Adorado de la saĝuloj
Adorado de la saĝuloj (greke μάγοι ἀπὸ ἀνατολῶν) estas evangelia rakonto (Mateo 2:1–11) pri saĝuloj venintaj el Oriento por adori la ĵusnakiton Jesuo. Ĝi estas populara temo ikonografia; la kristanoj rememoras ĝin per la festo Epifanio.
![]() |
|
Aŭgusteno de Hipono kaj Johano la Orbuŝa parolas pri 12 saĝuloj (vd la freskon kapadokian ĉi-dekstre); poste la tradicio de la Okcidento (interalie, ĉe Bede la Honorinda) atribuis al ili la nombron 3 (evidente, laŭ la nombro de la donacoj), la nomojn (Kasparo, Melĥioro kaj Baltazaro), la reĝan rangon kaj specifajn devenlandojn — vd Tri Reĝoj. La Orienta tradicio ĉi tiujn apokrifajn detalojn ne konas.