Liupram
Liupram (mortinta la 14-an de oktobro 859 en Salcburgo) estis ĉefepiskopo de Salcburgo (inter 836 kaj 859) kaj abato de la arkiabatejo Sankta Petro.
Liupram | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Regado | 836–859 | ||||
Antaŭulo | Adalram | ||||
Sekvanto | Adalvino | ||||
Ceteraj titoloj | Abato en la Arkiabatejo Sankta Petro | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 9-a jarcento | ||||
Morto | 14-a de oktobro 859 en Salcburgo | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLiupram pligrandigis la katedralon de Virgilio post fajrego en la jaro 845-a. Sub li la salcburgia misioj en la Princlando Moosburg (Pannonia ulterior) de Pribina kulminis. La menciita princujo etendiĝis de Ptuj sude ĝis la enfluo de Dravo je Danubo; norde ĝis Bakony. Tie konsekriĝis, sub la regado de Liupram, ne malpli ol dek sep novaj kirkoj. Ankaŭ la Mario-kirko en la rezideja burgo de Pribina ĝuis konsekriĝon fare de lia ĉefepiskopa moŝto mem. Ofte ĉeestis tiajn solenajn aferojn la filo de Pribina nome Kocelj.
Laŭ peto de Pribina sendis la salcburganoj lertajn masonistojn, ĉarpentistojn, farbistojn, forĝistojn kaj aliajn metiistojn por ke estiĝu en Zalavár fortimpresa dua preĝejo. Ĝi servu kiel konservoloko de la relikvoj de Sankta Adriano.
Elstare bonaj estis la rilatoj inter Liupram kaj reĝo Ludoviko la Germano. Jam en 837 li ricevis imunecon kaj protektadon. Krome ĉiuj liaj havaĵoj konfirmiĝis oficiale.[1]
Komence gvidis presbitero Dominiko la animzorgadon ene de la princujo de Pribina. Post kiam Dominiko forpasis la salcburganoj sendis la klerulon Swarnagel kun diakonoj kaj klerikoj samloken; pli malfrue alvenis la intelektulo kaj faktoto Alfried.
Literaturo
redakti- Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land. Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2.