Heinz DOPSCH (naskiĝinta la 1-an de novembro 1942 en Vieno, mortinta la 31-an de julio 2014 en Maria Wörth) estis aŭstra historiisto. Li profesoris inter 1984 kaj 2011 ĉe la Salcburga universitato.

Heinz Dopsch
Heinz Dopsch, 2003
Heinz Dopsch, 2003
Persona informo
Naskiĝo 1-an de novembro 1942 (1942-11-01)
en Vieno
Morto 31-an de julio 2014 (2014-07-31) (71-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo historiisto de regiono
mezepokisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Estante nepo de la historiisto Alfons Dopsch kaj la pranepo de Julius von Ficker li studis ekde 1961 historion kaj klasikan filologion. Doktoriĝo sukcesis en januaro 1969 ĉe Karl Lechner pri la temo Landherren, Herrenbesitz und Herrenstand in der Steiermark 1100–1400. En 1968/69 li asistantis ĉe Friedrich Hausmann dum novfaro de stiria dokumento-katalogo. En 1969 li edziĝis; kun sia edzino li havis du filinojn kaj filon.

Inter 1969 kaj 1980 li astistantis ĉe Hans Wagner ĉe la katedro pri aŭstria historio ĉe la Salcburga universitato kie li habilitiĝis en 1977 pri mezepoko kaj kompara landohistorio defendinte la verkon Das Erzstift Salzburg im Mittelalter. En 1980 li iĝis eksterorda profesoro en Salcburgo rifuzonte en 1997 iri Munkenon. Inter 1991 kaj 1993 Dopsch filozofifakultate dekanis kaj inter 1999 kaj 2003 li plenumis la rolon de profesorara porparolanto en la senato. Retiriĝo estis en oktobro 2011.

Graveco

redakti

Dopsĉ prezentis pli ol 200 publicaĵoj eldonante, parte kun aliaj fakuloj, kronikojn de urboj kaj vilaĝoj. Ege gravis la verkego Geschichte Salzburgs – Stadt und Land kiu aperis (kunlaboris Hans Spatzenegger) inter 1981 kaj 1991 en ok volumoj. Ĉi-tio digne posteulis la ĝistiaman fundamentan verkon pri salcburgia historio de Hans Widmann, Landesgeschichte Salzburgs. Samrange valoras Die Geschichte der Stadt Salzburg, verko farita kune kun Robert Hoffmann de 1996. Praktika kompendio skribiĝis de li en 2009 kun la titolo Kleine Geschichte Salzburgs.

Dopsch estis ankaŭ kuneldoninto de trivoluma historio de Berchtesgaden. Pri la klerulo Paracelso li organizis du kongresojn kaj eldonis du kolektojn. Kromaj de li moderigitaj kunvenoj de fakuloj estis pri la rolo de Salcburgio ene de la eŭropa historio (Salzburg in der europäischen Geschichte) en 1977, Virgilio de Salcburgo (1984), pri Sankta Metodio (1985), pri 1200 Jahre Erzbistum Salzburg (ĝenerala historio de Salcburgio, 1998) kaj pri Das Tauerngold im europäischen Vergleich (ekspluatado de oro en salcburgiaj montoj kaj la komercado per ĝi, 2000). Krome li eldonis la festolibron por Kurt Reindel okaze de ties 75-a datreveno naskiĝtaga kie temis pri la rilatoj inter Bavario kaj Italujo inter la 8-a kaj la 15-a jarcentoj.

