Bludenz estas urba komunumo de la respubliko Aŭstrio. Ĝi situas en la federacia lando Vorarlbergo, en la pleja okcidento de la respublika teritorio, kaj estas la administra centro de samnoma distrikto. La urba areo konsistas el 29,94 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ la stato de januaro 2013 en ĝi vivis 13858 homoj, kio signifas loĝdenson de 463 homoj/km². Bludenz situas 50 kilometrojn sude de la orienta parto de la Bodenlago, kaj proksimas al la limo al Liĥtenŝtejno okcidente kaj la svisa kantono Grizono sude: la rekta distanco al ambaŭ limoj estus nur proksimume 15 kilometroj, sed pro la tre montara tereno nek piedire nek per tera trafikilo eblus preni tiun plej rektan vojon.

Bludenz
urbo
Blazono
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Federacia lando Vorarlbergo
Distrikto Bludenz
Situo Bludenz
 - alteco 587 m s. m.
 - koordinatoj 47° 09′ 23″ N 09° 49′ 19″ O / 47.15639 °N, 9.82194 °O / 47.15639; 9.82194 (mapo)
Areo 29,94 km² (2 994 ha)
Loĝantaro 13 858 (2013)
Denseco 462,86 loĝ./km²
Urbestro Josef Katzenmayer (stato de 2014) (ÖVP)
Horzono CET (UTC+1)
 - somera tempo CET (UTC+2)
Poŝtkodo 6700
telefona kodo 05552
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Bludenz
Retpaĝo: www.Bludenz.at
panorama bildo pri la vala situo de la urbo Bludenz

Servoj redakti