Adalram
Adalram (latine: Adalrammus; mortinta la 4-an de januaro 836 en Salcburgo) estis la sesa posteŭlo de Ruperto de Salcburgo kiel episkopo de Salcburgo; li ankaŭ abatis je Arkiabatejo Sankta Petro.

Vivo Redakti
Estis Adalram antaŭ al episkopelekto arkidiakono. Post la elektiĝo li iris kun rekomendskribaĵo de imperiestro Ludoviko la 1-a enpoŝe Romon; Rome li ricevis la paliumon en la 13.11.824. En la 23.10.821 li rekonsekris la refaritan Maksimilianan Ĉelon en Bischofshofen, kiun estis destruintaj en 820 slavoj loĝantaj en Pongau.
Adalram estis arda misiisto kiu ofte predikis en la lingvo de la popoloj por konvertadi ilin. Li mem konsekris la preĝejon de Ipusa (Winklarn). Ankaŭ jeTraismauer, kies kortega bieno estis feŭdaĵo de la salcburganoj, tiam ekzistis arkiepiskopa preĝejo. Kun princo Pribina li bone interkonsentis malgraŭ ties paganeco. Sub ties regado eblis konsekri en Nitro en la 828-a jaro la unua kirko de hodiaŭa Slovakujo.
En Karantanio li igis Otto posteulo de Teodoriko en la rolo de chorepiscopus, do landepiskopo (inter la slavoj) sen teritorio. Reĝo Ludoviko jam antaŭe estis permesinta misiadon fare de la salcburganoj en la regionoj eoste kaj sude de la rivero Rába.
Literaturo Redakti
- Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2
- Hans Widmann: Geschichte Salzburgs. Band I, p. 129-130, Salzburg, 1907
- Klein, Herbert, "Adalram". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 49 (tie ĉi interrete)