Imperia dieto

dieto de Sankta Romia Imperio

La imperia dieto (aŭ "imperia asembleo"), germane Reichstag, latine Dieta Imperii, estis la asembleo de la imperiaj statoj de la Sankta Romia Imperio, konsiderebla kiel antaŭulo de parlamento en modernaj ŝtatoj. La imperia dieto evoluis ekde la 12-a jarcento el senregulaj kortegaj tagoj kaj en 1495 fariĝis fiksita institucio de la imperia konstitucio, kiu kontraŭpezis la centraligitan potencon de la imperiestro.

Imperia dieto
asembleo de statoj
Reichstag • popola asembleo
Lando(j) Sankta Romia Imperio vd
vdr
Kunsido de la ĉiama imperia dieto en Regensburgo en 1640 (laŭ gravuraĵo de Matthäus Merian)

Ĝis la 16-a jarcento la imperia dieto estis kunvokata jen kaj jen por kunveni en iu episkopa aŭ libera regna urbo. Ekde 1663 ĝi daŭre kunsidadis pere de delegitoj en la urbo Regensburgo - germane Immerwährender Reichstag, "ĉiama imperia dieto".

Vidu ankaŭ redakti