Societo pri Salcburgia Regionhistorio

La Societo pri Salcburgia Regionhistorio (germane Gesellschaft für Salzburger Landeskunde) okupiĝas pri la historio de Salcburgio kaj ties ĉefurbo Salcburgo. Ekde 1861 eldoniĝas ĉiujare la organo Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Ekde 2015 prezidantas Thomas Mitterecker.

Societo pri Salcburgia Regionhistorio
historia societo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1860 vd
Lando(j) Aŭstrio vd
vdr

Historio

redakti

Fondis ĝin en la 24.9.1860 la kuracisto kaj urba konsiliano Franz Valentin Zillner kun ok aliaj personoj. La unuaj kunvenoj, kiujn partoprenis ĉefe anoj de amikaj rondoj de Zillner, regule okazis ekde 1865 je la gastejo Gasthaus Raith (je strateto Milchgasse). Inter la fondomembroj troviĝis nur honorindaj personoj, nome: la medicinistoj Karl Aberle, Anton Sauter, Cornel Schwarz, Franz Storch kaj Johann Biatzowsky, la pentristo Georg Pezolt la historiisto Georg Abdon Pichler kaj la oficiro Anton von Schallhammer. Dum la unua kunsido en la 30.9.1860 elektiĝis urbestro Heinrich Ritter von Mertens klubprezidanto.

Inter 1902 kaj 1910 redaktoris pri la organo la historiisto Hans Widmann ĝuonte poste honoran membrecon. En 1938 la nazio Richard Schlegel kaj landa ĉefplanisto[1] estis nomumita provizora klubestro. En 1939 estis permesota membreco nur al anoj de germana aŭ simila sangoj. Ne eksplicite reguliĝis la sorto de la ĝistiamaj membroj neplenumantaj tian kondiĉon. Novaj statutoj sen aprobo NSDAP estis eksplicite ekskluditaj. De post la Dua mondmilito re-estris Franz Martin.

Taskoj

redakti

Strebo de la ĉ. 1600 societanoj estas la antaŭenpuŝo de konoj pri la historio de la kulturo kaj moroj de Salcburgio. Tion helpis ne nur la pli ol 160 aperintaj jarkolektoj sed ankaŭ prelegoj, rondgivdadoj kaj ekskursoj el la kampoj de historio, arta- kaj muzika historioj, etnologio, natursciencoj ktp.

Literaturo

redakti
  • Herbert Klein: 100 Jahre Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Ĉe: Mittheilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Band 100, 1960, p. V-XVI
  • Karl Heinz Ritschel: Franz Valentin Zillner, 1816–1896. Der Vater der Salzburger Landeskunde. Ĉe: Anton Stockklausner (eld.): In Salzburg geboren. Lebensbilder aus sieben Jahrhunderten. Dua eldono. Salzburger Nachrichten Verlags GmbH, Salzburg 1973, ISBN 3-85304-032-2.
  • Hans Wagner: Die ersten 25 Jahre der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Band 118, Eigenverlag der Gesellschaft, Salzburg 1978, p. 189–224
  • Kurt Conrad: Die Gesellschaft für Salzburger Landeskunde 1961-1985. In: Mittheilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Band 125, 1985, p. 5–8
  • Kurt Conrad: Bericht über die 125-Jahr-Feier der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. In: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. Band 126, Eigenverlag der Gesellschaft, Salzburg 1986, ZDB-ID 507516-6, p. 519–537
  • Adolf Haslinger, Peter Mittermayr (eld.): Salzburger Kulturlexikon. Residenz Verlag, Salzburg/Wien/Frankfurt 2001, ISBN 3-7017-1129-1.

Eksteraj ligiloj

redakti

Referencoj

redakti
  1. Walburga Haas (eld.): Volkskunde und Brauchtumspflege im Nationalsozialismus in Salzburg: Referate, Diskussionen, Archivmaterial. Bericht zur Tagung am 18. und 19. November 1994 in der Salzburger Residenz. Salzburger Landesinstitut für Volkskunde, Salzburg 1996, ISBN 3-901681-00-0, p. 265.