Wolf Dietrich von Raitenau

Wolf Dietrich von RAITENAU (naskiĝis en Bregenz la 25-an de marto 1559; mortis en Salcburgo la 16-an de januaro 1617) estis princ-ĉefepiskopo de Salcburgo inter 1587 kaj 1617.

Wolf Dietrich von Raitenau
Princĉefepiskopo de Salcburgo Wappen Erzbistum Salzburg.png
Wolf-Dietrich von Raitenau P1380516.JPG
Regado 1587–1612
Antaŭulo Georg von Kuenburg
Sekvanto Marcus Sittikus von Hohenems
COA archbishop AT Reitenau Wolf Dietrich2.png
Persona informo
Wolf Dietrich von Raitenau
Naskiĝo 25-a de marto 1559
en Bregenz, Antaŭa Aŭstrio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Morto 16-a de januaro 1617
en Salzburg, Princĉefepiskopujo Salcburgo, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio
Mortis pro cerbovaskula malsano [#]
Tombo St. Sebastian's Cemetery [#]
Religio romkatolikismo
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio [#]
Familio
Dinastio Raitenau
Patro Hans Werner von Raitenau
Patrino Helene von Hohenems
Edz(in)o Salome Alt (vivkunulino)
Infanoj 15
Profesio
Okupo verkisto • katolika sacerdoto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estis filo de Hans Werner von Raitenau kaj Helene von Hohenems, nevino de la papo Pio la 4-a, fratino de Marco Sittico Altemps (1533-1595) kaj bofratino de la kardinalo Karlo Borromeo.

BiografioRedakti

Wolf Dietrich ricevis eklezian edukadon en la Germana Kolegio[1] de Romo, kaj fariĝis membro de la kanonikaro de Salcburgo en 1578. Post sia elekto, en 1587, li daŭrigis la malfacilan taskon rilate la Kontraŭ-reformacio, komencita de siaj antaŭuloj, kaj, en 1588, li forpelis ĉiujn protestantojn el la urbo Salcburgo. Tamen, dum la sekvantaj jaroj, Raitenau elvolvis pli mildan sintenon kaj famiĝis kiel artokolektisto, kiu signifoplene promociis la disvastigon de la baroka arkitekturo norde de la Alpoj.

La ordeno de Raitenau disbatiĝis post kiam li havis konflikton kun sia povohava najbarulo, Maksimiliano la 1-a, Duko de Bavario. En 1609, la princo-episkopo rifuzis aliĝi la Katolikan Ligon de Maksimiliano, kaj, en 1611, la duko invadis la Prepostejon de Berchtesgaden, kiu same deziris rehavigi al si la Vitelsbaĥajn teritoriojn en Bavario. En la sekvantaj kunfrontoj da armiloj, Raitenau kaptiĝis dum fuĝo al Karintio, estis detronigita kaj arestita en Burg Hohenwerfe, fare de sia nevo kaj sukcedinto Marko Sitiko de Hohenems.

En Salcburgo Marcus Sitticus alikonstruigis la Malnovan rezidejon.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. Collegium Germanicum.
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj