Kondotiero

itala soldularestro dum la 14a–16a jarcentoj

Kondotiero (itale: condottiero) Laŭ PIV, kondotiero estis itala aventurema bandestro de dungitaj soldatoj dum Mezepoko kaj Renesanco. Ĝenerale temis pri soldulo kiu kontrolis trupon, sur kiu li havis senliman povon, kaj starigis kontraktojn kun ajna Ŝtato interesita je liaj servoj. Dum la 15-a kaj 16-a jarcentoj, la tiel nomataj Grandaj Kompanioj formis verajn militajn lernejojn, kiuj realigis grandajn progresojn rilate al strategiaj kaj militaj taktikoj.

La kondotiero
desegno de Leonardo da Vinci

Vidu ankaŭ redakti