Dopsch esploris pri la potencstrukturo de la arkidiocezo de Salcburgo kaj la misioj en Karantanio en la 8-a/9-a jarcentoj kies konkludojn li publikigis en 1991.[1]

Honoroj

redakti
  • 1988: eksterorda membro de Komisiono de Bavaria Landohistorio
  • 1994: koresponda membro de Österreichische Akademie der Wissenschaften
  • festolibro okaze de la 58-a datreveno naskiĝtaga
  • Goldenes Verdienstzeichen des Landes Salzburg
  • Ehrenring der Stadt Salzburg
  • 2011: Paracelsusring
  • Ehrenbecher des Landes Salzburg.[2]

Verkoj

redakti

Listo de la verkoj de inter 1968 kaj 2000: Gerhard Ammerer, Christian Rohr, Alfred Stefan Weiß (eld.): Tradition und Wandel. Beiträge zur Kirchen-, Gesellschafts- und Kulturgeschichte. Festschrift für Heinz Dopsch. Verlag für Geschichte und Politik, München u. a. 2001, p. 489–506.

Monografioj
  • Kleine Geschichte Salzburgs. Stadt und Land. Tria eldono. Pustet, Salzburg 2014, ISBN 978-3-7025-0738-1.
  • kun Karl Brunner kaj Maximilian Weltin: 1122–1278. Die Länder und das Reich. Der Ostalpenraum im Hochmittelalter (=Österreichische Geschichte, 3). Ueberreuter, Wien 1999, ISBN 3-8000-3525-1.
  • kun Robert Hoffmann: Geschichte der Stadt Salzburg. Pustet, Salzburg 1996, ISBN 3-7025-0340-4.
Eldoniste
  • Bayern und Italien. Politik, Kultur, Kommunikation (8.–15. Jahrhundert). Festschrift für Kurt Reindel zum 75. Geburtstag (= Zeitschrift für bayerische Landesgeschichte. Band 18). Beck, München 2001, ISBN 3-406-10818-0.
  • Paracelsus und Salzburg. Vorträge bei den internationalen Kongressen in Salzburg und Badgastein anläßlich des Paracelsus-Jahres 1993 (=Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, 14). Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, Salzburg 1994.
  • Vom Stadtrecht zur Bürgerbeteiligung (=Jahresschrift. Salzburger Museum Carolino Augusteum, 33). Salzburger Museum Carolino Augusteum, Salzburg 1987.

Referencoj

redakti
  1. Heinz Dopsch: Das Erzbistum Salzburg und der Alpen-Adria-Raum im Frühmittelalter unter besonderer Berücksichtigung der Salzburger Slawenmission. Che: Günther Hödl, Johannes Grabmayer (eld.): Karantanien und der Alpen-Adria-Raum im Frühmittelalter. Wien 1993, p. 101–150.
  2. Walter Pohl: Heinz Dopsch. Che: Österreichische Akademie der Wissenschaften. Almanach 2013/2014, 163/164. Jahrgang, Wien 2015, p. 637–644, konkrete: p. 643.

Literaturo

redakti
  • Gerhard Ammerer, Christian Rohr, Alfred Stefan Weiß (eld.): Tradition und Wandel. Beiträge zur Kirchen-, Gesellschafts- und Kulturgeschichte. Festschrift für Heinz Dopsch. Verlag für Geschichte und Politik, München 2001, ISBN 3-486-56542-7.
  • Reinhard. R. Heinisch: Em.o.Univ.-Prof. Dr. phil. Heinz Dopsch 1. November 1942 – 31. Juli 2014. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde 2010/2011, p. 154–155 (interrete).
  • Walter Pohl: Heinz Dopsch. Ĉe: Österreichische Akademie der Wissenschaften. Almanach 2013/2014, 163/164. Jahrgang, Wien 2015, p. 637–644.
  • Joachim Wild: Heinz Dopsch (1942–2014). Ĉe: Zeitschrift für bayerische Landesgeschichte 77 (2014), p. 968–971 (interrete).
  • Herwig Wolfram: Heinz Dopsch †. Ĉe: Mitteilungen des Instituts für Österreichische Geschichtsforschung. 123/2015, p. 295–297.
  • Herwig Wolfram: Heinz Dopsch (* 1. November 1942, † 31. Juli 2014). Ĉe: Blätter für deutsche Landesgeschichte. 150-a jarkolekto, 2014, p. 587–590.

Eksteraj ligiloj

redakti