Veneto

regiono de Italio
(Alidirektita el Venetio)

Veneto (itale Veneto [veneto]) (aŭ Venecilando, laŭ NPIV) estas nordorienta regiono de Italio.

Veneto
itale Veneto

Flago

Flago
regiono de Italio
Kodo: VEN
Ŝtato: Italio
Areo: 18,391 km²
Ĉefurbo: Venezia
Loĝantaro: 4 869 830 loĝ. (2021) [1]
Loĝdenso: 265 loĝ./km²
Provincoj: Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Venecio, Verono, Viĉenco
Komunumoj: listo de 581 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 05
Prezidanto: Luca Zaia (en 2024) 
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

Geografio redakti

Veneto samlimas okcidente kun Lombardio, oriente kun Friulo-Venecio Julia, norde kun Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj sude kun Emilio-Romanjo, kaj geografie estas inter la montĉeno de Alpoj kaj la Adriatika maro. Ĝin trairas du gravaj riveroj, Pado kaj Adiĝo.

La ĉefurbo de la regiono estas Venecio, kiu estas ankaŭ la ĉefurbo de la eponima provinco; kaj la aliaj provincoj estas Beluno, Padovo, Rovigo, Trevizo, Verono kaj Viĉenco.

Ĉefaj urboj redakti

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Venecio Provinco de Venecio 269 000 loĝ.
2 Verono Provinco de Verono 260 400 loĝ.
3 Padovo Provinco de Padovo 210 500 loĝ.
4 Viĉenco Provinco de Viĉenco 114 200 loĝ.
5 Trevizo Provinco de Trevizo 81 900 loĝ.
6 Rovigo Provinco de Rovigo 51 200 loĝ.
7 Chioggia Provinco de Venecio 50 900 loĝ.

Historio redakti

 
Situo de la provincoj de la regiono Veneto

Tiu regiono estas riĉega de artaj kaj kulturaj trezoroj. Ĝiaj heredaĵoj enhavas la unikajn konstruaĵojn kaj pontojn de Venecio, kaj multaj vilaoj de Andrea Palladio. Verono havas arenon, kiu estas antikva romia amfiteatro kaj tradicie gastigas operajn spektaklojn. Ankaŭ la varmaj banoj de Abano Terme estas famaj.

Ekonomio redakti

La regiona ekonomio, kiu antaŭe tute dependis de la agrokulturo, nuntempe orientiĝas aparte al pintoteknologia industrio kaj al la modbutikoj (ekzemple Benetton); krome, ludas ŝlosilrolon kultura turismo.

Referenco redakti

  1. Statistiche demografiche ISTAT. Monataj statistikoj pri loĝantoj de la Istituto Nazionale di Statistica, Stato 31-a de Decembro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti