Filipo la 4-a (Hispanio)
Filipo la 4-a (hispanlingve Felipe IV) (naskiĝis la 8-an de aprilo 1605 en Valladolid - mortis la 17-an de septembro 1665) estis reĝo de Hispanio kaj ankaŭ, ĝis 1640, kiel "Filipo la 3-a" reĝo de Portugalio. Li estis la plej maljuna filo de Filipo la 3-a de Hispanio kaj de Margareto de Aŭstrio. Li estis kelkfoje nomigita la "Reĝo-Planedo", tio estas la Suno.
Filipo la 4-a de Hispanio Filipo la 3-a de Portugalio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Hispanio kaj Portugalio | |||||
![]() | |||||
Antaŭulo | vidu sube | ||||
Sekvanto | vidu sube | ||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1605 en Valadolido | ||||
Morto | 17-an de septembro 1665 (60-jara) en Madrido | ||||
Tombo | reĝa kripto de El Escorial [#] | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Lingvoj | hispana [#] | ||||
Loĝloko | Reĝa Alkazaro de Madrido [#] | ||||
Ŝtataneco | Hispanio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Habsburga dinastio en Hispanio [#] | ||||
Patro | Filipo la 3-a [#] | ||||
Patrino | Margareto de Aŭstrio [#] | ||||
Gefratoj | Ferdinando de Aŭstrio, Kardinalo-Reĝido • Infante Carlos of Spain • Anna de Aŭstrio • Maria Anno de Hispanio, Sankta Romia Imperiestrino • Infante Alonso of Austria • Infanta Margarita of Spain (1610-1617) • Infanta Maria of Austria [#] | ||||
Edz(in)o | Izabela de Burbono • Mariana de Aŭstrio [#] | ||||
Amkunulo | María Calderón • Tomasa Aldana [#] | ||||
Infanoj | Baltasar Carlos • Maria Tereza de Aŭstrio • Margareta Teresa de Hispanio • Filipo Prospero de Hispanio • Karlo la 2-a • Johano Jozefo de Aŭstrio • Alonso Henríquez de Santo Tomás • Alonso Antonio de San Martín • Carlos Fernando de Austria y Manrique • Juan Cossío • Ferran Tomàs d'Àustria • Marie Margarita von Habsburg • Margarita Catalina von Habsburg • Maria Eugenia von Habsburg • Isabella Teresa von Habsburg • Francisco Fernando von Habsburg • Anna Antonia von Habsburg • Maria von Habsburg • Ana Margarita de San José [#] | ||||
Parencoj | Filipo la 2-a • Anno de Aŭstrio • Maria Anna of Bavaria • Karlo la 2-a, arkiduko de Aŭstrio • Filipo la 5-a [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • reganto • politikisto • artkolektanto [#] | ||||
Aktiva en | Madrido [#] | ||||
| |||||
Reĝo de Hispanio | |||||
Filipo la 4-a | |||||
Dum | 1621 - 1665 | ||||
Antaŭulo | Filipo la 3-a | ||||
Sekvanto | Karlo la 2-a | ||||
Reĝo de Portugalio | |||||
Filipo la 3-a | |||||
Dum | 1621 - 1640 | ||||
Antaŭulo | Filipo la 2-a | ||||
Sekvanto | Johano la 4-a | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia reĝado estis ĉefe markita de militaj malvenkoj. Tamen, oni ne povas atribui al li la progresan falon de Hispanio, ĉar tiun situacion neniu povis kontroli. Fakte, Filipo estis verŝajne pli energiplena, kaj fizike kaj spirite, ol sia patro. Li tradukis la verkojn de Francesco Guicciardini el la itala, kaj li estis bona rajdanto aŭ ĉasisto.
Plie, li manifestis intereson pri arto per la aktiva subteno de la kortega pentristo Diego Velázquez, aŭ intereson pri literaturo per la kuraĝigo de Lope de Vega aŭ Pedro Calderón de la Barca.
La filino de Filipo, Maria Teresa, edziĝis kun la franca reĝo Ludoviko la 14-a en 1660.