aprilo de 1680 la kortego forveturis reen ĝis Vieno post tio, kiam la pesto aperis ankaŭ en Prago.
printempo de 1680 en Bohemio eksplodis la plej granda servutula ribelo, sed kiu estis malvenkita kaj dekoj da homoj estis ekzekutita.
1680 novan ribelon en Hungarujo kontraŭ habsburgoj komencis magnato grafo Emerich Tököly. Helpe de turkoj li konkerinte la tutan Hungarujon akceptis titolon de hungara reĝo.
1686 mortis Mario Eleonoro, duonpatrino de la imperiestro kaj la tria edzino de Ferdinando la 3-a, kiu eĉ post morto de sia edzo retenis en la kortego de lia filo grandan respekton kaj influon.
1687 Leopoldo la 1-a nuligis en Hungarujo elektecon de la hungaraj reĝoj. (Andreo la 2-a en la jaro 1222 leĝigis tiun ĉi rajton al la hungara nobelaro.)
1688 Leopoldo priregis la tutan Hungarujon kaj poste okazis la t.n. Hombuĉado en Prešov (30 nobeloj estis ekzekutitaj kaj al vico konfiskita posedaĵo).
1691 Leopoldo volis malhelpi pluajn konfliktojn kun la hungara nobelaro kaj tial li permesis praktiki en kelkaj urboj evangeliajn ceremoniojn.
1693 – 1695 en Bohemio eksplodis ribelo de ĥodoj kaŭzita pro nerespektado de iliaj malnovaj privilegioj el la tempoj de Karolo la 4-a kaj Georgo de Podebrado. La kortega konsilanto Lamminger revokis al la imperiestro, kiu sendis en Ĥodion soldataron, kiu venkis super ĥodoj.
1697 en Bohemio estis fonditaj unuaj manufakturoj.
1699 por dudek jaroj finis la militoj kontraŭ turkoj per Paco Karlovica, per kiu estis renovigita Hungara reĝlando kiel tutaĵo en la manoj de Leopoldo la 1-a kun tio, ke sole malgranda parto ĉe suda limo, nomata Banato, restis al turkoj.