Montpasejo Brenero

lima pasejo en la Orientaj Alpoj

Brenero, germane Brenner itale Brennero, latine Brennus mons estas la plej malalta montpasejo tra la centraj Alpoj, kun alto de nur 1372 metroj super marnivelo. Ĝi ligas la aŭstrian provincon Tirolo kaj la italian provincon Sudtirolo.

Montpasejo Brenero
Ŝildo sur la montpasejo
montpasejo • border crossing
Alteco 1379 m
Geografia situo 47° 0′ N, 11° 30′ O (mapo)47.00333333333311.5075Koordinatoj: 47° 0′ N, 11° 30′ O (mapo)
Montpasejo Brenero (Sudtirolo)
Montpasejo Brenero (Sudtirolo)
DEC
Montpasejo Brenero
Montpasejo Brenero
Situo de Montpasejo Brenero
Map
Montpasejo Brenero
Lando Italio, Aŭstrio
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter EisackAdiĝo kaj SillEn
Ligas
Infrastrukturo Aŭtovojo, ŝoseo kaj fervojo
vdr
Aŭtoŝoseo super la Montpasejo Brenero

Tra la pasejo kondukas grava fervoja linio, ŝoseo kaj aŭtovojo. Je la italia flanko la ŝoseo nomiĝas SS 12, je la aŭstria 182. La aŭtovojo havas kiel eŭropa ŝoseo la numeron E 45; en la aŭstria sistemo ĝi estas A 13, en la italia A 22.

Oni planas "bazan" fervojan tunelon sub Brenero, kiu grave reduktus la trafikon tra ĝi.

Geografio redakti

Ĉe Brenero fontas la riveretoj Sill kaj Eisack, kiu iras norden al Inn resp. suden al Adiĝo. Tial Brenero estas parto de akvodislimo. La valo je la norda flanko kutime nomiĝas ne laŭ rivereto Sill, sed estas nomata Wipptal.

La landlima komunumo ĉe la pasejo nomiĝas ambaŭflanke Brenner. La stacidomo, kiu estas en la italia parto, estas relative granda, ĉar ĉiuj trajnoj tie devas ŝanĝi la lokomotivon, pro la malsamaj fervojaj kurento-sistemoj.

Historio redakti

Dum la Unua mondmilito, kiam la pasejo troviĝis meze en Aŭstrio, Italio verve batalis por konkeri Sudtirolon kaj puŝi sian limon ĝis Brenero. Pro decido de la usona prezidento Woodrow Wilson Italio sukcesis en tiuj klopodoj.