Markus Sittikus von Hohenems
Blazono
Blazono
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1586 (1586-02-13)
Morto 15-an de decembro 1653 (1653-12-15) (67-jara)
en Salzburg
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Aŭstrio [#]
Familio
Dinastio Lodron [#]
Profesio
Okupo ĉefepiskopo • katolika sacerdoto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Post la studoj en Trento kaj Bolonjo kiel ankaŭ ĉe la jezuitoj en Ingolstadt li iĝis kanoniko en Trento en 1605. Lia onklo Antonio cedis al li kanonikecon en 1606 en Salcburgo post lia elekto al katedralpreposto. En 1611 Lodron iĝis preposto en Maria Saal. Li senditis al tiklaj diplomatiaj misioj Romon post la demisio de ĉefepiskopo Wolf Dietrich von Raitenau (1612) aŭ en 1613 al la Reichstag-kunveno al Regensburg. En 1614 Lodron estis ordinita pastro. Li estis unu al la plej gravaj konsilistoj de arkiepiskopo Markus Sittikus von Hohenems kiu altrudis en 1616 al la katedralkapitulanoj Lodron kiel dompreposton. Krome Lodron iĝis prezidanto de la arkiepiskopa kortega ĉambro. Por neŭtraligi habsburgajn kaj vitelsbaĥajn interesojn la katedralkapitularo elektis en malfacila situacio de la Tridekjara milito en la 13.11.1619 jam en la unua balotdonado la politike kaj administracie spertan Lodron arkiepiskopo. Papa konfirmo sekvis, pro la vaka Seĝo nur en la 3.3.1621; la konsekro estis en la 23.5.

GravecoRedakti

Lodron regis 34 jarojn en tempo de gravaj politikaj kaj konfesiaj kvereloj. Salcburgio ne rekte intermiksiĝis en la mliton pro la admirinda neŭtralecpolitiko de Lodron. Li tamen plenumis siajn devojn kiel katolika princo disponigante kelkajn trupojn kaj pagante multe al la Katolika Ligo sed sukcesis domaĝi militimplikon rektan. Kvankam la iam florinta salcburgia valormetalekspluato ne plu komerce gravis, Lodron sukcesis pagi enormajn monsumojn al la Katolika Ligo. Lodron kunvenigis la de la antaŭulo Wolf Dietrich malgravecigitajn parlamentanojn de la diversaj klasoj (Landstände) kaj komisiis al ili samtempe responsi pri la pago. Ili altigis la impostopagdevojn tiom, ke iĝis kamaranaj ribeloj. Alia kaŭzo por ili estis ankaŭ la rekrutigo de kamparanidoj por la armeo.

La katedralĉefarkitekto Santino Solari komisiitis de li igi Salcburgon urbo laŭ venecia modelo. Krome multaj montpasejoj kaj burgoj fortikigitis en la tuta lando. Per la kreado de la taĉmentaro Landsturm (ĉ. 24000 soldatoj) li defendemigis la princolandon kiu dummilite estiĝis ankaŭ ekzilolando. Kiam la svedoj okupis Bavarion en 1632 minacante la sekurecon de Munkeno Lodron translokigis gravajn dokumentojn kaj trezorojn de tie al la salcburgia Kastelo Werfen. Kun princelektistedzino Elisabeth li travivis la militofinon 1648 en Salcburgo.

Fortigo de katolikismoRedakti

Malgraŭ la milito Lodron finis du projektojn de la pli fruaj princoj: en 1622 malfermitis la benediktana universitato (fondita en 1617 kiel gimnazio). La solena konsekro de la Katedralo de Salcburgo en 1628 simbolis kiel fino de la unua fazo de rekatolikigo de Salcburgio.

Por malhelpi la disvastiĝon de protestantismo en la montaj govioj Lodron instalis vikariejojn kun propraj animzorgantoj kaj lernejoj, enkondukis lernigon de la kateĥismo kaj kontroligis la disciplinon de la landa klerikularo. En multaj komunumoj iĝis fratioj por intensigi la preĝadon de la Rozario. Lodron subtenis la fondon de ordenaj filioj, ĉefe de la kapucenoj por kiuj li starigis monakejojn en Radstadt (ĉ. 1628), Tamsweg (1640), Mühldorf am Inn (1639) kaj Laufen (Salzach) (1654). Animzorgado por laboristoj en la salminejo de ĉe Dürrnberg apud Hallein kaj la zorgo pri la pilgrimkirko metitis en la manojn de la aŭgustenanaj kanonikoj en 1650. Jezuitoj intertempe senditis al la paroĥa kirko en Hallein. Al la tria ordeno de la kapucenaninoj, kiuj fuĝis antaŭ la almarŝantaj svedoj el Reutberg proksime de Bad Tölz kaj el Landshut, Lodron konstruigis en 1636 la t.n. Loreto-kirkon proksime de Kastelo Mirabell.

Sub Lodron rajtis Bartholomäus Holzhauser fondi porpastran seminarion, kiu translokitis postmilite (1649) al Ingolstadt. En 1631 Lodron fondis kolegion por nemonakaj pastroj honore al la Virgulino ĉe la Negho. La 13 klerikuloj, el ili minimume la duono konsistis el doktoroj de teologio aŭ kanonika juro, responsis pri la administrado kaj iĝis tre gravaj en ĉiuj ekleziaj reformdemandoj: ilia konsinantaro nomiĝis Erzbischöfliches Konsistorium kaj ekzistas ankoraŭ hodiaŭ. Kontraŭe, la el nobeloj konsistanta katedralkapitularo preferis okupiĝi pri aliaj aferoj. Alia tia kolegio fonditis en 1633 en Tittmoning.

Lodron ankaŭ famis pri nepotismo. Por la klerigo de estontaj oficiuloj en la servo de sia klano Lodron starigis en 1645 eĉ kolegion (Lodronisch-Marianisches Collegium) kaj alian en 1653 (Lodronisch-Rupertinisches Collegium). Kiel ĉefepiskopo kaj metropolito Lodron kvin fojojn destinis novajn episkopojn ĉiam preferante kandidatojn originantajn el la Lodron-familio.

LiteraturoRedakti

  • Reinhard R. Heinisch: Paris Graf Lodron: Reichsfürst und Erzbischof von Salzburg. Amalthea, Wien u.a. 1991, ISBN 3-85002-312-5.
  • Reinhard Rudolf Heinisch: Salzburg im Dreißigjährigen Krieg. Notring, Wien 1968 (zugleich Dissertationen der Universität Wien)
  • Biografio ĉe NDB

Eksteraj ligilojRedakti