La Großglockner (germane, prononco [grosGLOKna], en najbara Svislando literumata Grossglockner, sloveneVeliki Klek) estas, je 3 798 metroj super la nivelo de la Adriatika Maro, la plej alta monto de Aŭstrio kaj la plej alta monto en la Alpoj oriente de la montpasejo Brenero. Ĝi estas parto de pli granda montogrupo nomata Glockner kadre de la altmontara regiono Hohe Tauern kaj situas lime de la federaciaj landoj Karintio kaj Tirolo. La montopinto estas parto de la ĉefa kresto de la centraj orientaj Alpoj. Al la montogrupo Glockner cetere ankoraŭ apartenas la flanka monto Hoher Tenn.