Preĝejo Sankta Maksimiliano (Bischofshofen)

muzeo en Aŭstrio

Romkatolika preĝejo Sankta Maksimiliano troviĝas en Bischofshofen, Aŭstrujo; ĝi apartenas al la dekanujo de St. Johann im Pongau estante sub patroneco de Maksimiliano el Celje kaj monumentprotektota.

paroĥa kirko de Bischofshofen
ĉefaltaro
baroka pasiona ciklo
Ruperto-kruco

Historio redakti

Ĝi esta sur sama grundo kiel Cella Maximiliana (maksimilana ĉelo) fondita de Ruperto de Salcburgo kaj la agilulfido kaj bavara duko Teodberto. La ensemblo samaĝas kiel la monaĥinejo Nonnberg. Post detruo fare de la lokaj slavoj rekonsekris la kapelon (Cella Maximiliana) lia arkiepiskopa moŝto Adalram en oktobro 821. En al 11-a jarcento evoluis tie ĉi konvento de la aŭgustenanoj.[1]

Elfosaĵoj de 1953 atestis la ekziston de antaŭula konstruaĵo: temis pri la klostra kirko de la aŭgustenanoj. La transepto estis same granda kiel la nuna kaj en rektangulaj niĉoj estis kvin altaroj. Pri ties aĝo estas teorioj de inter la 8-a kaj la 11-a jarcento. De ĝi ankaŭ venis la fama Ruperto-kruco, la plej malnova artaĵo kristanisma en hodiaŭa Aŭstrujo troviĝanta nun en la Dioceza Muzeo en Salcburgo.[2][3][4]

En 1215 transdonis la utiligrajtojn al la episkopoj de Chiemsee kiuj igis ĝin nova kutima sidejo. Oni renomis la monaĥejon Bischofshof kaj ŝanĝis parton je ekonomia bieno (Kastenhof). Maksimiliano-kirko iĝis la nova paroĥa preĝejo de la suverena senjorio anstataŭonte Mario-kirkon. Tiu lasta daŭre apartenis al la komunumo de Pfarrwerfen.

En alpa regiono maloftas ties aspekto kun transepto kaj transsepta turo kiu memorigas onin je rejnlandaj modeloj. Ĝi aldoniĝis verŝajne en la 13-a jarcento, la ĥorejo (de kiu konserviĝis kielkaj restaĵoj en la nuna muraro) alvenis en la 14-a jarcento. Atesto ekzistas pri altarejkonsekriĝo de 1327. Ankaŭ ĉe la transepta turo videblas spuroj de la malfruromanika konstruaĵo.

La firme alkonstruitaj orienta kaj okcidenta koridoroj de Kastenhof (la nuna urbodomo) kaj la rektangula ensemblo de la interna korto ankoraŭ hodiaŭ flarigas la monaĥejan originon de la preĝejo. Sian finan aspekton ricevis la kirko en la 15-a jarcento.[5] La altarejo ekhavis novan volbojn. La volbo ĉetransepta intensiĝas per dikaj pilastroj kaj la paralela kruconervura volbo havas iom pezan efekton.[6] La iama okcidenta galerio iam ankaŭ volbita estis. La transepto havas tri vicojn kun meze ok nervuraj ĉirkaŭ ringo. La turo supra estas de pli malfrue por esti memorilo pri Sankta Maksimiliano. La flankaj stelaj volboj havas spegulbildan aranĝon.

Kiam la malnova domo Kastenhof detruiĝis en 1775 okaze de superakvego (rojo Gainfeldbach) restis netuŝitaj nur la turo Kastenturm kaj la preĝejo. Restaŭrado de la interno estis en 1982/83, de la ekstero en 1985/86[7]; ankaŭ en 1999 kaj 2010/11 farataj estis renovigoj.

La paroĥo perdis gravecon kiam la chiemsee-anoj venis kaj najbara Pfarrwerfen iĝis nova ĉefparoĥo de Pongau. Mencio pri la paroĥestrejo estas de 1398. Post sekularigo pro la regna deputacia fina akto kaj la fino princujo salcburgia paroĥo revenis al la diocezo de Salcburgo.

Hodiaŭ la paroĥo etendiĝas, krom Bischofshofen, je Pöham (kvartalo de Werfen) kaj zorgas pri ĉ. 6000 fideluloj.[8] La jenaj preĝejoj estas komunumaj posedoj: Mario-kirko, Georgo-kirko (tombeje), Kreuzberg-kirko (ĉe la Misia domo Sankta Ruperto), Buchberg-kirko; krome la kapeloj de la oldulejo de Bischofshofen, de la kapelo sur la misidoma tombejo, Götschen-kapelo kaj Hörndl-kapelo.

Animzorga filio troviĝas en la urbokvartalo Mitterberghütten. Ankaŭ infanĝardeno estas parto de la paroĥa komunumo. Ĝi estis nove konstruita en 1999; la antaŭa versio datumis de 1899 ene de societa como. Paroĥa unuiĝo estas farita kun la komunumo de Mühlbach am Hochkönig.

Meblaro redakti

  • Nordvande estas restaĵoj de malfrugotika fresko-ciklo el ĉ. 1490.
  • La ĉefaltaro konstruiĝis ĉ. 1680 en Bavario.
  • Restoj de du barokaj altaroj el Lungaŭ utiliĝis pri la du flankaj lataroj.
  • Eta bildo de ĉ. 1500 estas pri Sankta Hieronimo, atestaĵo pri pieco de mondoninto.
  • Supre de la alta tombo de episkopo Silvester Pflieger troviĝas la iama ĉefaltara bildo pri la adorado de la saĝuloj kiun pentris en 1693 Johann Friedrich Pereth.
  • Stefano-altaro estis forprenita en 1950.
  • Gotika baptujo estas el marmoro.
  • Sudparte estas baroka kolonaltaro kun Anna Triopa.
  • Ruperto-kruco el la 8-a jarcento originas el Anglujo aŭ Irlando kiun venigis episkopo Virgilio de Salcburgo, alteco de 147 metroj.
  • Indulgenctabulo (diptiko), de 1450 de la pentristo Conrad Laib el Salcburgo; la eksteraj flanko montras paroĥestro Heinrich Plehuber sur genuoj antaŭ Sankta Maksimiliano.

Eksteraj ligiloj redakti

Literaturo redakti

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986, Bischofshofen, Pfarrkirche hl. Maximilian, im Süden des Marktes in Verbindung mit dem Kastenhof, p. 45–46.
  • Johann Apfelthaler: Christliche Kunststätten in Österreich. Nr. 49. Dua eldono. Verlag St. Peter Salzburg, Salzburg 1987.

Notoj redakti

  1. Cella maximiliana, okaze de la 1300-a datreveno fondiĝa
  2. Volker Bierbrauer: Das sogenannte Rupertuskreuz aus Bischofshofen. Ĉe: Heinz Dopsch, Roswitha Juffinger (eld.): Virgil von Salzburg. Missionar und Gelehrter., Salzburg 1985, p. 299 ss. (etinformo surreta Arkivigite je 2023-04-19 per la retarkivo Wayback Machine, uni-klu.ac.at/kultdoku)
  3. artikolo ĉe SalzburgWiki
  4. "Archäologin des SMCA macht sensationelle Entdeckung zum berühmten Rupertus-Kreuz aus Bischofshofen"
  5. "Die Pfarre Bischofshofen im Überblick"
  6. Apfelthaler (1987), p. 10.
  7. Apfelthaler (1987), p. 2–4.
  8. stato de 2014
47.41449813.218564