Matiaso (Sankta Romia Imperio)

Matiaso, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (1612 - 1619)

  • li naskiĝis la 24-an de februaro de 1557.
  • gepatroj: Maksimiliano la 2-a Habsburga – imperiestro romia, Mario Hispana – filino de Karlo la 5-a Habsburga.
  • imperiestro romia, ĉiam pligrandiganto de la imperio, apostola reĝo hungara kaj reĝo kaj princo-elektisto ĉeĥa kaj reĝo germana, kroatia, slovenia kaj lombardia, arkiduko aŭstria, silezia kaj transilvania, margrafo moravia kaj lusatia, grafo gorizia, istria kaj hereda grafo el Habitsburk kaj Kiburk.
  • li parolis itale, latine, germane, hispane, hungare.
  • 15571574 li kaj lia frato Maksimiliano estis kiel unusolaj edukataj en la imperiestra kortego de sia patro. (La ceteraj kvar fratoj devis iri por edukado ĝis Hispanio.) El Matiaso ĉi tie elkreskis aroganta, nekapabla homo, kies tutan vivon pelis antaŭen sole grandega ambicio kaj sopiro al potenco.
  • 1577 ribeliĝinta nederlanda nobelaro proponis al Matiaso, por ke li fariĝu ilia reganto. Matiaso, eĉ ne konsilinte kun la imperiestra frato aŭ kun la ceteraj anoj de la familio, tuj forveturis.
  • la 28-an de oktobro de 1577 Matiaso Habsburga estis proklamita ĝenerala guberniestro de Libera Nederlando. La nobelaro eluzis tion, ke hispana reĝo Filipo la 2-a ne sciis, kion signifu partopreno de sia parenco en la rezistmovado kontraŭ lia regado hezitante kun interveno, por ke ili povu enĉerpi novajn fortojn en la batalo. Sed Matiaso tute ne komprenis gravecon de la situacio. Li orgojle nomis sin grandduko nederlanda zorgante nur pri sia komforto. Venontjare li estis devigita forlasi Nederlandon (kiel de la nobelaro, kiuj havis jam sufiĉe da lia regado, tiel de imperiestro Rudolfo la 2-a). Rudolfo la 2-a devis pagi anstataŭ li ŝuldojn kaj klarigi al la hispanaj parencoj, ke la tuta entrepreno ne estis intenca agado flanke de aŭstraj Habsburgoj.
  • 1583 Rudolfo la 2-a nomis lin vicguberniestro en Supra Aŭstrio.
  • 1593 post tio, kiam li eĉ ne validiĝis kiel la vicguberniestro, Rudolfo sendis lin kun la imperiestra soldataro ĝis Hungarujo, sed Matiaso sukcesis eĉ ne kiel komandanto.
  • 1595 li estis sendita kiel vicguberniestro ĝis Tirolo.
  • la 25-an de junio de 1608 la sanstato de la imperiestro komenciĝis malboniĝi kaj Matiaso atingis per diversaj intrigoj, ke lia frato donis al li per la t.n. libena kontrakto Reĝlandon hungaran, Aŭstrion kaj Moravion.
  • la 11-an de marto de 1611 la soldataroj de Matiaso elpelis la pasovajn soldatojn el Bohemio.
  • la 23-an de majo de 1611 en Prago okazis kronado de Matiaso Habsburga je ĉeĥa reĝo Matiaso la 2-a.
  • la 4-an de decembro de 1611 geedziĝo al Anno Habsburga el tirola branĉo. La geedziĝo restis seninfana, ĉar Matiaso ne povis havi infanojn.
  • 1612 Matiaso forveturis el Prago ĝis Vieno.
  • la 20-an de januaro de 1612 morto de Rudolfo la 2-a liberigis al Matiaso vojon al la imperiestra trono. La saman jaron okazis la imperiestra kronado.
  • 1615 ĝenerala koncilio en Prago akceptis leĝon por ŝirmo de la ĉeĥa lingvo, kiu estis fariĝonta unusola oficiala lingvo. Sen ties kono nobelo ne povis ricevi la t.n inkolaton – rajton de loĝigo.
