Hans SPATZENEGGER (naskiĝinta la 13-an de novembro 1939 en Berndorf) estas aŭstra juristo, arkivisto, ĵurnalisto kaj verkisto de historiaj fakaĵoj.

Vivo redakti

Post frekvento de Kollegium Borromaeum Salzburg (ĝis 1958) li studis en Vieno, Zuriko kaj Munkeno juron, historion kaj komunikadsciencojn. En 1963 li doktoriĝis jurscience kaj en 1964 li ekestris la romkatolikan pluklerigorganizaĵon Katholisches Bildungswerk por Salcburgio. En 1966 li iĝis universitata asistanto ĉe la Instituto pri politikaj sciencoj de la Internacia Esplorcentro (IFZ) en Salcburgo.[1]

Ekde 1968 Spatzenegger laboris kiel estro de konsistoria arkivejo de la Arkidiocezo salcburga. Paralele li ankaŭ engaĝiĝis honorofice kaj laboris liberprofesie por la landa studio de la ŝtata radia kaj televida stacio ORF.

Inter 1977 kaj 1981 li estis sekretario de la historia societo Gesellschaft für Salzburger Landeskunde, poste ĝis 2004 estrarano. Inter 1985 kaj 2000 li krome gvidis la sekcion pri kulturo/scienco/religio/sano de la ORF-studio en Salcburgo.

Li eldonis plurajn jarkolektojn kaj verkis regionhistoriajn, salcburgirilatajn kaj politiksciencajn aĵojn. Krome li kunlaboris en diversaj leksikonaj projektoj, i.a. de granda biografia verko nome Österreichisches Biographisches Lexikon 1815–1950. Gravega restis lia laboro por la verko de Heinz Dopsch Geschichte Salzburgs – Stadt und Land; ĝi publikiĝis en ok volumoj inter 1981 kaj 1991.

Honoroj redakti

  • 1997: Kardinal-Innitzer-Preis (por publicistoj)
  • 2003: Leopold-Kunschak-Preis (por ĵurnalistoj)

Referencoj redakti

  1. "Gegründet, um Brücken zu bauen: 60 Jahre ifz". - sinprezento okaze de la 60-a datreveno fondiĝa

Literaturo redakti

  • Hans Spatzenegger. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Volumo 149, 2009, s. p. (interrete [PDF]).

Eksteraj ligiloj redakti