Reichstag
Vikimedia apartigilo
La germanlingva vorto Reichstag ("regna" respektive "imperia" "tago" aŭ "kunveno", uzata en la signifo de "ŝtata parlamento") povas signifi:
- imperia dieto: Reichstage (regnaj parlamentoj) dum la Sankta Romia Imperio (754-1806) estis kunvenoj de la regnaj klasoj; konataj estis iliaj plendoj kontraŭ la Eklezio, la t.n. Gravamina.
- Reichstag (institucio), asembleoj de Aŭstrio (1848/49) respektive de la Germana Regno inter 1871 kaj 1945
- Reichstag (konstruaĵo) en Berlino, loko de la germana parlamento de 1894 ĝis 1933 kaj denove ekde 1999
- incendio de Reichstag en 1933, kiun eluzis la nazioj por fortigi sian potencon.
- Riksdag, parlamento de Svedio
- Finnlanda parlamento, nomata Riksdag en la sveda
- Riigikogu (etimologie la sama vorto kiel Reichstag) nomo de la Parlamento de Estonio
- Rigsdag (etimologie la sama vorto kiel Reichstag) estis en 1849-1953 nomo de la Parlamento de Danio
- 国会, kokkai, nomo de la Parlamento de Japanio, estas la laŭvorta traduko de la germana vorto Reichstag