Karlo la 2-a (Hispanio)

reĝo de Hispanio

Karlo la 2-a (hispane Carlos Segundo) (naskiĝis la 6-an de novembro 1661, mortis la 1-an de novembro 1700) estis reĝo de Hispanio, de Napolo, de Sicilio, de plejmulto el Italio kaj de la vasta hispana kolonia imperio, etendiĝinta ekde Meksiko ĝis la Filipinoj. Karlo estis la sola postvivinta filo de sia habsburga patro kaj antaŭulo, Filipo la 4-a kaj de sia patrino, Mariano de Aŭstrio. Lia naskiĝo ŝajnis kiel tre favora evento al la Hispanoj, ĉar tio evitis por la momento eblan heredan disputon.

Karlo la 2-a
Reĝo de Hispanio
Persona informo
Carlos II
Naskiĝo 6-an de novembro 1661 (1661-11-06)
en Madrido
Morto 1-an de novembro 1700 (1700-11-01) (38-jaraĝa)
en Madrido
Tombo reĝa kripto de El Escorial vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Reĝa Alkazaro de Madrido vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Karlo la 2-a (Hispanio)
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio vd
Patro Filipo la 4-a vd
Patrino Mariana de Aŭstrio vd
Gefratoj Johano Jozefo de AŭstrioBaltasar CarlosFilipo Prospero de HispanioMaria Tereza de AŭstrioMargareta Teresa de Hispanio • Fernando Tomás de Austria vd
Edz(in)o Marie Louise d'Orléans • Maria Anna de Palatinato-Neuburg vd
Parencoj Margareto de AŭstrioFilipo la 3-aFerdinando la 3-a • Maria Anno de Hispanio, Sankta Romia Imperiestrino vd
Profesio
Okupo reganto vd
Reĝo de Hispanio
Dum 16651700
Antaŭulo Filipo la 4-a
Sekvanto Filipo la 5-a
Reĝo de Napolo
Dum 16651700
Antaŭulo Filipo la 4-a
Sekvanto Filipo la 5-a
Reĝo de Sicilio
Dum 16651700
Antaŭulo Filipo la 4-a
Sekvanto Filipo la 5-a
Reĝo de Sardio
Dum 16651700
Antaŭulo Filipo la 4-a
Sekvanto Filipo la 5-a
Duko de Milano
Dum 16651700
Antaŭulo Filipo la 4-a
Sekvanto Filipo la 5-a
Duko de Luksemburgo
Dum 16651684
Antaŭulo Filipo la 4-a
Sekvanto (franca regado)
2-a periodo
Dum 16921700
Antaŭulo (franca regado)
Sekvanto Filipo la 5-a
Estro de la Ordeno de la Ora Ŝaffelo
Dum 16651700
Antaŭulo Filipo la 4-a
Sekvanto Filipo la 5-a en Hispanio
Karolo la 6-a en Aŭstrio
Princo de Asturio
Dum 16611665
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karlo la 2-a de Hispanio

Marie Louise d'Orléans estis lia unua edzino kaj Mariana de Neoburgo estis lia dua edzino.

En la historio de Hispanio, Karlo la 2-a estas konata kiel El Hechizado (la malbenita), pro popola kredo (kion Karlo mem kredis) ke liaj korpaj kaj intelektaj mankoj devenis de sorĉarto, kvankam la vera kaŭzo ŝajnas hodiaŭ okulfrapa : seninterrompaj edziĝoj inter la samaj reĝaj familioj en Eŭropo dum pluraj jarcentoj ofte generis tiajn degeneritajn idojn.

Karlo la 2-a estis la lasta habsburga reĝo de Hispanio. Lia morto sen heredanto estis la kaŭzo de la milito de hispana sukcedo (1701 - 1714).

Vidu ankaŭ redakti