  • 1616 en Prago estis kronita Anno Tirola, edzino de Matiaso.
  • marto de 1618 bohemia nekatolika nobelaro donis al Matiaso la 2-a plendon pro nerespektado de religiaj liberecoj leĝigitaj en majestato eldonita de lia mortinta frato (vidu Rudolfo la 2-a). Sed Matiaso akre rifuzis ĉiujn kulpigojn kaj li malpermesis pluan koncilion de la nekatolika nobelaro kunvokita al majo. Sed la koncilio malgraŭ tio okazis.
  • 1617 praga ĉefepiskopo lasis detrui protestantistan preĝejon en Hroby, per kio la nivelo de pacienco de la nobelaro superfluis.
  • la 23-an de majo de 1618 deputitaro de la bohemia nekatolika nobelaro venis en Pragan burgon kaj ili kulpigis vicguberniestrojn Jaroslaon Bořiton kaj Vilemon Slatavon el Chlum kaj Košumberk pro malobeado de la landaj liberecoj. Ambaŭ nobeloj vulgare rifuzis la deputitojn doninte mem tiel iniciaton al la 2-a praga defenestrado. (La indignitaj nekatolikaj nobeloj elĵetis ilin tra fenestroj de Praga burgo kaj kun ili ankaŭ skribiston. Ĉiuj falis en Burgan forfalaĵejon kaj ili supervivis la falon nur kun kontuzaĵoj.) Per tiu ĉi ago komenciĝis la bohemia nobelara ribelo. Estis elektita registaro de tridek direktoroj frunte kun Venceslao Vilemo el Roupov. La ĉefkomandanto de la nobelaraj soldataroj estis nomita Henriko Matiaso Thurn. La nova registaro postulis helpon de la ceteraj landoj de Krono Ĉeĥa.
  • junio de 1618 koncilio de moraviaj nobelaroj rifuzis postulon de la bohemia direktoro pro la helpo. Silezio kaj Supra Lusatio kaj Suba Lusatio aliĝis al la rezistmovado.
  • novembro de 1618 la bohemiaj nobelaraj soldataroj konkeris malutile al la imperiestraj la unuajn militajn sukcesojn.
  • la 15-an de decembro de 1618 mortis imperiestrino Anno Habsburga.
  • la 20-an de marto de 1619 Matiaso la 2-a jam pli longan tempon suferata de podagro subiĝis al tiu ĉi malsano.
Matiaso
Persona informo
Matthias
Mátyás
Matyáš
Naskiĝo 24-an de februaro 1557 (1557-02-24)
en Vieno
Morto 20-an de marto 1619 (1619-03-20) (62-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Imperia kripto, Vieno vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germanalatina vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Familio
Dinastio Habsburgoj vd
Patro Maksimiliano la 2-a vd
Patrino Maria de Aŭstrio vd
Gefratoj Margareto de Aŭstrio • Anna de Aŭstrio • Elizabeto de Aŭstrio • Maksimiliano la 3-a de Aŭstrio • Venceslao de Aŭstrio • Rudolfo la 2-a • Alberto la 7-a de Aŭstrio • Ernesto de Aŭstrio vd
Edz(in)o Anno de Tirolo, Sankta Romia Imperiestrino vd
Profesio
Okupo kolektanto • politikisto vd
Laborkampo state administration • politiko vd
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
Dum 1612-1619
Antaŭulo Rudolfo la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 2-a
Reĝo de Bohemio
Dum 1611-1617
Antaŭulo Rudolfo la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 2-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum 1608-1619
Antaŭulo Rudolfo la 2-a
Sekvanto Ferdinando la 2-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Imperiestro Matiaso



Eksteraj ligiloj redakti