Monaĥinejo Nonnberg

La Abatejo Nonnberg (germane Stift Nonnberg) estas benediktanina monaĥejo en Salzburg, Germanujo.

Stift Nonnberg fotita disde la Monto de la Kapucenoj
Orienta nartekso en la norda navo.

Historio redakti

Ĝi estis fondita ĉ. 714 fare Ruperto de Salcburgo kaj estas la monaĥinejo la plej maljuna en la tuta mondo kun seninterrompa ekzistado. Ĝia unua abatino estis Sankta Erentrudis, nevino aŭ fratino de Ruperto.

La fondo de la abatejo estis permesita fare de la bavara duko kaj pliigita fare de imperiestro Henriko la 2-a, kiu ja ankaŭ estis duko de Bavario.

La abatejo - sendepende de la fondodomo de 987 - estis starigita enen proksimume en 1000. Tiu konstruaĵo estis plejparte detruita en fajrego de 1423. Rekonstruo okazis inter 1464 kaj 1509. En 1624 la eklezio estis pligrandigita per la aldono de tri flankaj kapeloj. Renovigo en la barokstilo okazis en la 1880-aj jaroj. Danke al Maria Augusta Kutschera, pli posta Maria Augusta von Trapp, kiu dum certa tempo volis frokuliniĝi post la Unua mondmilito kaj kies vivo estis la bazo por la usona filmo The Sound of Music (1959) , la abatejo akiris internacian famon.

Memormonero redakti

La abatejo estis selektita kiel unua monero en la serio Grandaj abatejoj de Aŭstrio (2006). Ĝi montras la benediktaninan monaĥejon kaj fone videblas Citadelo Hohensalzburg kaj la Kirko Sankta Gaetano.

Literaturo redakti

  • Franz Esterl: Chronik des adeligen Benediktiner-Frauen-Stiftes Nonnberg in Salzburg, Salzburg, 1841 (bei Google Books)
  • Andreas Hirsch: Nonnberg - das erste bayerische Frauenkloster. Vor 1300 Jahren wurde die Abtei in Salzburg gegründet. Heimatblätter (Bad Reichenhall) Nr. 12, 2012

Eksteraj ligiloj redakti