Marco Sittico Altemps

Mark Sittich von Hohenems, ankaŭ Marcus Sitticus von HohenemsMarkus Sittikus III.Marx Sittich III.Marco Sittico Altemps (naskiĝis en Hohenems, en la 19-a de aŭgusto 1533 - mortis en Romo, en la 15-a de februaro 1595) estis Episkopo de Konstanco inter 1561 kaj 1589, papa legato kaj aŭstria kardinalo.

Marcus Sitticus Altemps
Episkopo de Konstanco
Regado 1561-1589
Ceteraj titoloj Papa legato, Aŭstria kardinalo
Persona informo
Naskiĝo 19-a de aŭgusto 1533
en Hohenems, Graflando Hohenems,  Sankta Romia Imperio
Morto 15-a de februaro 1595
en Romo,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Dinastio Hohenems
Patro Wolf Dietrich von Ems
Patrino Chiara de Medici
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Wolf Dietrich von Ems (1507–1538) kaj Chiara de Medici (1510–1560), fratino de la papo Pio la 4-a, filino de Bernardino de' Medici kaj Cecilia Serbelloni. Lia frato Jakob Hannibal la 1-a, Grafo de Hohenems (1530-1587) estis generalo de la trupoj de Karlo la 5-a kaj Filipo la 2-a. Krom tio, li estis kuzo de la kardinaloj Giovanni Antonio Serbelloni (1519-1591)[1] kaj Karlo Borromeo kaj onklo de Wolf Dietrich von Raitenau[2] kaj Marcus Sittikus von Hohenems[3]. Ambaŭ estis princoj-ĉefepiskopoj de Salzburgo.

Kiam juna, li batalis dum la Itala Milito inter 1551 kaj 1559, sub la komando de sia onklo Giangiacopo de' Mediĉi (1498-1555)[4], unu el la lastaj kondotieroj de la renesanco. Li ankaŭ batalis kontraŭ la Otomana Imperio. En 1552, li partoprenis en la klopodoj de Karlo la 5-a por la konkero de Majenco el la Francio, kaj en 1554/55 li partoprenis en la sieĝo de Siena kaj forpelis la otomanan atakon en la toskana haveno de Piombino. Li estis omaĝita kiel Kavaliro de la Ordeno de Sankta Jakobo. Li havis naturan filon, kies nomo estis Roberto, kiun li pli malfrue legitimis.

Episkopeco redakti

Lia onklo Giovanni Angelo Medici leviĝis al la papeco en la 26-a de decembro 1559. Li montris sin tre grandanima pri la provizado de beneficoj al siaj italaj kaj germanaj nevoj. En la 23-a de marto 1560, Mark Sittich von Hohenems fariĝis klerikulo en la Apostola Ĉambro. En la 29-a de majo 1560 li elektiĝis Episkopo de Kasano, kaj nomumiĝis administranto de la diocezo ĝis kiam li atingis kanonikaĝon por konsekriĝi kiel episkopo. Li estis konsekrita de sia kuzo Karlo Borromeo ne antaŭ ol 1564 kaj ne post ol februaro 1566. En la 11-a de majo 1561 li abdikis al la administrado de la Diocezo de Kasano. Dum la Koncilio de Trento, li aktivis kiel papa legato al Maksimiliano la 2-a kaj Ferdinando, reĝo de la romioj.

Kardinaleco redakti

Lia onklo, la papo Pio la 4-a levis lin kiel kardinala diakono dum la konsistorio de la 26-a de februaro 1561. Li ricevis la ruĝan kardinalan ĉapon kaj la titularecon por la Preĝejo de la Sanktaj Apostoloj[5] en la 10-a de marto 1561.

La kanonikaro de la katedralo de Konstanco elektis lin kiel Episkopo de Konstanco, kaj li estis publike agnoskita en la 24-a de oktobro 1561. Sekve, la papo faris lin porĉiama papa legato en Avignon. Li same fariĝis arkisacerdoto[6] de la Arkibaziliko de Santa Johano de Laterano. En la 10-a de Novembro 1561, li indikiĝis kiel legato al la Koncilio de Trento, kaj en la 27-a de decembro 1561, guberniestro de Fermo.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj