Dieto de Worms

imperia dieto en 1521
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Imperia dieto en Worms (1495).

La Dieto en Worms (germane Reichstag zu Worms) estis imperia dieto (asembleo de la princoj de la Sankta Romia Imperio) okazinta en Worms (Germanio) de la 28-a de januaro ĝis la 25-a de majo 1521. Ĝin prezidis la ĵus nomumita Karolo la 5-a de la German-Romia Imperio.

"Lutero antaŭ la Dieto de Worms". Pentraĵo de Anton von Werner (1877).

La plej historie grava aspekto de la Dieto estis la partopreno de Marteno Lutero, kiu estis kunvokita por ke li forĵuru siajn famajn tezojn. De la 16-a ĝis la 18-a de aprilo, Lutero parolis antaŭ la kunsido, sed anstataŭ forĵuri, li arde defendis sian protestantan sintenon.[1]

La antaŭan jaron, la papo Leono la 10-a estis publikiginta la buleon Exsurge Domine, postulante, ke Lutero forĵuru disde 41 de la 95 tezoj en kiuj li estis kritikanta la praktikojn kaj kutimojn de la Katolika Eklezio.[2]​ Poste li ekskomunikis lin la 3-an de januaro 1521 pere de la buleo Decet Romanum Pontificem.[3]​ Lutero estis kunvokita de la imperiestro por alveni antaŭ la Imperia Dieto. La princo Frederiko la 3-a, elektisto de Saksio, akiris promeson laŭ kiu Lutero ricevos pas-permesilon kiu rajtigos lin iri kaj reveni al la kunsido, kio estis esenca post la fitraktado al Jan Hus, kiu estis procesita kaj ekzekutita en la Koncilio de Konstanco de 1415 spite sian pas-permesilon; Lutero diris, ke li "iros al Worms eĉ se tio estos tiom da demonoj kiom da tegoloj en la tegmentoj".[4]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. La actualidad de Alemania. 2000, p. 69
  2. «Bula «Decet romanum pontificem» León X excomulga a Martín Lutero». 22a de majo 2011. Arkivita el la originalo la 22an de majo 2011. Konsultita la 3an de januaro 2017.
  3. Robin Doak (2006). Compass Point Books, eld. Pope Leo X. Minneapolis. p. 12. ISBN 0756515947.
  4. Nueva Enciclopedia Temática, tomo 10, p. 15. 1973.