Dominiko (presbitero)

Dominiko (germane: Dominikus, latine ankaŭ: Minigo) estis germana kleriko en la 9-a jarcento kaj notario de reĝo Ludoviko la Germano. Li estis la unua nome konata kristana misiisto en la Princlando Moosburg ĉe la duka kortego. Origine li estis verŝajne el la Orientfranka imperio.[1] Pro lia kirkostarigo en Pilgersdorf tiu ĉi komunumo taskiĝas la plej malnova de Burgenlando.[2]

Sekretario kortega redakti

 
dokumento signita de Dominiko (latine: Dominicus notarius), 18.8.841

En 837 Dominiko estis ĉefsekretario de la arkikapelano de Ludoviko la Germano kaj ratisbona episkopo Baturich.[3] Post la morto de la franka reĝo Ludoviko la Pia la reĝa kancelario estis nove organizita. Abato Raatleich el Seligenstadt iĝis nova supera kanceliero; verŝajne li venigis Dominikon kancelarien. En dokumento de decembro 840 oni unuafoje legis pri la notarieco de Dominiko. Li estis ano de la skribejo de la abatejo Sankta Marteno en Tours.[4]

Misioj en la Princlando Moosburg redakti

De ĉ. 844 troviĝis Dominiko ĉe la kortego de la moosburg-a princo Pribina en rolo de pastro; komence li estis submetita al Pribina laŭ la regularo propropreĝaja.

La misio tiea estis sub la ŝirmo de la salcburga ĉefepiskopo. Sekve Liupram enoficigis en 836 misiĉefe arĥidiakonon Osbald por la regionoj de Karantanio kaj Panonio. Verŝajne aktivis Osbald ankaŭ en Zalavár mem, eble dum la konstruado de la Johano-preĝejo.

Dominiko, kiu almenaŭ laŭjure estis pli malaltranga ol Osbald, estis influita de siaj jaroj en Ratisbono. El tio naskiĝis kvereloj inter Pribina kaj la salcburga arkiepiskopo Liupram daŭrante ĝis la jaro 850. Ĉi-jare fariĝis kontrakto laŭ kiu Liupram cedis al Dominiko la rajton celebri mesojn laŭkutime. Por tio Dominiko devis prezenti maldungan dokumenton de la ratisbonanoj kaj ekdeĵori por Salcburgio.

Dominiko misiistis ĉe la slavoj ĝismorte. Samfunkcie posteulis lin la klerulo Swarnagel el Salcburgio.[5]

Bienposedanto apud Brunnaron redakti

En la 15.9.844 Dominiko ricevis de reĝo Ludoviko la Germano, laŭ peto de episkopo Baturich kaj la karantaniaj grafoj Pabo kaj Werner el la konfiskitaj havaĵoj[6] de la kleriko Ratpero aĵojn apud Brunnaron. Ili troviĝis ĉe la landlimo de la orientmarkia prefekto Ratpot kaj la grafujo de Szombathely de Rihheri apud la rojo Zöbernbach (proksime de Lockenhaus).[7] Tiu ĉi donaco-dokumento estas la unua kaj unusola endokumenta nomo de la grafujo de Szombathely sub la grafo Rihheri.[8]

Tie ĉi Dominiko konstruigis super la romia tombejo ŝtonan preeĝejon kiu latinlingve nomiĝis Ecclesia Minigonis. La restaĵoj de karolida kirko troviĝis en 1975 dum malkonstruo de lernejo en Pilgersdorf. Tre verŝajne la trovitaĵoj apartenis al la kirko kies starigon ordonis Dominiko.[9]

Notoj redakti

  1. Paul Fridolin Kehr: Die Urkunden der deutschen Karolinger, 3. Die Urkunden Arnulfs (MGH Diplomata regum Germaniae ex stirpe Karolinorum 3) Berlin 1940, p. XXIV
  2. historio de la komunumo de Pilgersdorf. Arkivita el la originalo je 2012-11-05. Alirita 2023-09-01.
  3. Harry Bresslau: Handbuch der Urkundenlehre für Deutschland und Italien, Band 1 Verlag De Gruyter, 1969, ISBN 978-3110012811
  4. Paul Fridolin Kehr: Die Schreiber und Diktatoren der Diplome Ludwigs des Deutschen Ĉe: „Neues Archiv der Gesellschaft für ältere deutsche Geschichtskunde“ 50, 1935
  5. Herwig Wolfram: Salzburg, Bayern, Österreich. Die Conversio Bagoarium et Carantanorum und die Quellen ihrer Zeit, Verlag Oldenbourg, Wien/München 1996, p. 196 ss.
  6. Hans Wagner: Urkundenbuch des Burgenlandes. Die Urkunden von 808 bis 1270 . Verlag Böhlau, p. 4
  7. RI I n. 1379 (donacoj de Ludoviko la Germano al Dominiko)
  8. Uta von Freeden, Herwig Friesinger, Egon Wamers (eld.): Glaube, Kult und Herrschaft. Phänomene des Religiösen. Kolloquien zur Vor- und Frühgeschichte. Band 12, Römissch-Germanische Kommission des Deutschen Archäologisĉen Instituts, Frankfurt am Main 2009, ISBN 978-3-7749-3663-8, p. 400 ss.
  9. Die romanische Kirchenruine von Pilgersdorf