Salome Alt

amkunulino de episkopo Raitenau

Salome ALT, ekde 1600 Alt von Altenau, (naskiĝinta la 21-an de septembro 1568 en Salcburgo, mortinta la 27-an de junio 1633 en Wels) estis la nekaŝita konkubino de la princo kaj arkiepiskopo Wolf Dietrich von Raitenau.

Salome Alt
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1568 (1568-11-21)
en Salcburgo
Morto 27-an de junio 1633 (1633-06-27) (64-jaraĝa)
en Wels
Familio
Amkunulo Wolf Dietrich von Raitenau vd
Infanoj 15
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Salome Alt (1589)

Vivo redakti

Estante filino de riĉa komercisto kaj urba konsiliano ŝi iĝis la amikino de lia arkiepiskopa moŝto. Ŝi naskis dek kvin infanojn, de kiuj kvin tre frue mortis kaj du frokuliĝis. La gepatroj forpelis ŝin pro tio kaj la malamikoj de la ĉefepiskopoj uzis tiun ĉi rilaton por siaj celoj. Eble ŝi eĉ estis de luterana kredo kiel la patro.[1]. En 1600 ŝi estis nobeligita.

Pro neeblo laŭleĝigi la rilaton Wolf Dietrich konstruigis por ŝi kastelon ekstere de la urbokerno nome Kastelo Altenau kun belaj ĝardenoj, kiu eknomiĝis pli malfrue Kastelo Mirabell post alikonstruoj faritaj laŭ ordono de arkiepiskopo Markus Sittikus von Hohenems.

En 1606 Salome von Alt transloĝiĝis al la loĝejo Dietrichsruh je Sigmund-Haffner-strateto tuj apud la arkiepiskopa rezidejo. En aŭgusto 1609 en Prago deklaris ŝin anino de la regna nobelaro lia imperiestra moŝto Rudolfo la 2-a kaj tiel ŝiaj infanoj ne plu estis taksataj bastardoj.[2] Krome tiel pli facilis ŝia vigla partoprenemo en la vivo de la nobelaro de Salcburgo. En decembro 1609 donacis oni al ŝi la ejaron ĉe la malnova monerejo.

En 1610 ŝi ricevis Kastelon Seehaus je Petting. En 1611 ŝi kaj la infanoj iris al Flachau kie ŝi arestiĝis en la 27.10.1611 post la detronigo de Wolf Dietrich. Post interveno de kapitulanoj katedralaj ŝi liberiĝis kaj fuĝis al la kuzino Felicitas Alt al Wels. En 1612 ŝi rezignis pri obligacioj pagotaj de tirolanoj en favoro de la katedralkapitulo. Post la morto de Wolf Dietrich ŝi daŭre vestiĝis funebrokostume aĉetonte en 1622 en Wels ĉe la centra placo (Stadtplatz 24) domon sur kiu ĝis hodiaŭ videblas tri blazonoj.

Literaturo redakti

  • Erwin H. Rainalter: Mirabell. Der Roman einer Frau. Paul Zsolnay, Wien 1941.
  • Heinz Dopsch; Robert Hoffmann: Salzburg. Die Geschichte einer Stadt (dua eldono). Universitätsverlag Anton Pustet, Salzburg: 2008, ISBN 978-3-7025-0598-1.
  • Eva Stahl-Botstiber: "Salome Alt und das Frauenbild ihrer Zeit." Ĉe: Salzburger Landesregierung Kulturabteilung (eld.): 4. Salzburger Landesausstellung – Fürsterzbischof Wolf Dietrich von Raitenau – Gründer des barocken Salzburgs“, p. 55–58. Salzburg: 1987.
  • Eva Stahl: Wolf Dietrich von Salzburg, Weltmann auf dem Bischofsthron. Amalthea, Wien 1987, ISBN 3-85002-230-7.
  • Sigrid-Maria Größing: Um Krone und Liebe. Die Macht der Geschichte. Amalthea, Wien 2008, ISBN 978-3-85002-649-9.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Die Bürgersfrau und der Erzbischof"
  2. Franz Martin ĉe Salzburg Chronik, Verlag Bergland-Buch, 1960