Jakob Hannibal la 1-a, Grafo de Hohenems

Jakobo Hanibalo la 1-a, Grafo de Hohenems estis aŭstria kondotiero, diplomato kaj soldulo. Li estis frato de Marko Sitiko el Hohenems kaj patro de Kaspar von Hohenems kaj Markus Sitikus el Hohenems (1574-1619)[1]. Li batalis en la trupoj de Karlo la 5-a kaj Filipo la 2-a. Li estis nevo de la papo Pio la 4-a, kaj estriĝis de la vatikanaj trupoj kaj papa legato en Hispanio. En 1567, li elkoĝis en Altems, kiu dum lia regado, signifoplene ekspandis siajn bordojn, kaj kie li kolektis grandskalan artaĵaron.

Jakob Hannibal la 1-a, Grafo de Hohenems
aŭstria kondotiero, diplomato kaj soldulo
Blazono de la Senjoroj de Ems
Blazono de la Senjoroj de Ems
Persona informo
Naskiĝo 13-a de majo 1530
en Bludenz,  Aŭstrio
Morto 27-a de decembro 1587
en Hohenems,  Aŭstrio
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Patro Wolf Dietrich von Ems (1507–1538)
Patrino Chiara de Medici (1510–1560), fratino de la papo Pio la 4-a
Infanoj Kaspar von Hohenems, Markus Sitikus el Hohenems
Profesio
Okupo kondotierodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Wolf Dietrich von Ems (1507–1538) kaj Chiara de Medici (1510–1560), fratino de la papo Pio la 4-a, filino de Bernardino de' Medici kaj Cecilia Serbelloni. Do, li estis nevo de la papo Pio la 4-a kaj frato de Marco Sittico Altemps (1533-1595). Ambaŭ vivis je la servo de la eklezio.

En Hispanio li estis pontifika legato kaj sin dediĉis al la preferata familia aktiveco, tio estas, la varbado kaj komando de solduloj, kiuj batalis nome de la Sankta Katolika Eklezio. Baldaŭ li fariĝis soldulara entreprenisto kaj kolonelo de la hispana krono en la Imperio. Serve de Hispanio, li komandis siajn kondotierojn kontraŭ la turkaj, nederlandaj kaj magrebaj malfideluloj.

Liaj lertecoj kiel milita komandanto altiris la atenton de sia onklo, la papo, kiu nomumis lin Gonfaloniere de la Sankta Romia Eklezio, tio estas, ĉefkomandanto de ĉiuj armitaj fortoj de la pontifiko kaj kastelestro de ĉiuj fortikaĵoj, kasteloj, kaj fortreso de la eklezia ŝtato.

Post nemulte, li edziĝis al milana nobela virino, Ortensia Borromea, fratino de Karlo Borromeo, kaj dank'al la edziĝo li fariĝis Senjoro de Tossigano, en Romagna kaj Grafo de Galarato. Ĉi tiuj senjoraj teritorioj aldoniĝis al tiu antikvega kastelo el Hohenems, levita al graflando de la Imperiestro Ferdinando la 1-a. Do, li estis Grafo de Hohenems kaj Galarato.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj