Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tirol kaj Tirolo.

Tirolo (de: Tirol, it: Tirolo) estas historia trilingva regiono, kiu situas meze de la Alpoj. La nomo devenas de la loko Tirolo. Fakte, dum la mezepoko la grafoj de Tirolo (Grafen von Tirol) sidejis en Kastelo Tirolo, kiu troviĝas en la komunumo Tirolo. Dum longa periodo la regiono estis sub sama regado. Post la unua mondmilito ĝia teritorio estis dispartigata inter la itala provincoj Sudtirolo kaj Trento, partoj de la regiono Trentino-Alta Adiĝo/Sudtirolo en la sudo, la itala regiono Veneto (malgranda parto en la oriento, Cortina d'Ampezzo kaj aliaj vilaĝoj) kaj la aŭstria federacia lando Tirolo en la nordo. Ambaŭ regionoj hodiaŭ estas asociitaj denove en la Eŭregio Tirolo-Sudtirolo-Trentino.

Tirolo
germane: Tirol, itale: Tirolo
regiono
Tirolo en Eŭropo
Flago
Blazono
Landoj Austrio, Italio
Parto(j) Tirol, Sudtirolo, Trentino
Areo 26 673,92 km² (2 667 392 ha)
Loĝantaro 1 732 064 (2007)
Lingvoj germana, itala, ladina
Valuto Eŭro
Vikimedia Komunejo: Tyrol
Retpaĝo: www.tirol.gv.at

Geografio redakti

 
Ortler la plej alta pinto de Tirolo vidita de norda flanko

Tirolo estas tipa regiono de la Alpoj. La plej altaj pintoj estas la Ortler (3905 m) en Sudtirolo, la Großglockner (3798 m) en orienta Tirolo, la Monto Cevedale (3769 m) en Trentino kaj la Wildspitze (3768 m) en norda Tirolo.

La plej gravaj riveroj estas En en norda Tirolo kaj Dravo en orienta Tirolo, kiuj estas alfluantoj de Danubo. En suda Tirolo la plej grava rivero estas Adiĝo kiu fluas al Adria.

La regiono Tirolo limas norde al Bavario, okcidente al Vorarlberg kaj al svisa Graubünden, sudokcidente al Lombardio, sude kaj sudoriente al Venetio kaj oriente al Salzburg kaj Kärnten.

Historio redakti

 
Kastelo Tirolo estis la sidloko de la Grafoj de Tirolo kaj donis al la regiono sian nomon

Naskiĝo de Tirolo redakti

En 1027 la imperiestro de la Sankta Romia Imperio Konrado la 2-a forfendis la Episkopujon de Trento de la antaŭa Lombarda reĝlando de Italio. Li alkroĉis ĝin al la duklando Bavario, kiu tiam estis sub la regado de lia filo Henriko la 3-a.

Ekde la 12-a jarcento, la grafoj loĝantaj en Kastelo Tirolo plenumis la oficon de Vokto (Vogt) en la episkopujo de Trento kaj ankaŭ en la episkopujo de Brixen. Ili etendis sian teritorion super granda parto de la regiono kaj superis la potencon de la episkopoj, kiuj estis laŭnome siaj feŭdaj senjoroj. Post la detronigo de Henriko la 10-a kiel bavara duko en 1138, la grafoj de Tirolo fortigis sian sendependecon de Bavario sub lia filo Henriko la Leono. Kiam la Velfoj denove estis dotitaj kun la bavara duklando fare de imperiestro Frederiko Barbarossa ĉe la Reichstag de Goslar en 1154, ĝiaj havaĵoj jam ne plu entenis la tirolajn teritoriojn. La grafoj de Tirolo konservis sian sendependecon sub la plifortiĝanta bavara Wittelsbach-dinastio.

Gorico-Tirolo redakti

En 1253 grafo Meinhard de Gorico (Görz) heredis la tirolajn teritoriojn per geedziĝo al Adelheid, filino de la lasta grafo Alberto la 4-a de Tirolo. Kiam iliaj filoj disigis sian bienojn en 1271, la pli aĝa Meinhard la 2-a prenis Tirolon. Li apogis la germanan reĝon Rudolfo de Habsburgo kontraŭ ilia rivala reĝo Ottokar la 2-a de Bohemio. En rekompenco, li ricevis la duklandon de Karintio kun parto de Slovenio en 1286.

En 1307 la filo de Meinhard Henriko estis elektita reĝo de Bohemio. Post lia morto, li havis unu pluvivan filinon, Margareta, kiu povis akiri la regadon nur super Tirolo. En 1342 ŝi geedziĝis kun Ludoviko la 5-a de Vitelsbaĥo, tiam Margrafo de Brandenburgo. Eblas ke la ruĝa aglo en la blazono de Tirolo venas de la brandenburga aglo, ĉar tiutempe Margareta kaj ŝia edzo regis Tirolon kaj Brandenburgon en persona unio, kvankam la tirola aglo jam ekaperis en la 13-a jarcento.

Ludoviko la 5-a mortiĝis en 1361, sekvita fare de la filo de Margareta Meinhard la 3-a du jarojn poste. Malhavante iujn ajn posteulojn por sukcedi ŝin, ŝi testamentis la distrikton al Rudolfo la 4-a de Habsburgo, Duko de Aŭstrio en 1363. Li estis agnoskata fare de la Vitelsbaĥoj en 1369. De tiu tempo pluen, Tirolo estis regita per diversaj linioj de la aŭstra Habsburga dinastio, kiu havis la titolon de grafoj.

Aŭstrio redakti

 
Mapo de la Distrikto de Tirolo dum la 15-a jarcento

Post kiam la Habsburg-heredaj teroj estis dividitaj en 1379 per la traktato de Neuberg, Tirolo estis regata fare de la posteuloj de duko Leopoldo la 3-a (Aŭstrio). Post dua divido ene de la Leopolda linio en 1406, duko Frederiko la 4-a (Tirolo) regis ilin. En 1420 li igis Innsbruckon la tirola ĉefurbo. En 1490 lia filo kaj heredanto Sigismondo rezignis Tirolon kaj Antaŭan Aŭstrion favore de sia kuzo, la germana reĝo Maksimiliano la 1-a de Habsburgo. Krome tiam Maksimiliano la 1-a reunuigis ĉiujn Habsburgajn terojn sub sia regado. En 1500 li ankaŭ akiris la restantan goricajn (Görz) teritoriojn ĉirkaŭ Lienz kaj la Puster-Valo.

Kiam imperiestro Ferdinando la 1-a de Habsburgo mortis en 1564, li testamentis la regadon super Tirolo kaj Antaŭa Aŭstrio al sia dua filo arkiduko Ferdinando la 2-a. Ambaŭ teritorioj poste falis al la pli junaj filoj de la habsburgaj imperiestroj: arkiduko Matiaso en 1608 kaj Maksimiliano la 3-a en 1612. Post la morto de arkiduko Sigismundo en 1665, ĉiuj Habsburgaj teroj denove estis sub la unuiĝinta regado de la imperiestro Leopoldo la 1-a.

 
Aŭstrio-Hungario en 1914, tirola kronregiono en ruĝa

De la tempo de Maria Tereza de Aŭstrio (1740−1780) pluen, Tirolo estis regata fare de centra administracio de la Habsburga monarkio en Vieno en ĉiuj gravaj aferoj. En 1803 la princepiskopujo de Trento kaj Brixen estis sekularigitaj kaj integritaj en la distrikto.

Napoleonaj-Militoj redakti

 
Andreas Hofer gvidis la tirolan ribelon 1809 kontraŭ la invada Napoleono

Sekve al malvenko kontraŭ Napoleono en 1805, Aŭstrio estis devigita cedi Tirolon al la reĝlando de Bavario en la paco de Presburgo. Tirolo kiel parto de Bavario iĝis membro de la Rejna Federacio en 1806. En 1809 la tirolanoj ekstaris kontraŭ la bavara aŭtoritato (tirola ribelo) kaj sukcesis tri fojojn venki bavarajn kaj francajn soldatojn, kiuj provis rekonkeri la landon.

Aŭstrio perdis la militon de la kvina koalicio kontraŭ Francio, kaj ricevis severajn kondiĉojn en la Traktato de Schönbrunn la 14-an de oktobro 1809. La gvidanto de la tirola ribelo Andreas Hofer, estis ekzekutita en 1810 en Mantuo. Tirolo restis sub Bavario kaj la napoleona reĝlando de Italio por pliaj kvar jaroj.

En 1814, per decidoj de la Viena kongreso, Tirolo estis reunuigata kaj realligata al Aŭstrio. Ĝi estis integrata en la Aŭstran imperion. De 1867 pluen, ĝi estis Kronland (Kronregiono) de Cislajtio, la okcidenta duono de Aŭstrio-Hungario.

 
La antaŭa kronlando de Tirolo

Fino de la komune regata regiono redakti

Post la unua mondmilito, la venkintoj aranĝis limŝanĝojn. La Traktato de Saint-Germain de 1919 regita laŭ la Traktato de Londono el la jaro 1915, difinis, ke la suda parto de la aŭstra kronregiono de Tirolo povis esti cedata al la Itala reĝlando, inkluzive de la teritorio de la antaŭa princepiskopujo de Trento, malglate egalrilatante al la nuntempa Trentino, same kiel la sudo de la mezepoka Tirola distrikto, la aktuala regiono de Sudtirolo. Italio tiel prenis kontrolon de la strategie grava alpa akvodislimo ĉe la Montpasejo Brenero kaj super Sudtirolo mem kun sia granda germanlingva plimulto.[1] Ekde 1949 ambaŭ partoj formas la sendependan italan Trentino-Alto Adiĝo/Südtirol regionon. La norda parto de Tirolo retenita fare de la Unua Aŭstra Respubliko hodiaŭ formas la aŭstran Tirolon kun ĝia orienttirola eksklavo.

En 1945 sekvante 2-a Mondmiliton, aŭstraj provoj kaj sudtirolaj peticioj por reunuigi germanlingvan Sudtirolon kun Aŭstrio ne estis sukcesaj. Italio daŭrigis kontrolon. De 1972 pluen, la itala respubliko donis plian aŭtonomion al la provinco Sudtirolo/Alto Adiĝo.

Referencoj redakti

Koordinatoj: 46° 54′ 58″ N 11° 12′ 22″ O / 46.91611 °N, 11.20611 °O / 46.91611; 11.20611 (mapo)